Jenin (laŭ angla transskribo) aŭĴenin (aŭskulti, laŭ elparolo), originearabeجنين, estas palestina urbo enCisjordanio, kun kelkaj dekoj da miloj da loĝantoj. Ĝi enhavas kvartalon nomata "rifuĝeja kampo", kie vivas multaj devenantoj dearabaj rifuĝintoj kiuj devis forlasiIsraelon en 1948.
Post la milito de 1948, la regiono estis konkerita deJordanio, kaj post la milito de 1967 (Sestaga milito), ĝi transpasis al Israelo. En 1996, la Israelanoj transdonis la urbon al laPalestina Nacia Aŭtoritato deJaser Arafat. La urbo rapide fariĝis centro de aktivaĵoj por la plej ekstremaj Palestinaj rezist-grupoj, sen ke la aŭtoritatoj sukcesu haltigi tion.En aprilo 2002 Jenin kaptis la atenton de la mondo, dum la pinto de laintifado, kiam la Israela armeo eniris la urbon kun la intencon aresti multajn militantojn. Estis akra batalo, kaj la rezulto estis la morto de pli ol 50 palestinanoj, kiuj ofte estis civiluloj, kaj pli ol 20 Israelaj soldatoj. Tamen konfliktoj pluis.
La 4an de Marto 2023 kadre de pli ĝeneralaj kontraŭstaroj atako deisraelaj fortoj en Jenin rezultis en morto de ses palestinanoj.