Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jan Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Werner
Persona informo
Naskiĝo5-an de februaro1933 (1933-02-05)
en Návsí
Morto20-an de januaro2021 (2021-01-20) (87-jaraĝa)
LingvojEsperantoĉeĥa
LoĝlokoBrno
ŜtatanecoĈeĥioRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto
konstruinĝeniero
verkisto
pedagogo
universitata instruistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Jan WERNER (naskiĝis la5-an de februaro1933 - forpasis la20-an de januaro2021) estisĉeĥa inĝeniero kaj scienca laboranto en la ĉeĥaesperanto-movado.

Inĝeniero Jan Werner naskiĝis enNávsí endistrikto Frýdek-Místek. Lia patro estis tajloro, la patrino mastrumadis hejme. La fruan infanaĝon Jan travivis enJablunkov ĝis 1938, poste la familio revenis alHorní Heřmanice, de kiu devenis la patro. Post la milito ili transloĝiĝis alLanškroun, kie Jan jam en septembro 1945 komencis frekventi gimnazion. Post abiturientiĝo en 1952 li studis enBrno konstrufakan universitaton, kiun li finis en 1957. Tri jarojn li poste laboris enOstrava-Kunčice ĉe konstruado de nova metalurgia entrepreno (Nová huť Klementa Gottwalda). Poste li foriris alKošice, kie estis konstruata orientslovaka ferfabriko kaj restis tie ses jarojn. En 1966 li revenis al Brno, al direktorejo de industriaj konstruaĵoj. En 1970 okazis politikaj enketoj, kiujn li deklaris neleĝaj, kaj estis punita per maldungo, sed ricevis laboron en produkta uzino de la sama entrepreno, kun malaltigita salajro. Ĉi tie li restis ĝis 1990, poste li sukcesis ricevi postenon de instruisto en konstrufaka fakultato de teknika universitato en Brno, kie li docentiĝis kaj fine emeritiĝis.

Esperanton li lernis en 1948 kiel 15-jara gimnaziano en Lanškroun, inter la jaroj 1951-1953 li redaktis kluban bultenon Esperanta Vorto Laškroun kaj komencis aktivi en la ĉeĥa Esperanto-junularo en gvidaj funkcioj. Li partoprenis en organizado kaj instruado en someraj tendaroj enRožnov kajLančov, redaktis aŭ kunredaktis junularajn bultenojn „Junularo agu!“, „Tagiĝo“ (1958) kaj „Fajrero“ (1959-1961). Kiel plenkreskulo li same aktive gvidis scienc-teknikan sekcion, unue deĈeĥoslovaka Esperanto-Komitato, post 1969 deĈeĥa Esperanto-Asocio. Li eldonadis TS-Informilon.

Verkoj esperantlingvaj

[redakti |redakti fonton]
  • Pseŭdoelementoj en Esperanto: Varmteĥnikaj proprecoj de konstru-materialoj (1978, en: AEST Žilina, p. 25-31)
  • Specialaj ŝirmaj betonoj de nukle-energiaj centraloj (kunIvan Špička kajVáclav Hník. En: AEST Žilina, p. 133-135)
  • Faklingvaj principoj de vorta elekto kaj formigo (1980, En: SAEST Ústí nad Labem, p. 56-62)
  • Analizilo de portpovo de ramataj fostoj (En: Scienca revuo 1/1981)
  • Esperanta Terminaro de Terminologia Fako (1982, ST ĈEA, 14 p. Mimeo)
  • Terminologia sistemigo kaj klasifiko de flekse streĉataj konstruelementoj (En: Scienca revuo 2/1984)
  • Stabiligo kaj normigo de terminaro (1985, Akademiaj studoj, p. 105-110)
  • Terminologia kurso (1986, Roudnice nad Labem, 88 s.)
  • Danĝero de pragmata sperto en terminologio de planlingvo (1988, Poprad, En: Raciigo en scienco kaj tekniko, p. 123-126)
  • Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana (1990, Brno, 184 p.)
  • Sistemo de tolerancoj kaj alĝustigoj (1990, Brno, 9 p.)
  • Terminiga procedo en Esperanto (2001, Dobřichovice, p. 53-62)
  • Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj (2002, Brno, 40 p.)
  • Al terminaro procedi profesinivele kaj kolektive (En: Scienca revuo 1/2002)
  • Terminologiaj konsideroj (2004, KAVA-PECH, 180 p.)
  • Ŝtuparo - spaco kaj formo (En: Jarkolekto de TAKE 2005)
  • Ĉarpentista interligado de lignoj (En: Jarkolekto de TAKE 2006)
  • Jan Kaplický kaj organisma arĥitekturo (En: Jarkolekto de TAKE 2007)
  • Koteado en konstru-desegnoj (2008, Brno, 40 p.)
  • Transmisio de sono tra planko kaj tekto (En: Jarkolekto de TAKE 2008)
  • Frontado kontraŭ humido kaj akvo en domkonstruaĵoj (En: Jarkolekto de TAKE 2009)
  • Radiadŝirmaj betonoj en nukleenergiaj centraloj (En: Jarkolekto de TAKE 2010)
  • Konstru-Forumo en la jaroj 2002-2010 (En: Jarkolekto de TAKE 2010)
  • Versa neversa mozaiko (2012, kolekto de tradukoj kaj eseoj, propra eldono)
  • Historiaj ĉevroj (2013, propra eldono)
  • Terminaro de kanalizacio (Konstru-Frorumo 2015, p. 89)
  • Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj (Konstru-Forumo 2016, 67 p.)
  • Konstrufaka kolekto (MDS Brno 2016, 345 p.)

Recenzoj

[redakti |redakti fonton]

PriEsperanta Terminaro de Terminologia Fako

Citaĵo
 Esperanta, ĉeĥa, angla terminaro, bazita sur rekomendo de lnternacia Normiga Organizaĵo (ISO) 
— Der Esperantist 1984_n126_apr. 1984

Partopreno enBelartaj Konkursoj de UEA

[redakti |redakti fonton]
  • Ĉu konflikto inter vorto kaj nocio (1992)
  • Kulturo de komunikado (2001)
  • Pri bono, malbono kaj multkulturismo (2006)
  • Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado (2011, libroforme enInterlingvo inter lingvoj, UEA, Rotterdam 2015, p. 115-131)

Verkoj ĉeĥlingvaj

[redakti |redakti fonton]
  • Pozemní stavitelství: studijní texty pro 4. semestr (Surtera konstrufako: studotekstoj por la 4-a semestro; kunJosef Chybík, 1999, Brno VUTIUM, 241 p.)
  • Moderní podlahy (Modernaj plankoj, 2003, Brno, ERA, 138 p.)
  • Stavíme moderní podlahy (Ni konstruas modernajn plankojn, 2005, Brno ERA group, 140 p.)
  • Tvorba slov v esperantu (Kreado de vortoj en Esperanto, 2014)

Tradukoj

[redakti |redakti fonton]

Kunlaboro

[redakti |redakti fonton]

Redaktado

[redakti |redakti fonton]
  • Tagiĝo (1958, junulara informilo)
  • Fajrero (1959–1961, junulara informilo post Tagiĝo)
  • František Cabák:Komputika vortaro esperanta-ĉeĥa, ĉeĥa-esperanta (1982)
  • Stanislav Kamarýt:Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio (1983, laŭ slipetoj de Kamarýt kompilis Jan Werner,Jaroslav Mařík,Vuk Echtner kajZdeněk Hršel)
  • TS Informas (bulteno de teknika-scienca sekcio de ĈEA, 1970-1987)
  • Verda duopo (2004, Brno, 100-jariĝo deVilibald Scheiber kajJosef Vondroušek
  • Leteroj de ELFo 2006-2007 (leteroj al aliĝintoj de ELFo pri diversaj fakaj, kulturaj kaj gramatikaj temoj)
  • Konstru-forumo (ekde februaro 2005 - leteroj al aliĝintoj pri problemoj de faka lingvo en konstru-fako kaj arĥitekturo
  • Jarkolekto de TAKE 2005 (68 p.)
  • Jarkolekto de TAKE 2010 (Wintzenheim, Francio, 99 p.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
  • Arkivo de Esperantista klubo en Brno
Ĝermo pri ĉeĥo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priĉeĥo kajesperantisto.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĝermo pri esperantisto
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jan_Werner&oldid=9108036"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp