Jeffrey Preston "Jeff "BEZOS [ ˈbeɪzoʊs ], origineJorgensen (naskita la 12-an de januaro1964, enAlbuquerque,Nov-Meksiko) estas usona entreprenisto kaj investanto. Li estas plej konata kiel la fondinto,ĉefoficisto (CEO) kaj prezidanto de la usona retkomerca poŝtmendfirmaoAmazon.com, kiun li estris ĝis julio 2021.
Bezos estas konsiderata unu el la plej riĉaj en la mondo, kaj en 2021 la usona financa revuoForbes nomis lin la plej riĉa persono de la mondo, por la kvara jaro en sinsekvo[1]. En julio de 2024, lia laŭtaksa riĉaĵo estis proksimume 214 miliardojUSD, laŭ Forbes[2][3][4][5].
Jeff Jorgensen estis naskita en Albuquerque, Nov-Meksiko, al Ted kaj Jacklyn Gise Jorgensen. La gepatroj estis geedzitaj dum malpli ol jaro, kaj post kelkaj jaroj lia patrino reedziĝis al kuba enmigrinto Mike Bezos. Jeff kreskis enHouston,Teksaso. Kiam Brad Sten intervjuis la patron de Bezos por la libroThe Everything Store, Jorgensen diris, ke li ne havis ideon, kio fariĝos de lia filo.
Jam en frua aĝo, Bezos montris intereson priteknologio kaj evoluigis fruan amon porkomputiloj. Bezos studentiĝis ĉe mezlernejo kiel elstara studento. Li studentiĝis ĉeUniversitato Princeton en 1986 kun akademia grado enelektrotekniko kajkomputiko[6].
Bezos fondis Amazon.com kiel 30-jaraĝa en 1994. Bezos tiam ekhavis la ideon vendi librojn pere de lainterreto, kio ankaŭ ŝparus multan tempon, sed ankaŭ pruvus esti tre populara. En 1997, la firmao estis listigita surNASDAQ. La firmao spertis enorman kreskon al la fino de la 1990-aj jaroj, kio igis Bezos pli populara kaj ankaŭ tre riĉa[7][8].
En 1999, li tenis pli ol 40% de laakcioj en Amazon.com, kio igis lin listigita kun riĉaĵo de 10,1 miliardoj USD. Tiun jaron li ankaŭ estis nomita " Persono de la Jaro " fare deTime Magazine.
En la2000-aj jaroj, Bezos multe koncentriĝis prikosmovojaĝo kaj fondis sian propran privatan kompanion, kiun li nomisBlue Origin, por ebligi al la homaro uzi aliajn partojn de laekstertero por ke la premo sur la planedoTero estu reduktita[9].
En 2013, Bezos estis vicigita numero 18 en la listo inter la plej riĉaj de la mondo fare deBloomberg, kun riĉaĵo de 28,8 miliardoj da dolaroj.
En 2018, Bezos preterpasisBill Gates kiel la plej riĉa homo de la mondo. Forbes taksis en 2018, ke Bezos tiam havis riĉaĵon de 155,3 miliardoj da dolaro. Li estis tiel la plej riĉa persono en moderne historio.
En januaro 2021,CNBC raportis, keElon Musk transprenis la lokon kiel la plej riĉa homo de la mondo.