Jason Priestley | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto1969 (1969-08-28) (55-jaraĝa) en Vankuvero | ||||
Lingvoj | anglavd | ||||
Ŝtataneco | Usono(2007–) Kanado ![]() | ||||
Alma mater | Argyle Secondary School(en)![]() Delta Secondary School(en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Justine Priestley(en)![]() ![]() | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro aŭtosportisto teatra aktoro filmreĝisoro aktoro filmproduktoro filmaktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1984–vd | ||||
| |||||
EnTTT | Oficiala retejovd | ||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Jason Bradford PRIESTLEY (28a de Aŭgusto, 1969)[1][2] estas kanada (kaj usona ekde 2007)aktoro kaj televida reĝisoro. Li estas plej bone konata kiel virta Brandon Walsh en latelevida serioBeverly Hills, 90210 (1990–1998, 2000), kiel Richard "Fitz" Fitzpatrick en la programoCall Me Fitz (2010–2013) kaj pro sia rolo kiel Matt Shade en la kanada serioPrivate Eyes (2016–2021).
En 1990, Priestley estis elektita kiel Brandon Walsh en la furora serioBeverly Hills, 90210. La programo atingis tutmondan famon kaj popularecon kaj faris Priestley porjunulara idolo, li estis nomumita por du premiojOra Globo pro sia laboro en la programo. Li ankaŭ reĝisoris 15 el la epizodoj de la programo. Li restis en la programo ĝis 1998, kiam Brandon translokiĝis al Vaŝingtono. Brandon estis la lasta Walsh kiu lasis la programon; tamen, Priestley plue servis kiel plenumproduktoro ĝis la programo finiĝis en 2000.
Priestley aliĝis alTru Calling kiel Jack Harper dum 2004 kaj 2005. Li estis ankaŭ regula aperanto en 2006 en la programoLove Monkey. Televidverkoj liaj estis la programo dethe WB nomeWhat I Like About You kaj apero en Februaro 2006 enWithout a Trace. Priestley faris ankaŭ kelkajn filmojn, el kiuj eble la plej elstara estis en 1997 enLove and Death on Long Island, en kiu li ludis la rolon de junulara idolo luktanta serioze por esti konsiderata aktoro. Li reĝisoris la 19an epizodon en la fina sezono de7th Heaven. Li reĝisoris ankaŭ du epizodojn deThe Secret Life of the American Teenager: nome "Slice of Life" kaj "Just Say No." Ili estis elsenditaj la 26an de Aŭgusto, 2008, kaj la 9an de Septembro, 2008, en ABC Family.