| Jenlain | |
|---|---|
| komunumo en Francio | |
| Blazono | |
| Administrado | |
| Statuso | Komunumo |
| Lando | Francio |
| Regiono | Hauts-de-France |
| Departemento | Nord |
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
| Kantono | Quesnoy-Ouest |
| INSEE kodo | 59323[+] |
| Poŝtkodo | 59144 |
| Kodo laŭ INSEE | 59323 |
| En TTT | Oficiala retejo[+] |
| Politiko | |
| Urbestro | S-ro Claude Laurent 2008-2014 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 1 140 (1 999) |
| Loĝdenso | 192 loĝ./km² |
| Geografio | |
| Koordinatoj | 50°18′46″N3°37′49″O / 50.31278°N,3.63028°O /50.31278; 3.63028 (Jenlain)(mapo)Koordinatoj:50°18′46″N3°37′49″O / 50.31278°N,3.63028°O /50.31278; 3.63028 (Jenlain)(mapo) |
| Alto | 54 m - 116 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero |
| Areo | 5,91 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| 50° 18′ 46″ Nordo3° 37′ 49″ Oriento / 50.312778 °N, 3.630278 °O /50.312778; 3.630278(mapo) | |
| Alia projekto | |
Jenlain estasfranca komunumo lokita en ladepartementoNord kaj en laregionoNordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 140 loĝantojn laŭcenso plenumita en1999. La vilaĝo famiĝis pro sia lokabiero.

Jenlain estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbetoLe Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita deValenciennes,Cambrai kajMaubeuge, okcidente de laforsto Mormal.
La vilaĝo Jenlain troviĝas proksime de la urbetoAvesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Jenlain etendiĝas sur 5,91 km².
La origino de la vilaĝo-nomo ne estas konata. Laŭ legendo de la15-a jarcento, kiamHenegovio fariĝis parto deBurgonjo, burgonja landsinjoro nomita Jean tie konstruigis sian kastelon kaj konatiĝis kiel Jean la Unua (t.e.Jean l'Un en la loka dialekto).
La komunumo nomiĝis sinsekveJeanlun kajJeanlain, antaŭ ol adopti sian nunan nomon dum lafranca revolucio de 1789.
La bierfabrikejo Duyck produktas la famanbieronJenlain depost la jaro1922. Jenlain ankaŭ famiĝis pro sia kristnaska foiro.
Jenlain apartenas al lakantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estasLe Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de laarondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de ladepartemento Nord.