Jean Mermoz | |
---|---|
![]() Jean Mermoz en 1935 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro1901 (1901-12-09) en Aubenton, Aisne |
Morto | 7-an de decembro1936 (1936-12-07) (34-jaraĝa) en Atlantiko |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio![]() |
Alma mater | Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono Lycée Voltaire ![]() |
Okupo | |
Okupo | piloto politikisto poeto ![]() |
Jean MERMOZ naskiĝinta enAubenton, enfranca departementoAisne, la9-an de decembro1901, mortinta la7-an de decembro1936, estis francaaviadisto, famkonata bildo de « Aéropostale » (aeropoŝta Kompanio) ; li estis kromnomita « laArkianĝelo ».
En aprilo 1920, li varbiĝis en la armeo por kvar jaroj, li elektis la aviadon. Unue li komencis en la eskadro de la 11-aregimento de bombado enMetz, poste li estis sendita enSirion en 1922. Tie li atingis sescent flug-horojn en dek ok monatoj kaj ekkonis la dezerton okaze de neevitebla surteriĝo. Tamen li devis reveni enFrancion en la 1-a ĉas-regimento enThionville. La milita vivo pli kaj pli malplaĉis al li. Li estis malmobilizita en marto 1924.
Tiam li spertis unu el la plej malfacilaj periodoj de sia vivo, ĉar li ne trovis dungoferton ĉe la flugkompanioj. Li vivis per etaj laboroj mizere. Fine en septembro 1924 li ricevis kontrakto-proponon de « Aéropostale » t.e. aeraj linioj Latécoère direktitaj deDidier Daurat.Dum sia enir-ekzameno kiel aviadisto, Mermoz volis pruvi al la direktoro Didier Daurat ĉiujn aerobatikojn, pri kiuj li estis kapabla. Sed laŭ la direktoro, la kompanio ne bezonis akrobaton, sed seriozan aviadiston. Do Mermoz estis dungita unue kiel mekanikisto. Poste, la duan aerekzamenon Didier Daurat eĉ ne rigardis. Li jam sciis, kia escepta aviadisto estos Mermoz.
Ekde la komenco de la20-a jarcento, la aviado rapide disvolviĝis. Baldaŭ evidentiĝis, ke oni uzu la aviadilojn por interrilatigi malproksimajn urbojn kaj sekve kontinentojn. Oni parolas pri epopeo de la poŝta aviado, ĉar tiam la aviadiloj estis nefidindaj aparatoj. Tamen ĉe la kompanio "Aéropostale" plej rapide transporti poŝtaĵon estis nepra prioritato. Multaj gravaj akcidentoj okazis, tial oni konsideras la tiamajn aviadistojn, kiel heroojn.
Unue Mermoz laboris kiel mekanikisto, sed li rapide estis postenigita ĉe la linioTuluzo-Barcelono kun aviadilo Breguet XIV. Tiu linio transflugantaPireneojn estis defio por la tiamaj aviadiloj.En 1925 Mermoz plenumis la kunligon Barcelono-Malago.
En 1926 li ekrespondecis pri la poŝtaĵo en la ligadoKazablanko-Dakaro. En majo 1926, perditaj meze de la dezerto kun sia mekanikisto, ili estis kaptitaj de laMaŭroj, poste liberigitaj per elaĉetmono. En novembro, li savis Eloi Ville aviadiston devigitan surteriĝi ĉe la dezerto.
La 10-an kaj 11-an de oktobro 1927, Mermoz kaj Negrin sukcese flugis sen halto el Tuluzo alSaint-Louis (Senegalo) en aviadilo Laté 26. Tamen, sekve de incidento dum la surteriĝo, sendamaĝe por la skipo, la traflugo deSuda Atlantiko estis prokrastita.
En 1927,Marcel Bouilloux-Lafont, prezidanto kaj fondinto de la ĝenerala aerpoŝta Kompanio sendis Mermoz alRio-de-Janejro (Brazilo) por disvolvi novajn liniojn en Sudameriko. Por tio necesis transflugi ĉefan obstaklon : Andojn. Dum provo de transflugo, Mermoz devis surteriĝi sur la alta montaro. Kun sia mekanikisto Collenot, li sukcesis akrobate ekflugi, ĵetante sian aviadilon al krutegaĵo, tiel plonĝante li povis pli rapidi. La 15-an de julio 1929, kunHenri Guillaumet li ekis la linion de Andoj. En 1930, kun la radiotelegrafisto Léopold Gimié kaj la navigisto Jean Dalbry, li realigis la unuan ligon tute aeran inter Francio kaj Sudameriko. Li estigis plurajn regulajn liniojn.
Noktaj flugoj: Mermoz laboris por efektivigi noktajn flugojn. Dum la nokto de la 16-a al 17-a de aprilo 1928, li ekflugis el Bonaero al Rio-de Janejro kaj sukcesis surteriĝi sur interajn flughavenojn limdifinitajn per benzinfajroj.
La 12-an kaj 13-an de majo 1930, li interrilatigis rekte Saint-Louis (Senegalo) alNatalo (Brazilo) post flugado de 21 horoj kaj 10 minutoj enhidroplano Laté 28-3 nomita « Comte de la Vaulx » laŭ la nomo de la prezidanto de la internacia aeronaŭtika federacio kiu nelonge antaŭe tragike malaperis en aviadila akcidento. Tiel Mermoz pruvis, ke eblis transporti poŝtaĵon de kontinento al alia per ununura aviadilo dum ĝis tiu pruvo necesis pluraj aviadiloj. Malpli ol tri jarojn poste, en 1933, li interrilatigisParizon-Le Bourget alBonaero (Argentino) en la aviadilo René Cousinet 70 « Arc-en-Ciel » (Ĉielarko). Inter 1930 kaj 1936 Mermoz efektivigis 24 traflugojn de la Suda Atlantiko.
La 7-an de decembro 1936 la aviadilo kiun li pilotis kun Alexandre Pichodou dua piloto, Henri Ezan navigisto, Edgar Cruvellier radionavigisto kaj Jean Lavidalie mekanikisto, malaperis en la oceano. Temis pri la hidroplano Latecoere 300 « La Croix du Sud » (La suda Kruco). Ĝia lasta mesaĝo estis : « Ni malŝaltas malantaŭan dekstran motoron. »
La precipa fonto de tiu traduko estas :http://fr.wikipedia.org/wiki/Jean_Mermoz