Ŝi havis grandan intereson pri bestoj kaj pro tio fine akiris postenon en 1966 kiel sekretario deantropologoLouis Leakey enAfriko. Post kelkaj monatoj ŝi sukcesis konvinki lin, ke ŝi estus taŭga persono por studi grupon deĉimpanzoj en la arbaroGombe apud lagoTanganjiko. Inter ŝiaj gravaj eltrovoj ŝi rimarkis ke ĉimpanzoj montras homsimilan konduton - ekzemple, ke ili kapablas krei kaj utiligi ilojn.
En 1965 Goodall doktoriĝis en etologio ĉeUniversitato de Kembriĝo. En la 1960-aj jaroj ŝi publikigis diversajn studojn pri sia esplorado enTanzanio. Aperis serio de ŝiaj artikoloj enNational Geographic. En 1971 ŝi publikigis sian unuan studon en librolongeco sub la titolo "In the Shadow of Man" (En la ombro de homo). Ĝi estis tradukita en 48 lingvojn.
En 1977 ŝi fondis la Jane-Goodall-Instituton por protektado de sovaĝaj bestoj. Ŝia kolego estisGéza Pál Teleki.
Ŝiaj esploroj pri ĉimpanzoj redifinis kio estas huma, ĉar ŝi malkovris ke ankaŭ ĉimpanzoj uzis helpilon kiel longan herbon por 'fiŝi' nutraĵon entermita nesto[1].