Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jan Ullrich

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Jan Ullrich
Jan Ullrich konkursanta por la teamo T-Mobile dum la eko de la 8-a etapo de Tour de France 2005 (la 9-an de julio en Pforzheim, Germanio)
Jan Ullrich konkursanta por la teamoT-Mobile dum la eko de la 8-a etapo deTour de France2005 (la9-an de julio enPforzheim,Germanio)
Persona informo
Naskiĝo2-a de decembro 1973
enRostock,GDR
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanio(1990–)
Germana Demokratia Respubliko(–1990)Redakti la valoron en Wikidata
ParencojGeorg Steinhauser(en)Traduki (nevo)Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
OkupobiciklistoRedakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.janullrich.de/
vdr

Jan ULLRICH (naskiĝis la2-an de decembro1973 enRostock,GDR), estas eksa profesiagermana strato-biciklisto.

En2006, li estas 1,83 m alta kaj 73 kg peza.

Privata vivo

[redakti |redakti fonton]

Li edzinigis jeseptembro de 2006 duan kunulinon, Sara Steinhauser (la fratino de la eksa stratobiciklistoTobias Steinhauser).La10-an de majo 2007, li anoncis per sia ttt-ejo ke ŝi estas graveda kaj ke ilia estonta infano naskiĝos dumseptembro de 2007.

Antaŭe, li vivis kune kun sia unua kunulino Gaby, kun kiu li havas knabinon Sarah-Maria, naskigita la 1-an de julio 2003.Ili disiĝis en 2005.La knabino vivas kun sia patrino enMerdingen.

De2002 ĝis2004, li vivis enScherzingen enSvislando.Depost, li loĝas kun sia familio enSvislando enKreuzlingen.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Lia patro, eksa masonisto, forlasis la familian domon dum Jan estis nur infano.Do, lia patrino edukis lin kaj liajn du fratojn.

Jan Ullrich sportumis la bicikladon ekde1983 en la kluboDynamoRostock kunPeter Saager kiel trejnisto.Li ekis en1987 en grupo de estontaj atletoj de laGDR en la nacia skolo pri sportoj deSC DynamoBerlin kun la trejnistoPeter Becker.

Li gajnis sian unuan premion en1988 kiel ĉampiono de GDR el junulaj stratobiciklistoj.

En1993, li fariĝis monda ĉampiono el ne-profesiaj stratobiciklistoj enOslo enNorvegio.

Jan Ullrich atentigis pri si en1996 kiam li finis sian unuan partoprenon deTour de France kiel 2-a konkursanto.

Li klasiĝis je tiu jaro malantaŭBjarne Riis, sia ĉefo en la teamoDeutsche Telekom.

Suprenirante la deklivan vojon ĝisArcalis, li prezentis siajn eksterordinarajn kapablecojn, li eĉ preterpasis fakulojn kielRichard Virenque kajMarco Pantani.

La sekvan jaron (1997), li kaptis la flavanĵerzon facile malgraŭ sia rivaloRichard Virenque.Tiel li ekestis la unua germano, kiu venkis enTour de France.

La eksa konkursanto deGermana Demokratia Respubliko saĵnis havi ĉiujn kvalitajn por gajni multajn etapojn de la sekvontajTour de France.

Sed kelkfoje li estis nur iomete profesia pri lia vintra trejnado. Tiel li plipeziĝis multe.

JeTour de France1998,la Pirato Marco Pantani venkis lin post pneŭaj krevadoj kaj post ega malfortiĝo dum la supreniro ĝis la montpasejo deGalibier

PosteLance Armstrong ekde1999 venkis ĉiujn partoprenojn enTour de France. ĈiufojeUllrich partoprenis, sed li ne povis klasiĝi antaŭ Armstrong; li estis 2-a. Plie lia teamano estis pli enklasigita dum2004, lasinta nur la 3-an.

Fakte li finis kvinfoje en la 2-a loko, unufoje 3-a kaj 4-a, anstataŭ esti venkulo kia oni vidis lin.

SedJan Ullrich ĉiam ne estis sufiĉe forta dumTour de France. Ĉiam malantaŭa dum la unua montara etapo, li uzis grandan rapidumon, kiel li kutime emas ruli ĉie. Li grimpas montarajn vojojn per forteco kaj rezistas malfacile ritmajn ŝanĝadojn.

La19-an de oktobro 2006, li nuligis sian svisan profesio-bicikladan permesilon kaj li asertis ke li ne haltigas sian karieron.

La26-an de februaro 2007, li anoncis, dum ĵurnala konferenco enHamburgo, ke li finas sian karieron. Li klarigis ke li daŭrigas "labori pri biciklado kiel konsilisto kaj delegito de la aŭstria teamo Volksbank".

