LaJapana Dokumento de Kapitulaco estis la skriba interkonsento kiu formaligis lakapitulacon de laImperio de Japanio, kio markis la finon de laDua Mondmilito. Ĝi estis subskribita de reprezentantoj el la Imperio de Japanio, Usono, laRespubliko Ĉinio,[1]Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando,Sovetunio,Komunumo Aŭstralio, DominioKanado, laProvizora registaro de la Franca Respubliko, laReĝlando de Nederlando, kaj la DominioNovzelando. InterAliancanoj,Sovetunio forestis el tiu afero, ĉar ĝi ĵus deklaris militon al Japanio kaj nur post jaroj finos tiu militstato.
La subskriba ceremonio okazis sur laferdeko de la usona ŝipoMissouri en la Golfo de Tokio la 2an de septembro, 1945.
Tiu dato estas foje konata kielTago de la Venko super Japanio, kvankam tiu nomo plej ofte referencas al la dato de la radidiskurso de laimperiestro Hirohito nomeGyokuon-hōsō (Imperia Kapitulaco), nome radielsendita anonco de la akcepto de la terminoj de laPocdama Deklaro tagmeze de la Japana Normiga Tempo la 15an de aŭgusto.
Koordinatoj:35° 21′ 17″ N139° 45′ 36″ O / 35.35472 °N, 139.76000 °O /35.35472; 139.76000(mapo)