Jean Seberg naskiĝis enMarshalltown,Iowa. Ŝia aktora kariero komenciĝis en la jaro1957, kiam la reĝisoroOtto Preminger inter 18.000 aspirantinoj elektis ŝin por la rolo deJohana de Arko en la filmoSaint Joan. Unu jaron poste ŝi denove aperis en filmo de Preminger:Bonjour Tristesse, laŭ verko deFrançoise Sagan.
PosteJean-Luc Godard invitis ŝin alFrancio. En lia filmoÀ bout de souffle ŝi kune kunJean-Paul Belmondo prezentis la ĉefrolon. Dum la sekvaj jaroj ŝi laboris en Usono kaj Eŭropo. Ŝi engaĝiĝis politike por la nigrula movadoBlack Panther Party.
En la jaro1974 ŝi elprovis sin kiel reĝisorino, sed ŝia projektoBallad for Billy the Kid ne gajnis grandan sukceson.
En sia persona vivo Jean Seberg ne trovis veran feliĉon. Ŝiaj edzecoj fiaskis post mallonga tempo, unu ido mortis dutagojn post naskiĝo. Tio okazis pro fia ago de FBI.
En 1970, FBI kreis malveran rakonton per informanto bazita en San Francisco, ke feto de Seberg ne estis generita fare de ŝia edzo, Romain Gary, sed de Raymond Hewitt, membro de la Black Panther Party. La rakonto estis raportita fare de klaĉkolumnisto Joyce Haber deLos Angeles Times, apenaŭ kaŝinte Seberg. Tio estis presita ankaŭ en revuo Newsweek, en kiu Seberg estis rekte nomita. Tio kaŭzis ĉe Seberg trofruan naskon kaj la 23-an de aŭgusto 1970, naskis 1,8 kg pezajn knabineton. La infano mortis du tagojn poste. Seberg okazigis entombigon en ŝia hejmurbo kun malfermita kesteto, kiu permesis al raportistoj vidi la blankan haŭton de la bebo por kontraŭpruvi la onidirojn.
Pro tio ŝi mem suferis de psikaj problemoj, uzis drogojn kaj plurfoje provis fari suicidon. Fine de aŭgusto 1979 ŝi malaperis, kaj kelkajn tagojn poste oni trovis ŝin morta en ŝia aŭto. Ŝi uzis trodozon datablojdoj – probable mortigis sin mem.
Ŝia lasta edzo, la verkistoRomain Gary mortigis sin mem dekses monatoj poste. Lia suicidletero, adresita al lia eldonisto, indikis ke li ne mortigis sin pro la perdo de Seberg, sed ĉar li ne plu povis produkti literaturajn verkojn.