Javier CERCAS (Ibahernando,Ekstremaduro,1962) estashispanaverkisto. Li atingis la famon per siaromanoSoldados de Salamina (2001) (Soldatoj de Salamino), kiu spite la nomon ne temas pri la fama batalo deAntikva Grekio, sed pri rakonto pri okazaĵo deRafael Sánchez Mazas, falangisma verkisto kiu partoprenis en laHispana Enlanda Milito kaj savis sian vivon, kiam malamika respublika soldato malobeis ordonon pafi tiun fuĝinton. La romano fakte dikigas la okazaĵon per tro detala priskribo serĉi multajn jarojn poste la nepafintan soldaton. Spite la famo, la vendokvanto kaj la intereso de kritikistoj, kelkaj fakuloj ne konsideras tiun romanon vere indan. Tamen pro ties famo, ĝi adaptiĝis alkino per samnomafilmo, kiu siavice estis tre populara. Tutcerte temas pri verkisto kiu ĝuas la favoron de laamaskomunikiloj, ĉefe televidiloj kaj ĵurnaloj.
La filo de enkampara veterinaro, kiam li estis kvarjaraĝa, en1966, lia familio translokiĝis el kampara regionoEkstremaduro al pli industria, riĉa kaj promesplenaKatalunio, precize alĜirono kaj tie studis en dereligiula mezlernejo. Kiam li estis dekkvarjaraĝa la legado de verkoj deJorge Luis Borges inklinis lin porĉaime al verkado. En1985 li licenciiĝis enHispanika Filologio en laAŭtonoma Universitato de Barcelono kaj poste doktoriĝis. Li laboris dum du jaroj en laUniversitato de Ilinojso enUrbana; tie li verkis sian unuanromanon; ekde1989 li estas profesoro dehispana literaturo en laUniversitato de Ĝirono. Li estas edzo kaj patro de unu filo. Li iĝis fame konata aŭtoro pro sia tria romano,Soldados de Salamina (2001), kiun recenzisMario Vargas Llosa en fama artikolo kaj ricevis laŭdojn deJohn Maxwell Coetzee kajSusan Sontag. Li estas kutima kunlaboranto de lakataluna eldono kaj de la ĉiudimanĉa suplemento de laĵurnaloEl País. Li ricevis la premion Salambó (2001), la Grinzane Cavour de rakonto (2003), la premiojn de la Kritikistaro de Ĉilio, la Ciutat de Barcelona (Urbo de Barcelono), la Ciudad de Cartagena (Urbo de Kartaĝeno), la duan premion Librero (2001) kaj la Medalon de Ekstremaduro (2005). Ties verko estis jam tradukita al pli da dudek lingvoj. Siavice ankaŭ li mem tradukis katalunajn samtempajn verkistojn kaj naH. G. Wells al hispana.
Krom ties konata kaj menciita "Soldados de Salamina", ankaŭ lia romano "La velocidad de la luz" (Lumrapido) (2005) temas pri milito, tiukaze deVjetnamo, sed pli malesperiga ol la antaŭe menciita.
En 2019 Javier Cercas estis venkinto de laPremio Planeta per sia romanoTerra Alta.