Ĝi estis la plej granda pola nacia ribelo, kiun apogis internaciapublika opinio, kaj havis karakteron degerila milito, dum kiu oni okazigis ĉirkaŭ 1200batalojn kaj bataletojn. Malgraŭ komencaj sukcesoj la ribelo finiĝis per malvenko de ribelintoj. Kelkdek miloj estis mortigitaj en bataloj, preskaŭ mil ekzekutitaj, ĉirkaŭ 38 milekziligitaj alSiberio, kaj ĉirkaŭ 10 milelmigris.Vilno estismasakrita de taĉmentoj de rusa generalo-guberniestro de Vilno, Miĥail Muravjovla Pendigisto.
Post fiasko de la ribeloPollando kajLitovio celebris nacianfunebron. En 1867 oni nuligisaŭtonomecon de Pola Reĝlando, ties nomon kajbuĝeton, en 1869 likvidis Ĉefan Lernejon Varsovian, en la jaroj 1869–1870 de centoj daurboj apogantaj la ribelon oni forprenisurborajtojn, per kio kondukis ilin al malsukceso, en 1886 likvidis Polan Bankon. Oni malfondis katolikajnordenojn, konfiskis ĉirkaŭ 1600bienojn kaj komencis intensanrusigon de polaj teritorioj.
Post sufokigo de la ribelo signifa parto de lasocio konsideris pluan armitan bataladon kontraŭ rusaokupanto sencela kaj direktis sin al laboropozitivisam.
Krimo en Mołożów (distrikto Hrubieszowski) la 19-an de majo 1863 farita derusaj soldatoj kontraŭ vunditaj ribelintoj lokitaj en kampamalsanulejo en bieneto Mołożów kaj kontraŭ civiluloj de la loko.
Stefan Kieniewicz,Les insurrections polonaises du XIXe siècle et le problème de l’aide de la France. Warszawa, P.W.N, 1971. Conférence au Centre Scientifique de Paris de l’Académie Polonaise des Sciences le 24 avril 1970.
Stefan Kieniewicz,Les chances de l’insurrection polonaise de 1863. Warszawa, P. W. N., 1973.Conférence au Centre Scientifique de Paris de l’Académie Polonaise des Sciences le 7 décembre 1973