Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jane Eyre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Eyre
Jane Eyre
Jane Eyre
AŭtoroCharlotte Brontë
Eldonjaro1931
UrboZutphen
EldonintoW.J. Thieme & Cie
Paĝoj493
vdr

Jane Eyre [ĝejn ea], estas romano verkita de la angla verkistinoCharlotte Brontë, ĝi aperis en1847 kaj estas unu el la apogeoj de la mondliteraturo. Oni faris sennombrajn adaptojn porteatro,filmo kajtelevido.

La rakonto pritraktas la guvernistinon Jane Eyre, kiu, kvankam fizionomie nebela, gajnis la amon de sia enigma dunganto Edward Rochester. Ŝi tamen rivelis ke li jam edziĝis, kvankam kun virino kiu montriĝis esti freneza.

Hendrik Bulthuis esperantigis la romanon. La 493-paĝa traduko aperis en la jaro1931 ĉe eldonejo W.J. Tieme & Cie enZutphen.

Recenzoj

[redakti |redakti fonton]
Citaĵo
 La apero de ĉi tiu libro estas aparte ĝojiga, ĉar ĝi prezentas en la internacia lingvo interesan romanon de mondfama aŭtorino verkitan en regiono rajte nomita “la lulilo de la Esperanta movado en Anglujo” En 1847, en la vilaĝoHaworth, Charlotte Bronté verkis Jane Eyre: en 1902, en la apuda urboKeighley, fondiĝis la unuaEsperanta Societo en laBrita Imperio. Se oni serĉas verkon, kiu (laŭ la bedaŭrinda nuntempa modo) enhavas ideojn erotikajn aŭ blasfemajn, oni ne turni [tiel] atenton al Jame Eyre. En ĝi ne troviĝas eĉ komikaj epizodoj. Mirinde diri— eĉ mankas al la heroino korpa beleco. Tamen la romano estas tre kolorplena; abundas scenoj intense dramecaj kaj eĉ kortremigaj, kaj oni sentas sin devigata ne fermi la libron, ĝis prezentiĝis la fina sceno. Ĉar ĝis nun ekzistas en nia literaturo malmulte da Britaj romanoj unuarangaj, estas des pli ĝojige, ke S-ro Bulthuis prezentis al ni la nunan tradukon. Jane Evre jam fariĝis klasikaĵo, kaj Charlotte Bronté sidas inter la senmortuloj.

Antaŭ ol legi verkon de S-ro Bulthuis, oni jam scias, ke ĝi estos bonstila kaj facile komprenebla. Legante ĉi tiun volumon, oni konstatas, ke la atendita plezuro plene efektiviĝas. En Esperantalibro kun preskaŭ 500 paĝoj grandformataj, tre povas okazi eraroj; kaj oni devas konfesi, ke en Jane Eyre tiaj makuloj ja ekzistas. Certe kelkaj el ili ne aperus, se la tradukinto estus petintakonsilon de kompetenta Brita samideano.Pfenigo ne validas ĉe butikoj en Anglujo: aukaŭ bezonas multan ŝanĝon la “Proksimuma Elparolo” sur la antaŭ-lasta paĝo. La prononco de Eyre, ekzemple, estasajr, kaj de Woodŭud.Eŭtiĥo estas junulo nomita en Agoj XX, ne ekleziulo el la V-a jarcento. Sur la lasta paĝo oni malkovris kelkajn malicaĵojn de la presista diablo; tamen tiu listo ne estas plena. Zorgema leganto trovos ankaŭ kelkajn deflankiĝojn de Zamenhofaj konsiloj pri la ĝusta uzo de apartaj vortoj kaj esprimoj.