Sportaj rezultoj

[redakti |redakti fonton]

Venkoj

[redakti |redakti fonton]

Aliaj klasoj

[redakti |redakti fonton]

Rezultoj dumTour de France

[redakti |redakti fonton]
  • 1996 : 2-a fine kaj 1 etapo gajnita
  • 1997 : venkinto kaj 2 etapoj gajnitaj. Dum 12 tagoj, li portis la flavan ĵerzon.
  • 1998 : 2-a fine kaj 3 etapoj gajnitaj. Dum 6 tagoj, li portis la flavan ĵerzon.
  • 2000 : 2-a fine
  • 2001 : 2-a fine
  • 2003 : 2-a fine kaj 1 etapo gajnita
  • 2004 : 4-a fine
  • 2005 : 3-a fine
  • 2006 : Malanigita pro dopado

Rezultoj dumVuelta Ciclista a España

[redakti |redakti fonton]
  • 1995 : Rezigno
  • 1999 : Venkinto kaj 2 etapoj gajnitaj
  • 2000 : Rezigno dum la 13-a etapo

Rezultoj dumGiro

[redakti |redakti fonton]
  • 2001 : 52-a fine
  • 2006 : 1 etapo gajnita kaj rezigno dum la 19-a etapo

Rezultoj dumTour de Suisse

[redakti |redakti fonton]
  • 1996 : 19-a fine
  • 1997 : 3-a fine kaj 1 etapo gajnita
  • 1998 : 10-a fine
  • 1999 : rezigno
  • 2000 : 5-a fine
  • 2003 : 7-a fine
  • 2004 : Venkinto kaj 2 etapoj gajnitaj
  • 2005 : 3-a fine kaj 1 etapo gajnita
  • 2006 : Venkinto kaj 1 etapo gajnita

Teamoj

[redakti |redakti fonton]
  • de 1994 ĝis 2002 :Deutsche Telekom
  • ĝis majo 2003 :Coast
  • de majo 2003 :Team Bianchi
  • de 2004 ĝis 2006 :T-Mobile
  • 21-a de julio 2006 : la teamoT-Mobile maldungis lin kun la hispanoOscar Sevilla post kiam ilia nomo aperis en la listo de sportistoj suspektitaj pridopado per la operacioPuerto.

Dopado

[redakti |redakti fonton]

Amfetaminoj

[redakti |redakti fonton]

Dum 2002-a somero, li estis vundita kaj poste li estis kontrolita.Amfetaminoj troviĝis en lia sango.Sen malkontesti rilaton kun provo de dopado, li diris:

Laŭ mi, tio ne temas pri dopado. Neniam dum mia kariero, mi provis plibonigi miajn kapablecojn per malpermesitaj substancoj.

Ullrich klarigis la uzon de du medikamenteroj de "amuzigaj drogoj" en dancejo pro deprimaj semajnoj sekvinte grava kirurgia operacio en genuo. Operacio mankigisTour de France 2002 al li. Al li la disciplina komisiono de la germana federacio malpermesis konkursojn. Lin ankaŭ monpunegis. Ekde nur23-an de marto 2003 oni lin permesis konkursi denove.

AferoPuerto

[redakti |redakti fonton]

Doktoro Eufemiano Fuentes estas centre de granda reto de dopado en Hispanio disigita en 2006.La hispana radioCadena Ser sciigis la ĉeeston de la nomo de Jan Ullrich en la listo de pacientoj ĉe doktoro Eufemiano Fuentes.

Tiu afero havas multe da konsekvencoj por la profesia vivo de Jan Ullrich.

La hieraŭon de la eko deTour de France (30-an de junio 2006), li estis malanigita el sia teamoT-Mobile kun sia samteamanoOscar Sevilla ĉar lia nomo aperis ene de listo de konkurso de la hispana afero.

Poste la akuzo de la eksatletino Britta Bannenberg, profesorino ĉe la universitato deBielefeld, la ministrejo pri justico deBonn lanĉas proceduron kontraŭ li kaj lia samteamano Oscar Sevilla kaj lia belga teamestro Rudy Pevenage por defraŭdo[1].La21-an de julio 2006, la teamoT-Mobile maldungis lin.

En aŭgusto 2006, sekve tiu afero, la estro de la teamoCoast (dunginta Jan Ullrich dum 2003-a sezono)Günther Dahms anoncis ke li volis la depagon de la salajroj ĉar la engaĝa kontrakto inter la teamo kaj la konkursanto precizigis la malpermeson de uzo de dopadaĵoj[2].

La4-an de septembro 2006, la publika germana televidkanaloARD anoncis la finon de sia kunlaborado kun Jan Ullrich ekde fino de 2006. La televidkanalo pagis Ullrich per ĝis 195 000 eŭroj por intervjuoj kaj vidpunktoj[3].

La8-an de septembro 2006, la ministrejo pri justico enBonn anoncas ke la raportoj de la hispana polico enhavas erojn kiuj indikas ke la sportisto akiris malpermesitajn drogojn ekde2003[4].

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Le Soir,8-a de septembro2006,Ullrich dopadiĝis ekde 2003Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivoWayback Machine (franclingve)
  2. AFP,14-a de aŭgusto 2006,Ĉu Ullrich devus depagi siajn salajrojn?Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivoWayback Machine (franclingve)
  3. Nouvel Observateur,5-a de septembro 2006,Biciklismo : la televidkanalo ARD ĉesigas sian kunlaboradon kun Ullrich (franclingve)
  4. L'Equipe,8-a de septembro2006,Ullrich dopadita ekde 2003 ?Arkivigite je 2009-04-15 per la retarkivoWayback Machine (franclingve)
Bibliotekoj
Ĝermo pri biografio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pribiografio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Ullrich"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp