![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonJegenstorf (stacidomo). |
Jegenstorf | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Jegenstorf | |
fotitaj el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
Iffwil kaj Jegenstorf, fotitaj el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Fraubrunnen |
Geografia situo | CH1903: 605191 / 210968(mapo)47.0497222222227.5069444444444Koordinatoj:47° 3′ N,7° 30′ O;CH1903: 605191 / 210968(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4793 |
Areo | 8,92 km² |
Alteco | 522 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 3303 |
Komunumkodo | 0540 |
![]() | |
Mapo de Jegenstorf | |
Jegenstorf ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Fraubrunnen kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Berno-Mezlando enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 4793 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Jegenstorf situas en kaldrono sude de la altebenjaxo de Rapperswil proksimume 12 kilometrojn norde de lafederacia urboBerno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Jegenstorf kun la kvartalojRieseren,Obermatte,Bimer,Staffel,Dättemoos kajGyrisberg, kaj la vilaĝoBallmoos, kiu ĝis fine de 2009 estis memstara komunumo. La rekonilo kaj ĉefa vidindaĵo de la komunumo estas la Kastelo Jegenstorf, kiu estis konstruita en la 12-a jarcento kaj en la jaro1720 vastigita al kampara senjorbieno.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,92 km², de kiuj 9,1% estas kovritaj dearbaro, 64,2% servas poragrikulturo kaj 14,7% porsetlado.[1]
Jegenstorf limas en nordo alGrafenried, en nordoriento alZauggenried, en oriento alMünchringen, en sudoriento alMattstetten, en sudo alUrtenen-Schönbühl, en sudsudokcidento alWiggiswil, en sudokcidento alDeisswil ĉe Münchenbuchsee, en okcidento alZuzwil, kaj en nordokcidento alIffwil.
Tra Jegenstorf pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 deSoloturno alBerno. Flankaj vojoj kondukas tra Ballmoos al Deisswil, al Zuzwil, al Iffwil, al Zauggenried, al Münchringen kaj al Mattstetten. Tra la komunumo pasas latrama etspurfervojo de Soloturno al Berno.Poŝtaŭtolinioj kondukas de lastacidomo Jegenstorf alMessen kaj alHindelbank. En la distanco de kvin kilometroj sude situas laaŭtovojokruco Schönbühl, kie estas alveturejo al lasvisa aŭtovojo A1 kaj al lasvisa aŭtovojo A6.
La unua dokumenta mencio de Jegenstorf datiĝas el la jaro1131 kielIgistorf. Trovitaj objektoj sur la preĝeja monto indikas, ke tie iam troviĝis gaŭlo-romia bieno. En la 12-a jarcento estis konstruita la akvokastelo de Jegenstorf, kiu estis la prakastelo de la zeringa-berna nobela dinastio de Jegenstorf. Jam antaŭ la formorto de la dinastio de Jegenstorf, parto de la havaĵo transiris al la familio de Erlach, kiu fine en la 15-a jarcento sukcesis akiri la kastelon, senjorecon kaj malaltan jurisdikcion pri Jegenstorf, Scheunen kaj Münchringen komplete. La suvereneco apartenis al la kampartribunalo deZollikofen de laGrafoj de Kiburgo, kiu en la jaro1406 fariĝis havaĵo de la urboBerno. La senjorujo de la familio de Erlach per laHelveta Revolucio de1798 transiris al la ŝtato, kiu en la jaro1810 sendamaĝigis la familion Erlach. Per laMeciacia Akto de1803 Jegenstorf estis atribuita al ladistrikto Fraubrunnen kaj en la jaro2010 al laadministra distrikto Berno-Mezlando.[2]
Kun efiko de la 1-a de januaro2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumoBallmoos estis integrita alJegenstorf.
|