Aparte ĝenas la ofta uzo deneeble povas anstataŭtute me povas. Malgraŭ tiujmalperfektaĵoj, ni varme rekomendas la libron. Ĝi estus altvalora aldono al ĉiu Esperanta biblioteko. 
— W.H.La Brita Esperantisto - Numero 319, Novembro (1931)
Citaĵo
 Charlotte Brontë estas fama angla romanverkistino kies verkojn oni komparas kun tiuj deThackeray. Jane Eyre esas ŝia unua romano en kiu speguliĝas la jaroj de ŝia juneco. Ĝi aperis en 1847 kaj fariĝis klasika fame konata precipe enAnglujo kajUsono.
La heroino de l' verko, orfino vivas en la hejmo de onklino malagrable, kruela, poste en orfinejo en malmilda medio kiel lernantino kaj kiel instruistino, poste ŝi fariĝas guvernistino. Ŝi batalas por atingi feliĉon. La batalo estas severa meze de terurajscenoj dramecaj kiuj tre impresas, sed fine ŝi venkas lasorton. Ŝi estas feliĉa. Ĉu la traduko el la angla lingvo estas bona? Tio estas duba ĉar la tradukinto ne estas anglo. Tamen la nomo de Bulthuis estas konata kaj eble li kontroligis la tradukon de angla samideano. Bona estas liastilo kaj valoras estas la verko kiu meritas troviĝi en biblioteko flanke de la perloj de nia literaturo. 
— 1933(1965),Historio de Esperanto II, paĝo 807
Citaĵo
 Mi ne ŝatas legiromanojn entute ne tiajn longajn. Tarnen mi komencis por fini (kiel kutime) la legadon post kelkaj paĝoj, sed — mi ne finis. Ne pro scivolemo, kio fariĝos el la malgranda orfino Jane Eyre; kian sorton havos tiu ekstreme delikat-sentema knabino, kies koro en juneco ne sentis sunbrilon kaj dum la tuta vivo estis skuita de seninterrompaj ondoj de l’ sorto. — Sed mi restis katenita al la pentre klara priskribo de la „granda kaj malgranda mondo“, al la mirige detale sed tamen ne enuige priskribitaj bagatelaĵoj, kiuj tamen faras preskaŭ la tuton de la homa vivo. Oni kvazaŭ trairas ĝardenon, serĉante nenian grandan, gravan, tamen travivante en bela ofte ekscitiga sonĝo tutan longan vivon frakasatan de ŝajne senjusta, senkompatasorto kaj spite tio ekkonante, ke la propra memo estas la forĝisto de la feliĉo. La enhavo de la romano estas al multaj germanaj legantoj konata el la teatraĵo: „La Orfino de Lowood“,Charlotte Birch-Pfeiffer (1800—1868), kiu por siaj teatraĵoj eluzis la plej famajn romanojn kaj novelojn de la mondliteraturo, transverkis ankaŭ nian romanon. Ĝi pentras la vivon de orfino en malhejmeca domo ĉe parencina vidvino al ŝi kruela, turmentema, en orfinejo Lowood kiel lernantino kaj instruistino, enThornfield kielguvernistino, amata de sia ĉefo Rochester, kaj amanta lin ĝis la altaro, de kie ŝi antaŭ la sankta kuniga ago pro anim-delikateco fugis al granda suferado, ĝis kiam ŝi farigis memstara instruistino kaj fine atingis feliĉan kunvivon edzinan kun tiu de ŝi sole amata viro. Profunde vi enrigardas animojn, sed animojn de la Romantika Tempo pro tio iomete nrkutimaj al ni.

La tradukinto laŭ sia diro en laantaŭparolo uzis la anglan originalon kaj ankaü germanan kaj holandan tradukojn, por ke la verko ricevu sufiĉe internacian kompreneblon.Nu, pri la lingvo Esperanto en la tradukaĵo ni povas ŝpari vortojn, ĉar jam ĉiu komencanto konas la nomon Bulthuis, ano de la LK.

La verko estas ree unu valora perlo en laEsperanto-Literaturo
— Ludw. S. Aŭstria Esperantisto n.82 (dec 1931)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Literaturo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jane_Eyre&oldid=8873264"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp