Post la naskiĝo enNovjorko, li frue kun sia familio translokiĝis alLos-Anĝeleso. Poste li retranslokiĝis al la usona oriento kaj vizitis la kolegionSarah Lawrence enBronxville,Novjorkio.
Jeffrey Jacob Abrams kunlaboris pri multaj projektoj de kinejaj kaj televidaj filmoj, interalieArmageddon, kaj estas la kreinto de la tre sukcesaj usonaj televidaj seriojFelicity (1998),Alias (2001) kaj krome esence partoprenis la kreadon de la televida serioLost ("perdita", 2004). Li reĝisoris la trian kinejan filmon de la serioMission: Impossible ("misio: neebla"), kiu ekprezentiĝis maje 2006. De tiam li definitive estis internacie renoma. Poste en 2009 li interalie reĝisoris la filmonStar Trek, la 11-an kinejan filmon el lasamnoma scienc-fikcia serio, kiu prezentiĝas ekde aprilo 2009.