| Jean de Lattre de Tassigny | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Jean de Lattre de Tassigny | |||||
| Naskiĝo | 2-an de februaro1889 (1889-02-02) en Mouilleron-en-Pareds | ||||
| Morto | 11-an de januaro1952 (1952-01-11) (62-jaraĝa) en Parizo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | kancero | ||||
| Tombo | Mouilleron-en-Pareds Cemetery(en) | ||||
| Lingvoj | francavd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Alma mater | Milita speciala lernejo Saint-Cyr | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Simonne Calary de Lamazière(en) | ||||
| Infanoj | Bernard de Lattre de Tassigny(mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | militisto | ||||
| Aktiva dum | 1911–1952vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||

Jean Joseph Marie Gabriel de Lattre de Tassigny (nask. la2-an de februaro1889 enMouilleron-en-Pareds,Vendeo - mort. la11-an de januaro1952 enParizo) estis rezistanto kaj marŝalo deFrancio.
La familio devenis el iamafrancaFlandrio, kie la nomoDe Lattre estas nomo sufiĉe ofta.
Jean de Lattre de Tassigny frekventis la gimnazion Saint-Joseph dePoitiers. De 1898 ĝis 1904, li eniris la ŝipan lernejon “École navale“[1] kaj laspecialan militistan lernejon de Saint-Cyr[2] kie li sukcese finstudis en 1908. Li ricevis militistan instruadon en la 29a franca Regimento de Kavalerio (“Dragonoj“) enProvins. Li estis lernanto en Saint-Cyr de 1909 ĝis 1911, en la promocio “Maŭritanio“, de kie li eliris en kvara vico, kaj poste, ekde 1911, en la lernejo de kavalerio deSaumur[3].
En 1912, li estis postenigita en la 12a franca Regimento de Kavalerio enPont-à-Mousson kaj poste ĉe la batalfronto. Li estis unuafoje vundita la11an de aŭgusto1914 pro obussplito dum patrolado. La14an de septembrogermana lancisto vundis lin dum sturmatako. Malfortigita, li devis kaŝi sin en Pont-à-Mousson okupata de germanaj trupoj. Oficiro de la 5a regimento de husaroj, la sub-leŭtenanto Schmeltz, savis lin el tiu situacio.
Poste, li estis kapitano en la 93a Regimento de Infanterio kaj finis la militon kun kvar vundoj kaj 8 honorcitadoj.
Juna leŭtenanto de infanterio, li vizitisGeorges Clemenceau (1841-1929) ankaŭ naskiĝinta enMouilleron-en-Pareds, kiu, vidante lin malproksimiĝi post la vizito, diris al sia fidela servisto Albert Boulin : “Bone rimarku tiun ĉi, kaj memoru pri li. Li sukcesos, tre sukcesos.“[4]
De 1919 ĝis 1921, li estis postenigita en la 49a Regimento de Linioinfanterio enBayonne. En 1921, li estis sendita alMaroko en la 3a Buroo (pri operacioj) kaj en la stabo de la regiono deTaza ĝis 1926. De 1927 ĝis 1929, li sekvis kursojn de la militlernejo en la 49a promocio. Li edziĝis kun Simone Calary de Lamazière en 1927, kaj havis filon,Bernard, en 1928. En 1929, li fariĝis batalionestro en la 5a Regimento de Linioinfanterio enCoulommiers, departementoSeine-et-Marne.
La 25an de novembro 1929, la paro de Lattre estis inter la malmultaj katolikajvendeanoj kiuj partoprenis en la civila entombigo deGeorges Clemenceau en la loko nomata «Colombier» (Kolombejo) deMouchamps (Vendeo).
En 1932, li estis promociita en la stabo de la armeo kaj poste al la grado de generaloMaxime Weygand, vic-prezidanto de la Supera Konsilio de la Milito, kun grado de leŭtenanto-kolonelo. Ĉe la stabo, li estis postenigita en la 3a Buroo. En tiu posteno, li aparte priatentis la kontaktojn kunSovetunio. En 1935, li fariĝis kolonelo, komandanta la 151an Regimenton de Infanterio enMetz. En 1937 kaj 1938, li sekvis kursojn en la centro de altaj militistaj studoj kaj fariĝis en 1938 stabestro de la guberniestro deStrasburgo.
Promociita generalo de brigado la23an de marto1939, li fariĝis stabestro de la 4a Armeo la2an de septembro1939. La1an de januaro1940, li ekkomandis la 14an Divizion de Infanterio, kiun li komandis dum la bataloj kontraŭ laWehrmacht enRethel, kie lia divizio heroe rezistis ĝis la regionoĈampanio kaj la departementoYonne. Li sukcesis konservi la militistan kunemecon meze de la ĥaoso de la disfuĝego. De julio 1940 ĝis septembro 1941, li estis adjunkto al la generalo komandanta la 13an militistan regionon enClermont-Ferrand kaj fariĝis generalo de divizio komandanta la trupojn deTunizio ĝis la fino de 1941. Poste li komandis la 16an Divizion de Infanterio enMontpellier kaj estis promociita korpusa generalo.

