Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jan Steen

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je19 aŭg. 2022.
Jan Steen
Memportreto; Rijksmuseum, Amsterdamo.
Memportreto;Rijksmuseum, Amsterdamo.
Persona informo
NaskonomoJan Havicksz. Steen
Naskiĝo1-an de januaro1626 (1626-01-01)
en Leiden
Morto3-an de februaro1679 (1679-02-03) (53-jaraĝa)
en Leiden
TomboPieterskerk(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoRespubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oGrietje Van Goyen(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo
vidartisto
konstrua desegnistoRedakti la valoron en Wikidata
VerkojWine is a Mocker
Girl eating oysters
The Feast of Saint Nicholas
vdr

Jan Havickszoon Steen (Leiden,16251626 – tie, entombigita23-an de februaro1679) estis famapentristo elNederlando dum la17-a jarcento, la tempo de la nederlandabarokapentroarto. Liaj verkoj estas de malsama kvalito, sed kono pri homoj, humuro kaj gajega uzado de koloroj estas gravaj rekoniloj de liaj verkoj.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Jan Steen estis la filo de Havick Steen, komercisto en greno kaj bierfaristo, kaj Elisabeth Capiteyn. En 1625 ili geedziĝis kielrom-katolikoj antaŭ laskabeno sed verŝajne pliposte geedziĝis en kaŝita kirko. Jan estis la plej maljuna el ok infanoj.

Same kiel lia ankoraŭ pli fama samtempuloRembrandt van Rijn Jan Steen vizitis la latinan lernejon enLeiden. Li ricevis enUtrecht pentro-lecionojn deNicolaus Knüpfer, germana pentristo de historiaj kaj figurativaj scenoj. Influoj de Knüpfer oni povas trovi en la uzado de kompozicioj kaj koloro de Steen. Alia fonto de inspirateco estisAdriaen van Ostade, pentristo de la kampara vivo, kiu vivis enHaarlem. Ne estas konata ĉu Steen ankaŭ reale estis lernanto de Van Ostade.

La loĝdomo (meze) de Jan Steen

En 1648 Jan Steen aniĝis de la en tiu jaro fonditapentristogildo St. Lucas (Sankta Luko) en Leiden kaj kunlaboris kunGabriël Metsu. En 1649 Jan Steen ekloĝis ĉe pejzaĝo-pentristoJan van Goyen enHago kaj edziĝis al ties filino Margriet.

Ambaŭ pentristoj kunlaboris dum kvin jaroj. En 1654 li aniĝis de la loka civilgvardio. Steen transloĝiĝis verŝajne alDelft, kie li sen multe da sukceso ekspluatis latavernonDe Slange (La serpento). La loka ekonomio regresis post eksplodo, konata kiel latondrobato de Delft, ĉe kio multaj domoj detruiĝis.

Ekde 1656/1657 ĝis 1660 li vivis enWarmond kaj de 1660 ĝis 1670 enHaarlem, kie li trapasis sian plej produktivan periodon. En 1670, unu jaron post la morto de sia edzino, Steen reiris al Leiden, kie li loĝis la reston de sia vivo en la domo kiu li heredis de siaj gepatroj. Li reedziĝis en 1672 kun la vidvino Maria van Egmont, kun kiu li havis du gefilojn.

En 1671 li elektiĝis kiel ĉefo de la artisto-gildo. En 1672 Jan Steen malfermis tavernonde Vrede (La paco). En 1674 li denove fariĝis ĉefo de la Sint-Lucasgildo. En tiu tempo li ofte estis akompanata de la pentristoFrans van Mieris. Jan Steen mortis en 1679 kaj estis sepultita en la familia tombo en la Pieterskirko en Leiden. Lia filino Catherina edziniĝis al la marpentristoJan Porcellis.

Bildoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jan_Steen&oldid=8247924"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp