Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jaume Grau Casas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaume Grau Casas
Persona informo
Naskiĝo2-an de decembro1896 (1896-12-02)
en Barcelono
Morto8-an de novembro1950 (1950-11-08) (53-jaraĝa)
en Valencio
LingvojkatalunaEsperantohispana
ŜtatanecoHispanioRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oJosep Grau CasasRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto
verkistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Jaume GRAU CASAS [ĵaŭme graŭ kazes] (naskiĝis je la2-a de decembro1896 enBarcelono kaj mortis je la8-a de novembro1950 enValencio) estiskatalunapoeto enEsperanto. Li estas konsiderata la precipa Esperanto-poeto el Katalunio. Li estas frato deJosep Grau Casas.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Esperantisto de1914, li estis redaktoro deKataluna Esperantisto inter1920 kaj1924, kaj longe aktivis kiel prezidanto aŭ sekretario de laInternaciaj Floraj Ludoj, kiesNatura Floro (ĉefa premio) li gajnis en1919 kaj1936. Membro de laLingva Komitato ekde1926 kaj vicprezidanto de laAkademio de Esperanto. Li estis enkarcerigita pro siakatalunismo post la okazaĵoj de la6a de oktobro 1934 kaj denove en1938, dum konfliktoj en la respublika flanko dum lahispana enlanda milito. Post la fino de la milito li ekziliĝis alFrancio, kie li pasigis kvin jarojn en diversaj koncentrejoj. Dum liaj periodoj en malliberejoj kaj koncentrejoj li skribis diversajn artikolojn, kelkajn el kiuj aperis en la tiama gazetaro. En la lastaj jaroj li okupiĝis pri la redaktado de hispana antologio (kiu perdiĝis) kaj pri ortografia reformo de Esperanto, celanta forigi la supersignojn. En2008 lian personan arkivon transprenisKataluna Esperanto-Asocio.

En 2017 estis publikigita en esperantoTagoj kaj Ruinoj, preskaŭ 600-paĝa taglibro pri sia vivo en la francaj koncentrejoj, beletre verkita. Ĝin tradukisMiguel Fernández.

Listo de verkoj

[redakti |redakti fonton]

Poemaroj en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Poemaroj en la kataluna

[redakti |redakti fonton]
  • Somni d'uns dies de juny,1936

Poemaroj en la hispana

[redakti |redakti fonton]
  • El suplicio de tántalo,1937

Tradukoj

[redakti |redakti fonton]

Lernolibroj

[redakti |redakti fonton]
  • Llengua auxiliar internacional esperanto Primer Manual,1930
  • Curs complet de la llengua internacional [Gramatiko, ekzercaro kaj vortaro],1934

Taglibro

[redakti |redakti fonton]
  • Tagoj kaj Ruinoj,2017,SATeH. Tradukita kaj komentita de Miguel Fernández

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jaume_Grau_Casas&oldid=8248383"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp