Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jerio estas litero (historie,ligaturo) deGlagolico,Kirilico kaj de plurajcirilaj alfabetoj modernaj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En ambaŭ slavonaj alfabetoj jerio aperas kiel kombino de la grandajero kaj I:ЪI = Ъ + I (kirilice), kaj simile en Glagolico:. La praslava sonvaloro de litero ne estas tute klara, eble ĝi estis sono simila al la turkaı aŭ al ĝia moderna sonvaloro en la rusa lingvoɨ; sed ne maleblas, ke efektive ĝi estisdiftongo responda al siaj grafikaj formoj en ambaŭ slavonaj alfabetoj.

En la modernaj lingvoj tiu litero prezentas simplan vokalon, kaj ne plu estas perceptata kiel literkombino; interalie, tion atestas la formoŝanĝo: en la14-a jarcento la kirilica formo simpliĝas, la historian jeregon anstataŭigas jereto:ЪIЫ. Por ruslingvano la disigo de la litero Ы en greklandaj stratŝildoj estas same amuza, kiel la nedisigo de la duliteraĵo CH en la Pragaj stratŝildoj por anglalingvano:

E
ШX
УCH
БA
ЬN
IC
E

La nomo

[redakti |redakti fonton]

Ankaŭ la nomo de la litero estas kombino de la nomoj de la komponantaj literoj:jer +ijeri; sekve la natura esperantigo estasjer/o +ijer/i/o.

Kodnumeroj

[redakti |redakti fonton]

ĜiajUnikodaj pozicioj estas la jenaj:

  • Minuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1099
    • Laŭ deksesuma sistemo, 044b
    • Laŭ okuma sistemo, 002113
  • Majuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1067
    • Laŭ deksesuma sistemo, 042b
    • Laŭ okuma sistemo, 002053
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jerio&oldid=8251788"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp