Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japanio
日本国 (Nihonkoku/Nipponkoku[1],日本国?)

flago de Japanio

Imperia Krizantema Blazono

DetalojDetaloj
Nacia himno:Kimi ga yo, "La reĝlando de la imperiestro"
Nacia devizo:neniu
Situo de Japanio
suverena ŝtato
insula lando
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboTokio (efektive oficiala)
Oficiala(j) lingvo(j)neniu
Uzata(j) lingvo(j)japana,ajnua,rjukjua,okinava
Plej ofta(j) religio(j)Budhismo, kajŜintoismo
Areo377 944 km²
- % de akvo0,8 %
Loĝantaro125 507 472 (2020)
Loĝdenso332 loĝ./km²
LoĝantojJapano
Vivolongo0,953 (laŭIHD)
Horzono+9
Interreta domajno.jp
LandokodoJP
Telefona kodo+81
Domajna nomsistemo.jp
Plej alta punktomonto Fuĵi
Plej malalta punktoHachirōgata
Politiko
Politika sistemoParlamenta monarkio
ŜtatestroNaruhito
ĈefministroSanae Takaichi
Nacia tago11-an de februaro[2]
Sendependiĝo11-a de februaro-660
Ekonomio
ValutoEno (¥/円)
MEPlaŭ 2010
– suma4 309 500 milionoj da$
– pokapa33 804$
 
Membro de
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1997–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(1995–)
Atomkerna Provizanta Grupo(1995–)
Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado(1989–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1988–)
Vizorezigna programo de Usono(1988–)
Misilo-Teknologia Regada Reĝimo(1987–)
Aŭstralia Grupo(1985–)
G7(1977–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1967–)
Banko por Azia Disvolviĝo(1966–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1964–)
Internacia Evoluiga Asocio(1960–)
Unuiĝintaj Nacioj(1956–)
Internacia Financa Korporacio(1956–)
Interpol(1956–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1953–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1952–)
Unesko(1951–)
Ligo de Nacioj(1920–1933)
Internacia Telekomunika Unio(1879–)
Universala Poŝta Unio(1877–)
Antarkta traktato
Monda Organizaĵo pri Sano
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
Internacia Energi-Agentejo
Grupo de la 20
G8
Grupo pri Teraj Observoj
Afrika Banko por Disvolviĝo
Internacia Hidrografia Organizo
Regiona Forumo de ASEAN
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioJapana Esperanto-Instituto

AkvejoPacifika oceano

Koordinatoj35° 0′ 0″ N,136° 0′ 0″ O(mapo)35136
Plej alta punktomonto Fuĵi[+]
- alteco3 776 m T.P.[+]
Plej malalta punktoHachirōgata[+]
- malalteco−4 m T.P.[+]

Akvokolektejo377 972,28km² (37 797 228ha)[+]
Areo377 972,28km² (37 797 228ha)[+]
Ĉefaj insulojHokkaido,Honŝuo,Ŝikoku,Kjuŝu, kajOkinavo
Loĝantaro123 802 000[+](1-a de oktobro 2024)
HorzonoNorma Horzono de Japanio,Azio/Tokio,UTC+09:00[+]

Japanio (Japanio)
Japanio (Japanio)
DEC
Map
Japanio
Vikimedia Komunejo:  Japan[+]
vdr
LaJapana insularo el satelita perspektivo

Japanio[3]Japanujo[4] (fojfoje ankaŭNipono[5][6]) estasinsula lando enOrienta Azio precize en la nordokcidento de laPacifika Oceano. Ĝi limas kun laJapana Maro okcidente kaj etendas el laOĥotska Maro norde ĝis laOrientĉina Maro kajTajvano sude. Parto de la PacifikaFajro Ringo, Japanio enhavasarkipelagon de 6 852insuloj kiu kovras 377 975 km²; la kvin ĉefaj insuloj de la lando, el nordo suden, estasHokkaido,Honŝuo,Ŝikoku,Kjuŝu, kajOkinavo.Tokio estas la ĉefurbo de Japanio kaj ties plej granda urbo; aliaj gravaj urboj estasJokohamo,Osako,Nagojo,Saporo,Fukuoka,Kobe, kajKioto.

Japanio estas ladekunua plej loĝata lando en la mondo, same kiel unu el laplej dense loĝata kajurbanizita. Ĉirkaŭ tri kvaronoj de latereno de la lando estas montara, kaj tio koncentras ties loĝantaron de 125 milionoj da personoj sur mallarĝaj marbordaj ebenaĵoj. Japanio estas dividita en47 administraciaj gubernioj kajok tradiciaj regionoj. LaGrandtokia Areo estas laplej loĝata metropola areo en la mondo, kun pli ol 37,4 milionoj da loĝantoj.

Japanio estis loĝata ekde laMalfrua Paleolitiko (30 000 a.K.), kvankam la plej fruaj mencioj pri la japana arkipelago aperis en la Libro de Han, nome ĉinaj kronikoj el la 1a jarcento p.K. Inter la 4a kaj la 9a jarcentoj, la regnoj de Japanio unuiĝis subimperiestro kaj lia imperiakortego kun sidejo enHeian-kyo. El la 12a jarcento, tamen, la politika povo estis plenumita de serio de militistaj diktatoroj (nomeshōgun) kaj de feŭdismaj senjoroj (nomedaimyō), plifortigita per klaso de militista nobelaro (nomesamurajoj). Postjarcent-longa periodo de enlanda milito, la lando estis reunuigita en 1603 sub laTokugava ŝogunlando, kiu aplikisizoligan enlandan politikon. En 1854, ŝiparo deUsono devigis Japanionmalfermiĝi al komerco kun okcidentaj landoj, kio kondukis per la Boŝina milito al la fino de la ŝogunlando kaj al larestarigo de la imperia povo en 1868. En la Meiĵi-erao, laImperio de Japanio adoptisokcident-stilan konstitucion kaj entreprenis programon deindustriigo kaj modernigo. En 1937, Japanioinvadis Ĉinion; en 1941, ĝi eniris en laDua Mondmilito kiel unu el la tri plej gravaj potencoj de laAkso Berlino-Romo-Tokio. Malvenkita en laPacifika Milito kaj subpremite per lanuraj du amasmortigaj atombomboj, Japaniokapitulacis en 1945 kaj suferis sep-jaranokupacion fare de aliancanoj, speciale de Usono, dum kiu ĝi adoptisnovan konstitucion. Ekde 1947, Japanio havisunuecanparlamentankonstitucian monarkion kunduĉambraparlamento, nomeKokkai.

Japanio estasgranda potenco kaj membro de nombraj internaciaj organizaĵoj, kielUnuiĝintaj Nacioj (nur ekde 1956), laOEKE, kaj la G7. Kvankam ĝi per la artikolo 9a de la Japana Konstitucio rezignis pri sia rajto almilitdeklaro, la lando plutenas armeon nomitan "Japanaj Mem-Defendaj Fortoj", kiu estas rangigita kiel lakvara plej pova armeo de la mondo. Post la Dua Mondmilito, Japanio vidisgrandan ekonomian kreskon, kaj iĝis la dua plej granda ekonomio en la mondo ĉirkaŭ 1990 antaŭ esti preterpasita de Ĉinio en 2010. Spite la bremson al la kresko ekde la nomita "Perdita Jardeko", la landa ekonomio restas latria plej granda laŭ pokapa MEP kaj la kvara plej granda laŭ MEP kaj aĉetopovo. Pinta lando en laaŭtomobila kaj laelektronika industrioj, Japanio faris gravajn kontribuojn al lascienco kaj tekniko. Rangigita la dua pinta lando laŭ laIndico de homa disvolviĝo en Azio post nurSingapuro, Japanio estas la dua lando en la mondo laŭ lavivdaŭro, kvankam ĝi lastatempe estas suferanta malpliigon de loĝantaro. Lajapana kulturo estas bone konata tra la tuta mondo, inklude tiesarton,kuirarton, muzikon, kaj popolkulturon, kio enhavas elstarajn industrion deanimacio kajvideoludoj.

Nomoj kaj simboloj

[redakti |redakti fonton]

Ĝia antikva nomo estasJamato 大和 (Jamato,大和?) kaj la oficiala nomo estasNihon-kokuNippon-koku 日本 [nihon/nippon], kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno". La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la sunleviĝo. En la kvina jarcento Japanio transprenis laĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日niĉi, 本hon. La ĉina prononco de la samaj karaktroj 日本 estas ĵi-ban. El tio eŭropanoj nomis ĝinĈipangoCipango, angloj diras ĵepen, el kio devenas la vortoj "Japan" kaj Japanio.

Lakrizantemo estas lasimbolo de la imperiestra familio. Ĝi staras sur ĉiujpasportoj japanaj.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Japanio konsistas el 14 125 insuloj kiuj etendiĝas laŭ la Pacifika marbordo de Azio.[7] La japana insularo konsistas el kvar ĉefaj insuloj:Hokajdo,Honŝuo,Ŝikokuo, kajKiuŝuo, laŭ vicordo de nordo al sudo kaj proksimume 3600 pli malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimume 127 milionoj da homoj. El la precize 377 915 km² estasplugebla tero (kultivebla) nur 11%. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko. La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe nordalatitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude ĝis 20 gradoj.

Pro tio laklimato montras grandajn diferencojn: en la nordo regasmodere malvarma klimato, en la sudo subtropika.

Proksimume 75 centonoj de Japanio estas montaroj kaj montetaj areoj.Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200vulkanojn. Malfortajtertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn. Meznombre okazas proksimume mil tertremoj jare.

Maroj

[redakti |redakti fonton]

Japanion ĉirkaŭasmaroj;Pacifika oceano en la oriento kajJapana Maro en la okcidento, norde aldoniĝasOĥotska Maro kaj sudeOrientĉina Maro. La tiel nomata Japana Maro situas fakte inter Japanio,Koreio kajRusio; koreoj nomas ĝin 'Orienta Maro'.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Japanio.
Poto el la fina Ĵomon-epoko (30002000 a.K., Nacia Muzeo,Tokio).
Ĵomon-epoko
En la jaroj 10.000 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 a.K. migrantoj, verŝajne el centraAzio,Siberio kaj el la sudaPacifiko enmigris en la areon de la nuna Japanio. La nomo devenas de la ornamaĵoj de la tiamajpotoj, kreitaj perŝnuroj kajkordoj. La homoj tiam estiskolektantoj kaj ĉasantoj.
Jajoi-epoko
Unuaj konfirmitaj rilatoj inter Japanio kaj laĉina imperio ekzistis de ĉirkaŭ 300 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 p.K. La Jajoi-epoko (弥生,時代?, Yayoi jidai), startis en la komenco de laNeolitiko en Japanio, pluis tra laBronzepoko, kaj je sia fino eniris en laFerepoko. Distingaj karakteroj de la Jajoi-epoko estis la apero de novaj stiloj deceramiko kaj la starto deintensa agrikulturo derizo. Hierarkia sociklasa strukturo datas el tiu periodo kaj tio havas sian originon en Ĉinio. Ankaŭ teknikoj enmetalurgio bazitaj sur la uzado debronzo kajfero estis enmetitaj el Ĉinio tra Koreio al Japanio en tiu periodo.
Kofun-epoko
Grandaj tombejoj estis trovitaj el la Kofun-epoko de ĉirkaŭ 300 ĝis 710 p.K. Ekzistis politika kontakto al la najbaraKoreio kaj enmigrado de Koreio al Japanio. Ekde la 5-a jarcento transpreniĝis laĉina skribo. En ĉi tiu epoko aperis la unua japana ŝtato en la suda duono de la teritorio de la nuntempa Japanio, nomeJamato, kiu ekzistadis dum samnoma Jamato-epoko ĝis 8-a jarcento kaj estis alinomita "Nipon" je la 670-a jaro.
Nara-epoko (710–784)
En la jaro 710 la imperiestro Gemmei translokigis la ĉefurbon al Heijō-kyō (la nuntempaNara). Heijō-kyō restis ĉefurbo ĝis la imperiestro Kammu translokigis ĝin en la jaro 784 al Nagaoka-kyō kaj jardekon poste al Heian-kyō (Kioto). La plejmultaj japanoj tiam vivis kampare ĉirkaŭvilaĝoj. Ilia religio estis ĉefeŝintoismo, kiu bazis je spiritoj en naturo kaj prauloj (kami). En la Nara-epokobudhismo ricevis fortan subtenon. Laŝtatformo similis al la ĉina modelo.
Heian-epoko (794–1185)
En tiu epoko okazis kresko de la kortega kulturo enHeian-kyo (Kioto), ĉefe pripoezio kajliteraturo. La potenco de laimperiestro malkreskis, kaj militistaj familioj establiĝis. Fine de la Heian-epoko la klanoMinamoto kreis la unuanŝogunan reĝimon. Tiam oni parolis kaj skribis laklasikan japanan lingvon kaj interalie evoluigis laskribsistemojn dehiragana kajkatakano.
Kapo de gardisto, 13a jarcento. Enironte en plej japanaj budhismaj temploj, vizitantoj devas preterpasi imponajn skulptaĵojn de timigaj figuroj de gardistoj kies rolo estas protekti el la malamikoj de la religio. La agresemo kaj troigo de la mienoj de tiuj figuroj kontrastegas kun la trankvilega sinteno de la Budho adorota ene.Broklina Muzeo.
Kamakura-epoko (1192–1333)
Dum la Kamakura-epokoKublaj-Ĥano dufoje provis invadi Japanion, kiuj tamen ne sukcesis protajfunoj, poste nomitajdiaj ventoj. Dum tiu epoko la militista nobelaro gajnis pli kaj pli da influo kompare al la nobelaro, kiu superregis ankoraŭ enKioto dum laepoko de Heian.
Muromaĉi-epoko (1338–1573)
Potencaj, sendependajdaimioj havis proprajn armeojn. Laŝoguno perdis la kontrolon kaj komenciĝis laSengoku-epoko, laepoko de la disputintaj regnoj. Dum tiu epoko, en Japanio la veraj politikaj potenculoj estas laŜogunoj de la familio Aŝikaga, kiuj instalis sianbakufu-n enKioto, en la kvartalo Muromaĉi kiu donis sian nomon al la periodo.
Sengoku-epoko (1477–1568)
La Sengoku-epoko (japane: 戦国時代,sengoku-jidai, laŭvorteaĝo de la militantaj provincoj) estis epoko de sociaj moviĝoj, politikaj intrigoj kaj de daŭraj militoj inter la mezo de la15-a jarcento ĝis la komenco de la17-a jarcento. Tri imperiunuiĝintoj (Oda Nobunaga,Toyotomi Hideyoshi kajTokugawa Ieyasu) finis en laAzuĉi-Momojama-epoko (1568 bis 1603) la pli ol 100-jaran enlandan militon. Komerco kunĈinio pligrandiĝis kaj uzo de mono disvastiĝis kun apero de bazaroj kaj komercaj urboj. Ĉio ĉi aldone al la evoluo de laagrikulturo kajmetioj kreis emon al pli granda aŭtonomeco je ĉiuj tavoloj de la socia hierarkio.
Edo-epoko (1603–1867)
Japanio fermiĝis al eksterlandanoj. Krom kelkaj interŝanĝoj kunĈinio kajNederlando ne ekzistis rilatoj al aliaj ŝtatoj. Dum pli ol 250 jaroj la klanoTokugawa konservis la estrecon super la aliaj daimioj. Tiu epoko alportis grandan prosperecon al la japana popolo. La loĝantaro daŭre kreskis, kaj la nunaTokio tiam iĝis la plej granda metropolo en la mondo.
Japana patrino kun ĝemeloj,1917.
Meiĝi-epoko (1868–1912)
Lareformo de la imperiestreco subMeiji-tenno ekde 1868, laMeiji-restarigado donis al la lando modernan konstitucion kaj parlamenton, kvankam plue estis partiaj luktoj inter ŝoguno kaj feŭdaj senjoroj. Japanio iĝiskonstitucia monarkio, industriiĝis kaj atingis rangon de potenco en Pacifiko. Tiukadre ekde 1910 Japanio invadis kaj koloniigisKoreion, trudis tien sian kulturon kaj restis tie dum tri jardekoj, kio ankoraŭ nuntempe malhelpas facilajn rilatojn inter ambaŭ popoloj kaj la respektivaj ŝtatoj.Tokio iĝis la ĉefurbo.
Taiŝo-epoko (Taiŝoo, 1912–1926)
En launua mondmilito Japanio staris je la flanko de latriopa Entento kaj transprenis post fino de la milito germanajn teritoriojn kaj en Ĉinio kaj en insularoj de Pacifiko. Oni profitis la cirkonstancojn por trudi al Ĉinio teritoriajn, politikajn kaj ekonomiajn kondiĉojn, kio rezultis en amasaj ĉinprotestoj. Krome fine de la rusa revolucio, Japanio intervenis kun aliaj aliancanoj apoge al laBlanka armeo en laRusia enlanda milito por kontroli teritoriojn en Siberio. La Taiŝo-epoko estis karakterizita de kultura dinamiko kun malfermo al eksteraj influoj, demokratieca stilo kaj ekonomia kresko. Demokrataj eksperimentoj fiaskis fine pro nestabileco kaj la militistaro transprenis la kontrolon.
Japanoj invadasShenyang 1931.
Ŝoŭa-epoko 1e (Ŝoŭa, 1926–1945, nome regado de la imperiestroHirohito, ĝis lakapitulaco de la Imperio de Japanio en 1945)
En 1931 Japanio okupaciis la nordorienton de Ĉinio kaj fondis en 1932 la sendependan ŝtatonManĉukuo (Manĉurio) kielpupoŝtato de Japanio. En 1937 Japanio konkeris aliajn teritoriojn de Ĉinio. Helpe deSiamo, Japanio forpelis la eŭropan koloniismon el sudorienta Azio, por krei propran koloniaron, fakte anstataŭi tiun. Japanio eniris laDuan Mondmiliton atakante ĉePearl Harbor surHavajo. La Japana Imperio fakte kontrolis la tutan okcidentan Pacifikon, el Manĉurio al Birmo. Tiu novaimperiismo eĉ ricevis apogon de lokaj aktivuloj en Vietnamio, Indonezio, Tajlando, Barato ktp., al kiuj Japanio promesis sendependecon. Tamen ankaŭ okazis multajmilitkrimoj, kieldeviga prostituado, lamasakro de Nankingo kaj hom-eksperimentoj fare de laUnuo 731.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKonferenco de Kairo.
Ĉiang Kai-ŝek,Franklin Roosevelt kajWinston Churchill en la konferenco de Kairo, la 25an de novembro 1943.

LaKonferenco de Kairo (nomita ankaŭ "SEXTANT") okazis enKairo en novembro1943. En tiu oni difinis la aliancan sintenon kontraŭ Japanio dum laDua Mondmilito kaj oni faris decidojn pri la estonteco deAzio en la postmilito. Al tiu kunsido alvenis la prezidentoFranklin Roosevelt de la konto de Usono, la ĉefministroWinston Churchill de la konto deUnuiĝinta Reĝlando, kajĈiang Kai-ŝek de la konto de laRespubliko Ĉinio.

Japanaj militkrimoj de laImperio de Japanio okazis en multaj Azi-Pacifikaj landoj dum la periodo de japanaimperiismo, ĉefe dum laDua Ĉina-Japana Milito kaj laDua Mondmilito. Tiuj okazaĵoj estis priskribita foje kiel Azia Holokaŭsto.[8] Kelkajmilitkrimoj estis fifaritaj demilitistoj el la Imperio de Japanio fine de la 19a jarcento, kvankam plej okazis dum la unua parto de laŜoŭa-erao. Lakapitulaco de Japanio okazis post la faligo de laatombomboj surHiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj surNagasakon la9-an de aŭgusto 1945. La lastaj malvenkoj de la Japana Imperio estis laSoveta invado de Manĉurio kaj laSovet–Japana Milito.

Ŝoŭa-epoko 2e (1945–1989)
LaOkupacio de Japanio fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la GeneraloDouglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe laOkupacio de Germanio,Sovetunio ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco. La lando iĝis plenaparlamenta demokratio kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt. Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo, finis per laSan-Francisko Pactraktato, subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita. Krome estis subskribita laTraktato de Reciproka Kunlaborado kaj Sekureco Inter Usono kaj Japanio, kio rezultis en laAnpo-protestoj. Post la kapitulaco okazis la rekonstruado, unue en la okupaciita Japanio, kiu definitive liberiĝis en 1952. Usono integris Japanion al barejo kontraŭkomunismo. Japanio ricevis monan helpon de Usono por rekonstruiĝi denove tra la GARIOA-programo. La japana ekonomio rapidege kreskis kaj la ŝtato iĝis pacema demokratio.
Heisei-epoko (de 1989 ĝis nun)
Komence de la 1990-aj jaroj krevis laekonomia bobelo, kaj fortadeflacio kaj kresko de la ŝtata ŝuldo haltigis la ekonomian kreskon. Laatomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi estis rekte okazigita de laTertremo de Sendajo en 2011, kiam ondoj superis la alton de la marmuro de laatomcentralo.[9] La cunamo de 2011 superis pli ol duono de la muroj kaj okazigis katastrofan damaĝon.

Demografio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloJapanoj.
LaGrandtokia Areo estas rangigita kiel laplej loĝata metropola areo en la mondo.
Aŭtuna arbaro en la komunuma botanika ĝardeno deKobe.

Japanio havas 126.3 milionojn da loĝantoj,[10] el kiuj 124.8 milionoj estasJapanoj laŭ ŝtataneco (2019).[11] El tiuj, 83 milionoj loĝas en laTajheja Megalopolo. En 2019, 92% el la totala japana loĝantaro loĝis en urboj.[12] La ĉefurbo Tokio havas 13.8 milionojn da loĝantoj (2018).[13] Ĝi estas parto de laGrandtokia Areo, nome la plej grandametropola areo en la mondo kun38 140 000 personoj (2016).[14]

La loĝantaro de Japanio estas 98.1% de etnaj japanoj,[15] kun malgrandaj nombroj de eksterlandaj laboristoj.[16] Plej grandaj minoritatoj estas tiuj de indiĝenajAjnuoj kajRiukjuanoj,[17] same kiel la sociaj minoritatoj kiel laburakumin.[18]Zainiĉi Koreanoj,[19]Ĉinoj,[20]Filipinanoj,[21] Brazilanoj ĉefe de japana deveno,[22] kaj Peruanoj ĉefe de japana deveno estas inter la malgrandaj minoritatoj en Japanio.[23]

Japanio havas la duan plej longan ĝeneralanvivodaŭron el nasko el ĉiuj landoj de la mondo, je 84 jaroj.[24] Lajapana rapida maljunigo kiel rezulto de la naskokresko post la Dua Mondmilito rezultis en malpliigo de lanaskindicoj.[25] En 2019 ĉirkaŭ 20 procento de la loĝantaro estis super 65, kaj tio estos triobligita por 2030.[26] La ŝanĝoj en la demografia strukturo estis kreintaj nombrajn sociajn problemojn, partikulare malpliigo en laborforto kaj pliigo en la kosto desociala sekureco.[26] Pliiĝanta nombro de junaj japanoj ne geedziĝas aŭ restas senfilaj.[26][27] Oni supozas, ke la loĝantaro de Japanio falos al ĉirkaŭ 100 milionoj je 2050.[28]Enmigrado kaj naskohelpoj estas foje sugestitaj kiel solvo por havigi pli junajn laboristojn por subteni la maljuniĝintan loĝantaron.[29][30] La 1an de Aprilo, 2019, oni aprobis leĝon por enmigrado al Japanio, protektanta la rajtojn de eksterlandaj laboristoj por helpi malpliigi labor-reduktojn en kelkaj sektoroj.[31]

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

En Japanio, oni parolas perjapana lingvo. Oni rajtas paroli ĉeDieto de Japanio ankaŭ perAjnua lingvo kajOkinava lingvo. Japana lingvo estas konsiderata oficiala lingvo ne laŭjuro sed laŭ kutimo. La juro pri juĝejoj ja difinas, ke enjuĝejoj oni parolu per Japana lingvo. La procezo por ununurigi la japanan lingvon konsistis ĉefe en la subpremado de la ajnua kaj okinavaj lingvoj; tio koincidis kun ĝenerala forigo de sociajn kutimojn de okinavanoj kaj ĉefe deajnuoj.[32]

Oni taksas, ke 15 % de la loĝantaro deOoizumi parolas la portugalan kiel denaskan lingvon, kaj en 2007, Ooizumi havis la plej altan koncentriĝon debrazilanoj en Japanujo.

Politiko

[redakti |redakti fonton]
Plenkunsidejo de la japana "domo de reprezentantoj".

Japanio estas parlamentademokratio, kaj dum la pasintaj 50 jaroj plejparte regiĝis de laLiberala Demokrata Partio de Japanio. La du ĉambroj de la japana parlamento, nomeKokkai, nomiĝasŜugiin aŭ "ĉambro de reprezentantoj" kajSangiin aŭ "ĉambro de konsilantoj".

LaKabineto de JapanioKabineto de la Japana Registaro (japane 内閣, Naikaku) estas laplenuma povo en Japanio. Ĝi estas gvidata de laĈefministro de Japanio, kiu estas nomumita de laDieto, kaj inkluzivas ĝis 14 aliajnministrojn, kiujn la Ĉefministro nomumas, kaj li ankaŭ povas maldungi ilin. La registaro estas kolektive respondeca al la Dieto, kaj devas submeti sian eksiĝon sur ricevado democio de demisio en la Reprezentantĉambro (la malsupra ĉambro). La japana registaro en sia nuna formo funkciigas de la fondo de laKonstitucio, kiu ekvalidis en 1947, kvankam Konsilio de Ministroj ekzistis en Japanio sub la Meiji Konstitucio inter 1889-1946, sed tiam ĝi estis subigita al laImperiestro. La Imperiestro de Japanio (天皇 [ten-noo]) estas japana titola ŝtatestro kaj la ĉefo de laJapana imperia familio.

La sendependeco de la lando datiĝas de 660 a.K. (en japana mito). LaKonstitucio de Japanio estis aprobita en la 3-a de majo 1947, kaj Japanio estis akceptita en internaciaj organizoj post laDua Mondmilito, ekzemple en laUnuiĝintaj Nacioj en1956. Oni indikis la gradon dekorupteco kiel malalta al mezalta: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000).

Laĉefurbo de Japanio estasTokio, sidejo de la registaro kaj loĝejo de la Imperiestro. Tio ĉi, malgraŭ kutime ne estas disputata, ne estas difinita per ajna leĝo. La disputo fakte temas pri kiam Tokio iĝisĉefurbo. Kelkaj diras, ke tio okazis kiam la Prefektlando de Tokio estis starigita en 1868, sed aliaj diras, ke kiam la Kastelo de Edo ŝanĝis sian nomon al Kastelo de Tokio dum tiu sama jaro. Historie, ekzistis imperia dekreto kiu translokis la ĉefurbon al Heiankyo (Kioto), kaj ne ekzistas fakte dekreto kiu movis la ĉefurbon al Tokio. Do ekzistas opinioj kiuj asertas, ke la translokiĝo alKioto estas valida kaj tial ĝi ankoraŭ restas la ĉefurbo de Japanio.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
La borso deTokio.
Mapo de eksportaj partneroj de Japanio en 2005

La ekonomio de Japanio estas la kvara plej granda ekonomio en la mondo (post tiu deUsono,Ĉinio kajBarato), kun MEP de pli ol 5 bilionoj (mil miliardoj) da dolaroj, ankaŭ konsiderante la valoron deaĉetpovo. La loka valuto estas la japana eno, la tria plej komercita valuto en la mondo post lausona dolaro kaj laeŭro.

Registaro-industria kunlaboro, altalaboretiko, majstrado de alta teknologio, forta emfazo de edukado kaj relative malgranda defenda buĝeto helpis progresigi Japanion tre rapide post la fino de laDua Mondmilito ĝis la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, igante ĝin unu de la grandaj ekonomiaj superpotencoj.

Tamen, en la1990-aj jaroj kaj2000-aj jaroj, ekzistis signifa malsukceso en la ekonomia kreskorapideco de Japanio pro ekonomiaj kaj demografiaj kialoj, kaj ĝi devis trakti longajn jarojn darecesio. La registaro provas renovigi ekonomian kreskon, interalie kreante grandegajndeficitojn kaj malaltigante interezokvotojn en drastaj mezuroj, sed ne tre sukcesis kaj ankaŭ estis interrompitaj de la ĝenerala malrapidiĝo en la usona kaj azia ekonomioj en 2001-2002 kaj la tutmondaekonomia krizo de 2008, kiu rezultigis alian recesion, negativan kreskorapidecon kaj la plej altan senlaborecoprocenton ekde la fino de Dua Mondmilito (5,7%).

La industrio, kiu produktas kvaronon de la ĝenerala landa produkto de Japanio, estas tre dependa de la importo dekrudaĵoj kajbrulaĵoj.

Laserva sektoro de Japanio konsistigas proksimume tri kvaronojn de la ĝenerala produkto, dum laagrikultura sektoro nur respondecas pri 1.6% de MEP, kvankam Japanio havas unu el la plej grandaj fiŝkaptaj flotoj en la mondo, kaj proksimume 15% de la fiŝoj de la mondo venas de siaj ŝipoj.

La japana ekonomio ŝuldas sian evoluon al grandegaj konstruprojektoj kajvorkoj financitaj fare de la registaro; ekzemplo de tiu estas flughavenoj, kiuj estas konstruita surartefarita insulo kun investo de multaj miliardoj da dolaroj, kiel Kansaj-flughaveno apudOsako. Instigita de tre granda nivelo de loĝdenso en la grandaj urboj, grandegaj konstruprojektoj akiras impeton,ĉielskrapantoj kiuj estos hejmo por miloj da homoj. Ekzemploj de tiuj projektoj estas laSky City 1000 kajX-Seed 4000 kiu estas proponita por konstruo en Tokio.

LaBanko de Japanio (日本銀行 [nippon ginkō] estas lacentra banko de Japanio.

En la internacia merkato, Japanio estas fama pro siaj aŭtomobilaj kaj elektronikaj industrioj, estante la bazo de grandaj kompanioj kaj entreprenoj kielToyota,Honda,Yamaha,Mitsubishi,Nissan,Canon,Sony,Suzuki, Fujitsu,Nintendo,Hitachi, Fujifilm kaj aliaj, estas inter la ĉefaj de la mondo, ĉefe en produktado de vehikloj kaj teknologio.

Japanio ankaŭ havas grandan merkatan segmenton en la altteknologia merkato, duonkonduktaĵoj, industriaj kemiaĵoj, robotiko, produktadmaŝinaro kaj aviadilaj industrioj.

Ekonomiaj datumoj

[redakti |redakti fonton]
  • MEP (PPP) (2019, takso)
  • Totalo, pliigo 5.451 mil bilionoj da usonaj dolaroj (4a rango)
  • Porpersona, pliigo 43,194 (28a rango)
  • MEP (porkapa) (2019, takso)
  • Totala pliigo mil bilionoj da usonaj dolaroj (3a rango)
  • Porpersona, pliigo 40,256 usonaj dolaroj (22a rango)
  • kreskanta procento: 2,2% (2006, takso)
  • inflacio: -0,8% (1999, takso)
  • sendungeco: 4,7% (1999, takso)

Valuto

[redakti |redakti fonton]
5-ena monero.

Eno (Japane: 円,en) estas lavaluto aŭ mon-unuo uzata en Japanio. Ĝi estis (2006) la kvara plej vaste uzatarezerva valuto postusona dolaro,eŭro kajbrita pundo kaj nun estas la tria plej uzata valuto en la deviz-merkato post la usona dolaro kaj la eŭro.[33] Laŭ la normoISO 4217 ĝiaj kodoj estasJPY kaj392.

En la 1970-aj jaroj, la japanaj registaro kaj negocistoj ege priokupiĝis pro la fakto ke plialtiĝo de la valoro de la eno damaĝu eksportokreskon farante la japanajn produktojn malpli konkurencaj kaj tio damaĝu ankaŭ la industrian bazon. La registaro tiele plue intervenis forte en la eksterlanda kurzomerkato (aĉetante aŭ vendante dolarojn), eĉ post la decido de 1973 por permesi ke la eno flosadu.

Spite tiun intervenon, la merkatpremoj okazigis la fakton ke la eno plue plialtiĝu valore, pinte provizore al averaĝo de ¥271 por US$1 en 1973 antaŭ la konsekvencoj de lanaftokrizo de 1973. La pliiĝantaj kostoj de importitanafto okazigis la devaluton de la eno al gamo de ¥290 al ¥300 inter 1974 kaj 1976. La re-apero de komercaj plusoj faligis reen la enon ĝis ¥211 en 1978. Tiu valuta plifortigo denove falis pro la dua energiokrizo de 1979, kiam la eno falis al ¥227 ĉirkaŭ 1980.

Transporto

[redakti |redakti fonton]
Aviadilo deJapan Airlines, nacia flugentrepreno de Japanio.

Japanio ege investis en transport-infrastrukturo.[34] La lando havas proksimume1 200 000 kilometrojn de ŝoseoj formitaj de ĝis unu miliono da kilometroj de urbaj kaj vilaĝaj ŝoseoj,130 000 kilometroj de guberniaj ŝoseoj, 54 736 kilometroj de ĝeneralaj naciaj aŭtoŝoseoj kaj 7 641 kilometroj de naciaj rapidvojoj.[35]

Ekde la privatigo en 1987,[36] dekoj da japanfervojaj kompanioj konkurencas en la regionaj kaj lokaj pasaĝertransportaj merkatoj; gravaj kompanioj estas sep entreprenoj de la japana fervoja grupoJR, nomeKintecu,Sejbu kajKorporacio Keio. La rapidegaŜinkanseno (kuglotrajnoj) kiuj konektas la ĉefajn urbojn estas konata pro siaj sekureco kaj akurateco.[37]

Estas 175flughavenoj en Japanio.[15] La plej granda enlanda flughaveno, nome Haneda en Tokio, estas la dua plej aktiva en Azio.[38] Keihin kaj Hanŝin estas inter la plej granda el la mondo, kun 7.98 kaj 5.22 milionoj da TEU respektive.[39]

Administracia divido

[redakti |redakti fonton]

Regionoj

[redakti |redakti fonton]
Hokkaidō (ruĝa),Tōhoku (malhelverda),Kantō (blua),Ĉūbu (bruna),KinkiKansai (verdblua),Ĉūgoku (verda),Ŝikoku (rozkolora),Kjūŝū (flava),Okinava (aparte dekstre)
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloJapanaj regionoj.

Japanio estas dividita en 8 aŭ 9 regionojn, depende ĉu la regionoOkinavo estas nombrita aparte aŭ inkludita en la regiononoKiuŝuo.

LaĈubu-regiono estas subdividita en la regionojnHokuriku,Koŝinecu kajTokai, kiuj siavice estas dividitaj en gubernioj. La ceteraj 7 aŭ 8 regionoj ne estas subdividitaj en sub-regionoj, sed nur en gubernioj.

Municipoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de municipoj de Japanio.

Japanaj municipoj inkluzivasprefektlandojn (都[to] 道[doo] (府)[fu] (県)[ken]),urbojn (市 [ŝi]),kvartalojn (区 [ku]),urbetojn (町 [ĉoo] aŭ [maĉi]) kajvilaĝojn (村 [mura] aŭ [son]).

Gubernioj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGubernioj de Japanio.

Ekzistas en Japanio 47gubernioj. Inter ili estas 1 都(-to ) Tokio, 1 道(-doo) Hokajdo, 2 府(-fu)Osaka,Kioto, kaj 43 県(-ken) ceteraj gubernioj.

Historie en Esperanto, oni nomis ilinguberniojprefektujoj, malofteprovincoj.[40] En 2008 la jarlibro de UEA ŝanĝis la nomojn de la administraj unuoj de Japanio de prefektujo al gubernio. Ekde tiam la nomoprefektujoj ne plu serioze uzatas.

Urboj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de urboj de Japanio.
Pagodo de la budhismatemplo. Tipa loko deKioto.

Jen listo de la ĉefaj urboj de Japanio (vidu ankaŭ la artikolon prispecialaj kvartaloj):

Religioj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloReligio en Japanio.
Tradicia donaco por la diaĵoj deŜintoo

La tradiciajreligioj de Japanio estasbudhismo (16%),ŝintoismo (2%), kajkonfuceismo, ankaŭ se estas dubinde ĉu la lasta el tiuj laŭ okcidentaj normoj estas efektiva religio aŭ simple filozofio. Ĉirkaŭ 0,7% de la loĝantaro sekvas lakristanismon en diversaj eklezioj.

Budhismo kaj konfuceismo estis alportitaj elĈinio, dum ŝintoismo estas la nura religio kiu naskiĝis en Japanio mem. En la periodoMeiĝi kiu daŭris ĝis la dua mond-milito ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo.Japana budhismo estas la budhismo praktikita en Japanio ekde ĝia oficiala enkonduko en la jaro 552 K.E. laŭ la Nihon Shoki de Baekje, Koreio de bikŝuoj. Budhismo havis gravan influon ĉe la disvolviĝo de la japana societo kaj daŭras kiel influa aspekto de la kulturo ĝis hodiaŭ.

Kristanismo estis alportita de misiistoj en la dek-kvina jarcento, kaj tuj populariĝis, sed lajapana registaro malpermesis ĝin ĉirkaŭ cent jaroj poste. Ĝi estis reenkondukita en la dek-oka jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da japanoj konsideras sin mem kristanoj.

Ĝenerale, japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamajn religiojn anstataŭ kredi je unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj. Estas tute normale, ekzemple, ke la sama homo geedziĝu laŭ la kristana maniero, kaj estu entombigita laŭ la budhisma maniero.

Lajapana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono deŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol8 000 000kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

Edukado

[redakti |redakti fonton]

Deviga edukado komenciĝas je la 6a jaraĝo, kaj daŭras 6 jarojn porelementa lernejo, 3 jarojn pormezlernejo. Kvankam ne-deviga, 90% da junuloj iras 3 jarojn al (laŭnome) "super-meza lernejo" aŭ 5 jarojn al instanco simila al politekniko. La altnivela edukado okazas enuniversitato, kutime 4-jara, aŭ 6-jara por medicina fakultato, aŭ en (laŭnome) "mallonga universitato", kiuj estas vizitataj de 45% da samaĝuloj. La lerneja jaro komenciĝas de aprilo kaj finiĝas je marto, same kiel administra kaj financa jaro.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKulturo de Japanio.
Japanaĝardeno de Byōdō-in, enUĝi,Kioto, kompletigita en1153, deklaritaMonda heredaĵo de Unesko.

Lakulturo de Japanio estas la rezulto de historia procezo kiu startis pere de migraj tajdoj devenaj ella azia kontinento kaj el insuloj de laPacifika Oceano, sekvita de forta kultura influo devena elĈinio. Poste, laTokugaŭa Ŝoguno trudis meze de la 17-a jarcento longan periodon de izoligo aparte de la cetero de la mondo (sakoku) kiu pluis ĝis la komenco de la Epoko Meiĝi, fine de la19-a jarcento, kiam oni ricevis fortan eksterlandan influon kiu pliiĝis post la fino de laDua Mondmilito. Tio rezultis en kulturo diferenca el aliaj aziaj kulturoj.

Kutimaro

[redakti |redakti fonton]

Pli da detaloj subJapana kulturo pere de japanaj vortoj.

En Japanio, la personaj rilatoj estas tre influitaj de la ideoj de «devo», «honoro» kaj «memdevigo», aro konata kielgiri (義理,giri?), kiu konsistas en kutimaro tre diferenca al la kulturo pli malpliindividuisma de la landoj elOkcidento. La konceptoj de «dezirebla kondutaro» kaj «moralo» estas malpli praktikataj en familiaj, lernejaj kaj amikaraj etosoj; sed estas multe pli formalaj en rilatoj kun teoriaj superuloj aŭ nekonatoj.

Aspekto kiu ludis gravan rolon en la japana kulturo estas kompreneble lajapana lingvo. Diferenco rilate al okcidentaj kutimoj estas la tre apartaj korpomovoj kaj ceremonioj, kiuj uzas fizikan kontakton multe malpli, ekzemple nurriverencojn anstataŭmanpremon,brakumonkison en sociaj rilatoj; tio parte koincidas kun la kutimaro de aliaj najbaraj aziaj landoj.

Kelkaj aspektoj, propraj de la japana kulturo, estis bone akceptitaj en aliaj (eĉ malproksimaj landoj), kiel lajapana kuirarto, labatalartoj, la emo al ĝardenado, spiritismo,kinarto,animeo,mangao,bonsajoj,origamio,ikebano ktp. Aliaj konceptoj restas propraj el la japana kulturo kielgejŝoj, teceremonioj, genkano, krom historiaj aferoj kiel laharakiro desamurajoj, la atakobanzai ktp. Multaj japanaj aferoj estas tre konataj en ĉiuj landoj kielkimono,suŝio,sudoko ktp.

Mitologio

[redakti |redakti fonton]

Lajapana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono deŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol8 000 000kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

LaImperia Trezoro de Japaniojapane 三種の神器, Sanŝu no Jingi, konsistas elglavo kusanagi (草薙劍),juvelo magatama (八尺瓊曲玉) kaj laspegulo kagami (八汰鏡). Ili reprezentas la tri primarajn virtojn de Japanio: la kuraĝo (glavo), la saĝo (spegulo) kaj la bonvolo (juvelo). Tiuj ĉi elementoj estas ligitaj al la budhanaj instruoj. Ekde la jaro 690, la prezentado de tiuj ĉi objektoj al la Imperiestro fare de grupo de ŝintoaj sacerdotoj, estas parto de granda kronceremonio.

Japana kuirarto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloJapana kuirarto.

Nemateria kultura heredaĵo de UNESKO

[redakti |redakti fonton]
Diversaj suŝioj.

Japana kuirarto estas kuirarto, uzanta materialon kutiman en Japanio, kaj kreskinta speciale en japana medio. En la japana, tia kuiraĵo estas ofte nomatawasyoku (ŭaŝoku), kaj estas registrita kiel lanemateria kultura heredaĵo deUNESKO en decembro2013. La bazaj kuirmaterialoj estasrizo,legomo kajfiŝo, kaj aparte konataj ankaŭ eksterlande estassuŝio,saŝimo,tempuro kajfagopiraĵo (nomatasoba).

Japana teceremonio aŭ ĉanojo (en la japana: chanoyu (茶の湯), sadō aŭ chadō (茶道)) estas unu el la plej gravaj japanaj ceremonioj. Teceremonion influiszeno, ĝi estas tradicia rito dum kiu la verdapulvora teo (matcha), estas ceremonie preparita per sperta praktikanto kaj servita al gastareto en trankvila etoso.

Arto

[redakti |redakti fonton]
Icukuŝima-Sanktejo, kun siatorijo (arko alireja al religia spaco) situa ĉe la Interna Maro Seto, ekzemplo de integrado de la arto en la natura etoso.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloArto de Japanio.

La arto de Japanio (日本美術 Nippon bijutsu?) estas esprimo de la kulturo de Japanio, kiu disvolviĝis laŭlonge de la tempo en diversaj periodoj kaj stiloj kiuj sinsekvis kronologie, paralele al la historia, socia kaj kultura fluoj de la japona popolo. La evoluo de la japana arto estis markita de la disvolviĝo de tiesteknologio, dum estis unu el ties distingaj trajtoj la uzado de indiĝenaj materialoj. Kiel okazis ĉe granda parto de la okcidenta arto, la ĉefaj artaj montroj havis originon en lareligio kaj la politika povo. Unu de la ĉefaj karakteroj de la japana arto estas ĝia eklektikismo, devena el la diversaj popoloj kaj kulturoj kiuj alvenis ĉe la japanaj marbordoj laŭlonge de la tempo.

Menciindas ankaŭ ke granda parto de la arto produktita en Japanio estis dereligia tipo: al la religio deŝintoismo, nome la plej tipe japana, formita ĉirkaŭ la 1a jarcento, aldóniĝis labudhismo ĉirkaŭ la 5a jarcento, formante religian sinkretismon kiu daŭras ankoraŭ nuntempe, kaj kiu same montriĝis en arto.[41]

La japana arto estas reflekto de distingaj kulturoj kaj tradicioj, interpretante je propra maniero la artajn stilojn importitajn de aliaj landoj, kiuj estos ricevitaj laŭ propra koncepto kaj de vivo kaj de arto, reinterpretante kaj simpligante ties proprajn karakterojn, kiel ĉe la prilaboritaj ĉinaj budhismajtemploj, kiuj en Japanio suferis procezo de malpliigo de ties superfluaj kaj ornamaj elementoj. Tio estas montro de la sinkretisma karaktero de la japana arto, pro kio ĉiam akceptis nature ajnan plinovigon devena el aliaj landoj.[42]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGenĵi monogatari.
Kaŭabata Jasunari.

Genĵi monogatari (japane 源氏物語, signifante Romano pri Genĵi) estas klasika verko dejapana literaturo, kiun la nobelino kaj akompanantinoMurasaki Shikibu skribis ĉirkaŭ la jaro1000 ĉirkaŭ la pinto de laEpoko de Heian. Ĝi estas reprezenta verko en japana literaturo. Ĝi estis foje nomata la unuaromano en la mondo, la unua moderna romano, la unuapsikologia romano aŭ la unua romano ankoraŭ konsiderata klasikaĵo. Konsiderita kiel majstroverko, ties preciza klasigo kaj influoj kaj sur la okcidenta kaj sur la orienta kanonoj estis pridebatitaj temoj. Vivostilo de nobeloj enHeian-epoko kaj amoj de nobeloj estis unike priskribita.[43] La grava heroo estas Hikaru-Genĵi, kies patro estas japana imperiestro. Li estas tre bela viro kaj amis kelkajn virinojn.

LaNobel-premio pri literaturo estis atribuita al japanajKaŭabata Jasunari (1968),Oe Kenzaburo (1994) kajKazuo Ishiguro (2017). Aliaj gravaj japanaj verkistoj estasJukio Miŝima,Murakami Haruki,Matsuo Basho, inter aliaj.

Pentrarto

[redakti |redakti fonton]
bildoGranda ondo ĉe marbordo de Kanagaŭa deHokusai, estas parto de la fama serio36 vidoj al laFuĵi-Monto (1823-29)

La historio de la japanapentrarto montras sintezon kaj konkurencon inter indiĝena japana estetiko kaj importitaj ideoj.[44] La interagado inter japana kaj eŭropa arto estis ege grava: por ekzemploukijo, kiu ekestis eksportita en la 19-a jarcento en la movado konata kielJapanismo, havis gravan influon en la disvolvigo demoderna arto enOkcidento, ĉefe enPost-impresionismo.[44] Japanamangao disvolviĝis en la 20-a jarcento kaj populariĝis tutmonde.[45]

Ukijo[46] (japane 浮世絵 (うきよえ),ukiyoe), estas termino markanta bildojn (desegnaĵojn) kun ĝenra temo farataj per tekniko de japana tabulopresado (iam ankaŭ nomata lignopresado) en la17-a ĝis la20-a jarcento. La uzita tekniko de preso ebligis amasan produkton. Temis pri koloraj presiloj sur lignaj tabuloj helpe de ŝablonoj. La temo estis ĉefe provinca vivo kaj amuziga fako (luktantoj desumoo,korteganoj,artistoj ks.). Reproduktaĵoj estis alireblaj al pli malriĉaj, kiuj ne povis permesi al si originalajn laborojn de majstroj.

Kinarto

[redakti |redakti fonton]
Afiŝo de la filmo "Raŝomon" de Akira Kurosawa.

Japanio havas unu el la plej aĝaj kaj grandaj kinindustrioj en la mondo; filmoj estis produktitaj en Japanio ekde 1897.[47] La filmo "Godzilla" deHonda Iŝiro de 1954 iĝis internacia ikono de Japanio kaj kreis tutan subĝenron de filmojkaiju. Japanio ricevis laOskar-premion por la Plej Bonkvalita Filmo de Eksterlanda Lingvo kvar fojojn, pli ol ajna alia azia lando. Japanaj animaciaj filmoj kaj televidaj serioj, konataj kielanimeo, estis tre influitaj de la japana mangao kaj estis tre popularaj en la tuta Okcidento.[48]

Akira Kurosawa estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiom longan kaj laŭditan. Kurosawa reĝisoris 30 filmojn en kariero daŭra 57 jarojn. Inter liaj plej konataj filmoj estasIkiru (1952),Sep Samurajoj (1954),Jojimbo (1961),Kagemuŝa (1980) kajRan (1985).

Aliaj filmoj

[redakti |redakti fonton]

Muziko

[redakti |redakti fonton]

Ŝakuhaĉo

Aliaj japanaj kultureroj

[redakti |redakti fonton]
  • Ikebano, (japane 生花 aŭ 生け花, laŭvorte vivantaj floroj) estas la arto japandevena aranĝadi florojn. Temas pri tradicia arto, ankaŭ nomata kado (jap. 華道, t.e. la vojo de la floroj); ĝi estas kiel riĉa, tiel ankaŭ kompleksa, kaj estas praktikata ankoraŭ nuntempe.
  • Origamio (折り紙), foje nomata origamo, estas tradicia japana arto de paperfaldado. Oni uzas paperfolion kaj faldas el ĝi figuron, sen tondi la materialon. La figuroj povas esti bestoj, (ankaŭ homoj), transportoj, abstraktaj figuroj, ktp... la vorto venas de la japanaoru, faldi, kajkami, papero.
  • Orizuru (japane: 折鶴, falditagruo) estas eble la plej konata origamiaĵo en Japanio. La gruo estas bona aŭguro en la japana kulturo. Legendo diras, ke tiu kiu faldos mil paperajn gruojn realigos koran deziron.

Batalartoj

[redakti |redakti fonton]
Du kendo-praktikantoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojLuktoarto kajJapanaj luktartoj.

Luktoartojbatalartoj estas nomo kun senco plej vasta, de inter ĉiuj signifoj kiuj priskribas manierojn lukti bonstile. Tio povus signifimiliton perarmeoj subtenantaj, sed lastatempe, luktoartoj kutime rilatas al lukto sen armiloj, aŭ per malgrandaj armiloj provizataj al la mano. En Japanio estas tradiciaj kaj tipaj la jenaj (en la ordo alfabeta):

Aliaj sportoj

[redakti |redakti fonton]

Ĉefe pro usona influo ekde la fino de laDua Mondmilito,basbalo estas populara sporto en Japanio. Vidu artikolonNacia basbala teamo de Japanio. Ankaŭfutbalo popularas; imite al eŭropaj futbalkluboj, kelkaj futbalteamoj havas nomojn prunteprenitajn el itala aŭ hispana lingvoj; kelkaj elstaraj japanaj futbalistoj ludas en eŭropaj kluboj.

Esperanto en Japanio

[redakti |redakti fonton]
Japana Esperanto-Instituto.

LaJapana Esperantista Asocio (JEA) estis la unua tutlanda esperantista asocio de Japanio, kiu antaŭis laJapanan Esperanto-Instituton inter1906 kaj1919. En 1906, kelkaj personoj fondis esperantajn asociojn, kielMisao KatôAbiko Teizirô. Pro la demando deKuroita Kacumi (kiu mem ofte skribis: K. Kroita), ili konsentis kolektiĝi en ununuran asocion : JEA. La fondotago de JEA estis la 12-a de junio 1906. La28-an de septembro1906, la Unua Japana Kongreso okazis. La Dua okazis en 1907 kaj post longa interrompo la Tria en 1916.

LaJapana Esperanto-Instituto (JEI; 日本エスペラント協会 [nihon esuperanto kjokai])[53] estas la plej granda centro de laEsperanto-movado en Japanio. En1919, ĝin fondis precipeOssaka Kenji, kaj estis gvidita de pluraj personoj. En1926 JEI akiris la kvalifikon de fondusa jura persono, kies unua prezidanto estis (ĝis morto en1930)Nakamura Kijoo. Ĝia centra oficejo estas enTokio, enŜinĝuku. Ĝi posedas ankaŭ staĝejon nomatanEsperanto-domo en Jacugatake, en urboHokuto,gubernio Jamanaŝi. La instituto eldonas monatan organonLa Revuo Orienta. JEI funkcias kiel la Landa Asocio deUniversala Esperanto-Asocio de 1956. En la jaro2012 JEI akiris novan leĝan statuson kaj nova prezidanto elektiĝis.

La92-a Universala Kongreso de Esperanto (japane: 第92回世界エスペラント大会 [dai kjū-ĵū-nikaj sekaj esperanto-tajkaj]) okazis en2007 en la japana urboJokohamo en lagubernio Kanagaŭa, proksime alTokio, inter la4-a kaj la11-a de aŭgusto. Aliĝis 1901 personoj el 57 landoj. La Kongreson invitisJapana Esperanto-Instituto, kaj laLKK estis gvidita deSibayama Zyun'iti. La kongresa temo estis "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", pri kio estis debatoj gviditaj deUsui Hiroyuki.

Daigakusyorin (大学書林) estas eldonejo specialiĝinta pri lingvoj, enKoiŝikaŭa,Bunkjo,Tokio. Ĝi publikigis multajn Esperanto-lernolibrojn kaj vortarojn, havante gravan rolon en la disvastigo deEsperanto en Japanio kune kunJEI kajHakusuisha.

Literaturo en Esperanto

[redakti |redakti fonton]
  • Raportoj el Japanio 26, Marto 2022 - Marto 2023.Jasuo Hori,Politiko, Horizonto, 2023. Raportoj kaj korespondaĵoj pri temoj naciaj kaj internaciaj[54].
  • (eo + jp)Percepto de Delvaux - 対訳 : 小説 / ジャン・ジョニオー, dulingva novelo pri la vizito de japanaj turistoj al la muzeo de la fama belga pentristoPaul Delvaux, eldonis ĝinJapana Esperanta Librokooperativo, Tokio, 2023, iSBN 978-4-930785-82-4

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Oni pensas, ke la nomo uzata en Okcidento devenas el vorto en ĉina dialekto, kiun oni prononcasjāk-bəng.
  2. HORI, Jasuo (2019-04-17). Februaraj festoj, p. 17. Monato. Alirita 2020-01-05 .
  3. Japanio enPIV ĉe Vortaro.net.
  4. Japanujo enPIV ĉe Vortaro.net.
  5. Nipono en laPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto, jen en la eldono 2020, reta versio
  6. ankaŭ en unua eldono de PIV el 1970, paĝo 739, kun klarigo "japana nomo de Japanio", kaj en la NPIV de 2002, paĝo 785, kun indiko al "Japanio"
  7. McCurry, Justin, "Japan sees its number of islands double after recount", The Guardian, 2023-02-16.
  8. Blumenthal, Ralph, "The World: Revisiting World War II Atrocities; Comparing the Unspeakable to the Unthinkable", The New York Times, 7a de Marto, 1999. Kontrolita 2008-07-26.
  9. Phillip Lipscy, Kenji Kushida, kaj Trevor Incerti. 2013. "The Fukushima Disaster and Japan’s Nuclear Plant Vulnerability in Comparative PerspectiveArkivigite je 2013-10-29 per la retarkivoWayback Machine".Environmental Science and Technology 47 (Majo), 6082–6088.
  10. Population Estimates Monthly Report June 2019. Statistics Bureau Japan (20a de Junio, 2019). Arkivita ella originalo je 6a de Junio, 2019.
  11. Japan population drops by record number to 124.8 mil.: gov't (10a de Julio, 2019). Arkivita ella originalo je 11a de Julio, 2019.Arkivigite je 2019-07-15 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2019-07-15. Alirita 2020-11-27 .
  12. Urban population (% of total population). World Bank. Alirita 19a de Novembro, 2020 .
  13. 東京都の人口(推計) Loĝantaro de Tokio, Tokyo Metropolitan Government Bureau of Statistics Department Alirita en 22a de Oktobro, 2018. Arkivita en[1] en la 2a de Oktobro, 2018.
  14. The World's Cities in 2016. United Nations (12a de Marto, 2017).
  15. 15,015,1 World Factbook: Japan. CIA. Arkivita ella originalo je 2015-12-20. Alirita 27a de Aŭgusto, 2019 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2018-12-26. Alirita 2022-04-08 .
  16. . Labor-starved Japan welcomes return of foreign workers. Nikkei Asia (26a de Septembro, 2020).
  17. Japanese Archipelago Human Population Genetics Consortium (2012). “The history of human populations in the Japanese Archipelago inferred from genome-wide SNP data with a special reference to the Ainu and the Ryukyuan populations”,Journal of Human Genetics 57,p. 787–795. 
  18. "Japan's hidden caste of untouchables",BBC, 23a de Oktobro, 2015.
  19. "Zainichi: Being Korean in Japan", 13a de Junio, 2018.
  20. “Chinese in Japan”,Encyclopedia of Diasporas.
  21. (2019) “‘Mixed’ Japanese-Filipino identities under Japanese multiculturalism”,Social Identities 25 (3),p. 392–407.doi:10.1080/13504630.2018.1499225. 
  22. Onishi, Norimitsu, "An Enclave of Brazilians Is Testing Insular Japan", 1a de Novembro, 2008.
  23. "'Home' is where the heartbreak is for Japanese-Peruvians", 16a de Oktobro, 1999.Arkivigite je 2010-01-06 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-01-06. Alirita 2021-08-13 .
  24. Life expectancy at birth, total (years). World Bank. Alirita 19a de Novembro, 2020 .
  25. Yoshida, Reiji, "Numbers tell tale of Japan's postwar rise and fall", 5a de Januaro, 2015.
  26. 26,026,126,2Walia, Simran, "The economic challenge of Japan's aging crisis", 19a de Novembro, 2019.
  27. Semuels, Alana, "The Mystery of Why Japanese People Are Having So Few Babies", 20a de Julio, 2017.
  28. . The world is running out of Japanese people (4a de Junio, 2018).
  29. "Number of children in Japan shrinks to new record low",CNN, 7a de Majo, 2018.
  30. . More seniors, more foreigners: How Japan is changing. BBC (10an de Decembro, 2018).
  31. New immigration rules to stir up Japan's regional rentals scene — if they work. Arkivita ella originalo je 2a de Julio, 2019. Alirita 2a de Julio, 2019 .
  32. Miyazawa Naoto,Historia studo pri la japana politiko pri lingvoj,Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 42-49.
  33. Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results. Bank for International Settlements. Alirita 7a de Februaro, 2015 .
  34. Wingfield-Hayes, Rupert, "Japan's high-spending legacy",BBC, 10a de Oktobro, 2012.
  35. (2017) “Japan’s transport planning at national level, natural disasters, and their interplays”,European Transport Research Review 9.doi:10.1007/s12544-017-0255-7. 
  36. Privatization of JNR, 30 years on (4a de Aprilo, 2017).
  37. . Japan’s Bullet Trains Are Hitting a Speed Bump. Bloomberg (7a de Oktobro, 2020).
  38. . Asia's 9 busiest airports in 2019. CNN (22a de Aprilo, 2019).
  39. Top 50 World Container Ports. World Shipping Council. Arkivita ella originalo je 2020-11-19. Alirita 16a de Novembro, 2020 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2020-11-19. Alirita 2020-11-28 .
  40. Enĝangalo.com, oni uzis ĝenerale la vorton "provinco".
  41. AA.VV. (1997). Enciclopedia Salvat, tomo 10. Salvat Editores, Barcelona.ISBN 84-345-9717-9. p. 2148.
  42. ARTE JAPONÉS (hispane). temakel.com. Arkivita ella originalo je 2011-05-14. Alirita 2020-01-05 .
  43. Birmingham Museum of Art. (2010)Birmingham Museum of Art : guide to the collection. [Birmingham, Ala]: Birmingham Museum of Art, p. 49.ISBN 978-1-904832-77-5.
  44. 44,044,1Arrowsmith, Rupert Richard. (2010)Modernism and the Museum: Asian, African, and Pacific Art and the London Avant-Garde. Oxford University Press.ISBN 978-0-19-959369-9.
  45. (Februaro 2005) “A History of Manga in the Context of Japanese Culture and Society”,Journal of Popular Culture 38 (3),p. 456–475.doi:10.1111/j.0022-3840.2005.00123.x. 
  46. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto:ukij/o
  47. Top 50 countries ranked by number of feature films produced, 2005–2010. Arkivita ella originalo je 27a de Oktobro, 2012. Alirita 14a de Julio, 2012 .Arkivigite je 2012-10-27 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-10-27. Alirita 2020-11-28 .
  48. If you want to know Japan, See Animation Dong-ah-news, 5a de Novembro, 2005 en korea.
  49. Ĵudo alJapon Omnibus
  50. Historio de ĵuĵicuo. Arkivita ella originalo je 2011-07-16. Alirita 2015-09-03 .
  51. Martial Arts Info - Karate (angle). martial-arts-info.com. Arkivita ella originalo je 2012-02-26. Alirita 2020-01-05 .
  52. KENDO HISTORY (angle). yamatanidojo.com. Arkivita ella originalo je 2007-01-02. Alirita 2020-01-05 .
  53. Antaŭa japana titolo de la organizaĵo estas "日本エスペラント学会" [nihon esuperanto gakkai]. Ĝi estas renomita la 1-an de aprilo 2012. La Esperanta titolo ne ŝanĝiĝis.
  54. (eo)Raportoj el Japanio 26, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Okakura Kakuzo,La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.
  • Ĉinio, Koreio, Japanio. Landoj similaj sed diferencaj.Petr Chrdle.Dobřichovice:KAVA-PECH, 2022. 241p. 24 cm. Bind. Kolorilus.(ISBN 97880883 26243). Vojaĝimpresoj kaj opinioj, plektitaj kun informoj pri la historioj kaj kulturoj de la tri landoj.


Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
G7-Ŝtatoj
 Britio Francio Germanio Italio Japanio Kanado Usono
G7-Ŝtatoj
v  d  r
G20-Ŝtatoj
G20-Ŝtatoj
v  d  r
Ŝtatoj enAzio
Flago de JapanioGubernioj de JapanioFlago de Japanio
Ajĉi |Akita |Aomori |Chiba [Ĉiba] |Ehime |Fukui |Fukuoka |Fukuŝimo |Gifu |Gunma |Hiroŝimo |Hjogo |Hokajdo |Ibaraki |Iŝikaŭa |Iŭate |Jamagata |Yamaguchi [Jamaguĉi] |Yamanashi [Jamanaŝi] |Kagaŭa |Kagoŝimo |Kanagavo |Koĉo |Kumamoto |Kioto |Mie |Mijagi |Mijazaki |Nagano |Nagasako |Nara |Niigata |Oita |Okajama |Okinavo |Osako |Saga |Saitama [Sajtama] |Ŝiga |Ŝimane |Ŝizuoko |Toĉigi |Tokio |Tokuŝimo |Tottori |Tojama |Vakajamo


Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la7-a de majo 2021 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la monato enMajo de la jaro2023.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Japanio&oldid=9297515"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp