La tanburo estas religia simbolo de Jarsanismo kaj estas ludata dum la religiaj ceremonioj.[1]
Jarsanismo,Ahl-e Haqq aŭKaka'i (kurdeیارسان,[2][3]perseاهل حق), estassinkreta religio fondita deSultan Sahak fine de la 14-a jarcento en okcidenta Irano.[4] La totala nombro de sekvantoj de Jarsanismo estas ĉirkaŭkalkulita ĝuste super duonmiliono enIrano kajIrako kiuj estas ĉefeKurdoj el la triboj Guran,Senĝavi, Kalhor, Zangana kaj Jalalvando.[5]Tjurkaj Jarsanaj enklavoj estas en Irano.[6]
Kelkaj Jarsanistoj en Irako estas nomatajKaka'i. Jarsanistoj diras, ke kelkaj homoj nomas ilin malapreze kiel "Ali-o-allahi" aŭ "adorantoj deAli" kion la Jarsanistoj neas. Multaj Jarsanistoj kaŝas sian religion pro premo de la Islamisma sistemo de Irano, kaj ne estas precizaj statistikoj de ilia nombrado.[7]
La Jarsanistoj havas distingan religian literaturon verkitan ĉefe enGorana lingvo. Tamen, malmultaj modernaj Jarsanistoj povas legi aŭ verki la goranan ĉar ilia gepatra lingvo estas deSudaj Kurdaj dialektoj aŭSorana lingvo.[8] Ilia centra religia libro estas nomataKalâm-e Saranjâm, verkita en la 15-a jarcento kaj bazita sur la instruoj de Sultan Sahak.
↑ Shiloah, Amnon (2001). "Kurdish music". En Sadie, Stanley; Tyrrell, John (eld.). The New Grove Dictionary of Music and Musicians. xiv (2a eld.). London: Macmillan. p. 40.
↑Hamzeh'ee, M. Reza Fariborz. (1995) Krisztina Kehl-Bodrogi:Syncretistic Religious Communities in the Near East. Leiden: Brill, p. 101–117.ISBN 90-04-10861-0.
↑P. G. Kreyenbroek (1992). Review ofThe Yaresan: A Sociological, Historical and Religio-Historical Study of a Kurdish Community, de M. Reza Hamzeh'ee, 1990,(ISBN 3-922968-83-X).Bulletin of the School of Oriental and African Studies, University of London, Vol. 55, No.3, pp. 565–566.
↑Elahi, Bahram (1987).The path of perfection, the spiritual teachings of Master Nur Ali Elahi.(ISBN 0-7126-0200-3).
Cecil J. Edmonds, Kurds, Turks and Arabs: Politics, Travel and Research in North-Eastern Iraq, 1919-1925, London, 1957.
Hamzeh'ee, M. Rezaa (1990), The Yaresan : a sociological, historical, and religio-historical study of a Kurdish community, Islamkundliche Untersuchungen (138)
The Shabak and the Kakais in Northern Iraq, Syncretistic religious communities in the Near East: collected papers of the International Symposium "Alevism in Turkey and comparable sycretistic religious communities in the Near East in the past and present" Berlin, 14a–17a de Aprilo 1995, Krisztina Kehl-Bodrogi, Barbara Kellner-Heinkele, Anke Otter-Beaujean, Krisztina Kehl-Bodrogi, Barbara.