En aŭgusto 1942, la fama rezistantoJean Moulin kontaktis lin por estri la sekretan armeon, sed li rifuzis[5].
Dum la germanaj trupoj invadis la liberan zonon, li rifuzis la ordon ne kontraŭbatali kaj estis malliberigita kaj kondamnita, la9an de januaro1943, je 10jara malliberigo fare de la sekcio deLiono de la ŝtattribunalo.
Li sukcesis eskapi el la prizono deRiom la3an de septembro1943, kaj li atingisLondonon kajAlĝeron, kie li alvenis la20an de decembro 1943. Li estis tiam promociita fare de generaloCharles de Gaulle al la grado de generalo de armeo la11an de novembro1943. En decembro 1943, li komandis la Armeon B, kiu fariĝis la 1a Armeo. Li elŝipiĝis enProvenco la 16an de aŭgusto 1944 kadre de la operacio “Anvil Dragoon“, liberigisTulonon kajMarsejlon, nordeniris laŭlonge de la valo deRodano kaj liberigis dumvojeLionon,Vogezojn, posteRejnon,Alzacon, kie li plurfoje venkis ĉirkaŭStrasburgo kaj ĉefeColmar, kaj eniris Germanion ĝisDanubo. De Lattre kaptisKarlsruhe, laNigran Arbaron kajStutgarton, kie tre multaj germanaj soldatoj estis kaptitaj.
Li tre firme reprezentis Francion okaze de la subskribo de la kapitulaco de Germanio, la 8an de majo 1945, enBerlino, en la stabejo de la soveta marŝaloĴukov. Ŝokis la marŝalo Keitel, ke Francio estis reprezentita.[6].

Inter decembro 1945 kaj marto 1947, li estis ĝenerala inspektoro kaj ĝenerala stabestro de la armeo. En marto 1947, li estis ĝenerala inspektoro de la armeo kaj poste ĝenerala inspektoro de la armeaj fortoj. De oktobro 1948 ĝis decembro 1950, li estis ĉefkomandanto de la armeoj de okcidenta Eŭropo enFontainebleau.
Li fariĝis alta komisaro kaj ĉefkomandanto en la tiama francaHindoĉinio kaj ĉefkomandanto de la franca ekspedicia korpuso en Ekstrem-Oriento[7] de 1950 ĝis sia morto kaj starigis nacian (sud-)vjetnaman armeon. Post tri venkoj kontraŭ la homoj de generaloVõ Nguyên Giáp, de Lattre devis reiri al Francio. Elĉerpita pro streĉa vivo al kiu lin sin devigis dum sia tuta kariero, pro sekvoj de unu el la vundoj de 1914, tre afliktita pro la morto de sia filo Bernard, mortigita en Hindoĉinio[8], trafita pro kancero ĉe kokso, li mortis en Parizo la11an de januaro1952 sekve de ĥirurgia operacio. Li estis postmorte nomumita marŝalo de Francio, dum sepulta ceremonio, la 15an de januaro 1952.
Li estas entombigita en sia naskiĝvilaĝoMouilleron-en-Pareds, kie estis kreita la Nacia Muzeo de la Du Venkoj, inkludanta lian naskiĝdomon, kiun mastrumas la Direkcio de la Muzeoj de Francujo (Ministrejo pri Kulturo).
Rubandoj
Nomoj de la francaj ordenoj
La baza materialo de tiu artikolo fontas el la franclingva versio deWikipédia.
| ||||||