| Jana Tichá | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 6-an de majo1965 (1965-05-06) (60-jaraĝa) en České Budějovice |
| Lingvoj | ĉeĥa |
| Ŝtataneco | Ĉeĥio |
| Alma mater | Universitato de Ekonomiko ĉe Prago |
| Familio | |
| Edz(in)o | Miloš Tichý |
| Okupo | |
| Okupo | astronomo |
| Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
Jana TICHÁ estasĉeĥaastronomino naskita en1965.
Ŝi studis en laAltlernejo pri Ekonomiko de Prago, de kie ŝi ricevis diplomon en1987.
En1992 ŝi fariĝis direktorino de laObservatorio Kleť, proksime deČeské Budějovice. Ŝi fakiĝis en la malkovro deasteroidoj kajkometoj, precipe laapudteraj objektoj. Ŝi estas prezidentino de la Komitato pri laNomenklaturo de laMalgrandaj Korpoj (CSBN)[1] de laInternacia Astronomia Unio, kiu responsas pri aprobi la nomojn de la asteroidoj.
Ŝi laboras en la Observatorio Kleť, elde kie ŝi malkovris, laŭ laMinor Planet Center, 94 asteroidojn[2] sole aŭ en kunlaboro kun sia edzoMiloš Tichý.
Ŝi estas ankaŭ konata en sia lando pro sia aktiveco enscienca popularigo : ŝi estas unu el la ĉefaj kontribuantoj ĉe la ĉeĥajinterretaj paĝaroj pri asteroidoj kaj kometoj[3].
La asteroido5757 Tichá[4] estis nomita en ŝia honoro ; la asteroido8307 Peltan[5]ricevis ŝian naskiĝan nomon.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priĈeĥio kajAstronomo. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |