Jean-Claude Juncker Vladimir Putin kaj Jean-Claude Juncker, 2007De la dekstra flanko:Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk ,Prezidento de Usono Donald Trump kaj Prezidanto de laEŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker (2017) Jean-Claude Juncker kun la Ĉefministro de UkrainioArsenij Jacenjuk , enBruselo , la 20 marto 2014 Jean-Claude JUNCKER (naskiĝis la9-an de decembro 1954 enRedingen ,Luksemburgo ) estasluksemburga politikisto kaj de la1-a de novembro 2014 ĝis la30-a de novembro 2019 prezidanto de la Eŭropa Komisiono . Li estas membro de laKristana Sociala Popola Partio (CSV/PCS).
Li studisjuron enStrasburgo (1975–1979), en 1980 li iĝisadvokato , sed neniam praktikis tiun profesion.
Oni nomumis lin en 1982 al ŝtata sekretario pri laboro kaj sociala sekureco. Li iĝis en 1984 parlamentano, en 1989 ministro pri laboro kaj financo. Li laboris 1989-1995 gvidanto ĉemonda banko .
Ekde1995 li estasĉefministro kaj ministro pri financoj de Luksemburgio. Samjare li iĝis gvidanto ĉeInternacia Mona Fonduso .
Ekde la 10-a de septembro 2004, Juncker iĝis prezidanto de laEŭrogrupo . Tiukadre laUnio de Kapitalaj Merkatoj estis lia iniciato en 2014.
Oni havas la karesnomon de "Heroo de Dublino", pro liaj traktadaj trikoj, kondukantaj al kompromisoj en 1995.