Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĝermolisto de polaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elJan Silhan)
Ĉi tiu paĝo listigasĝermajn informojn pripolaj esperantistoj. Movu mallongajn informojn pri polaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metantealidirektilon.
Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel keminimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭkategorio:polaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi-tie.
Ekzistas pli plenalisto de polaj esperantistoj, en kiu listiĝu la nomoj de polaj esperantistoj aŭ menciataj ĉi-tie aŭ per propra biografia artikolo.
Enhavo:ABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ

A

[redakti |redakti fonton]

Mira Andrusiewicz

[redakti |redakti fonton]

Mira ANDRUSIEWICZ (naskiĝis en1932) estas pola esperantistino kaj emerita lerneja instruistino. Ŝi verkis poemkolektonAmo, Amoro, Adoro (1987)

B

[redakti |redakti fonton]

Walerian Baumgart

[redakti |redakti fonton]

Walerian "Waldi" BAUMGART (naskiĝis en 1910, mortis la18-an de aprilo 2004 enBydgoszcz) estispola esperantisto.

Józef Paweł Bieliński

[redakti |redakti fonton]

Józef Paweł BIELIŃSKI (mortis la 2-an de februaro 2004) estis honora ano de Pola Esperanto-Asocio kaj certan tempon prezidanto de la PEA-Rondo en Bydgoszcz.

T. Bylinski

[redakti |redakti fonton]

T. Bylinski estis pioniro en Krakovo ĉirkaŭ 1905.

C

[redakti |redakti fonton]

Józef Chybczyński

[redakti |redakti fonton]

Józef Chybczyński, kuracisto, estis pola esperantisto en la frua 20-a jarcento. Redaktoro deKuracisto (revuo) ekde 1913.

Ryczard Cywiński

[redakti |redakti fonton]

Ryczard CYWIŃSKI estis pola arkitekto kaj esperantisto naskiĝinta en 1884. Li estis esperantisto ekde 1908. En 1917 en kunlaboro kun T. Sikora li publikigis „Manifeston de socialistoj Esperantistoj“, kun la devizo: Socialistoj de ĉiuj nacioj unuiĝu per Esperanto, Amo kaj Racio! Malgraŭ ke estis anoncita Tutmonda Ligo de Socialistoj Esperantistoj kaj eĉ fondita unua grupo enPetrograd, la „seismo“ ne progresis.

D

[redakti |redakti fonton]

Roman Dąbrowski

[redakti |redakti fonton]

Roman DĄBROWSKI estis pola esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko

Citaĵo
 Libro en la formo de interesa rakonto pri- kaj por-infana, kun multaj ilustraĵoj. Ĝi priskribas la fondon de infana kooperativo, kaj la ĉiam kreskantajn bonojn kiuj sekvas el tio. Ĝi celas propagandi la infankooperativan movadon, kiu efektive ludas gravan rolon en Pollando hodiaŭ. De nuntemparealaĵo la rakonto transiras al estontautopio, kaj laŭ maniero tre efika pentras la kooperan idealon. Interalie la libro akcentas la gravecon de Esperanto kiel internacia komprenilo. La verko jam atingis grandan famon en Pollando. La nuna traduko estas farita el nova teksto plibonigiita de la aŭtoro mem. La stilo estas simpla kaj alloga — laaŭtoro evidente amas kaj komprenas lainfanojn. La traduko estas bona; sed makulita de difektetoj, kiuj iom ĝenasleganton kritikeman. Oni trovas, ekz.,depost kun diversaj signifoj (de, post, dum, jam de);ĉu kun signifo (IX) aŭkaj (X);ĵus kun signifo ĝuste (23) kajnun (1);ĝis kiam (dum) l;vi fluus (flotus)sur ĝi21;sonĝi (revi) 50 ; tradukitaper (de)Grabowski 153 ;mi timas, ĉu mi sukcesis (mi demandas al mi, Ĉu ..., mi ne scias, Ĉu ..., mi timas, ke mi ne...) XI; oftan mislokon denur, kaj ŝanceliĝon interkooperatismo kajkooperativismo (kial ne kooperismo ?), Tamen, libro entute tre rekomendinda. 
— La Brita Esperantisto - numero 368, decembro (1935)

Zbigniew Dobrzyński

[redakti |redakti fonton]

Zbigniew DOBRZYŃSKI (mortis la 14-an de majo 1984) estisaktoro dePola Esperanto Teatro (kunKalina Pieńkiewicz) el Varsovio. Li esti unu el la fonditoj deEsperanto-teatro Anton Grabowski, kiu prezentiĝis en kelkaj Universalaj Kongresoj.

E

[redakti |redakti fonton]

Tadeusz Ejsmont

[redakti |redakti fonton]

Tadeusz Ejsmont (naskiĝis 1948) historiisto estas pola esperantisto. Fine de 1982 sian disertacion sukcese li defendis ĉe la Filozofia-Historia Fako de laLodza Universitato pri la temo "Edukaj funkcioj de Esperantaj lingvo kaj movado dum la periodo1956 — 1980. Aspektoj pola kaj internacia." La teksta parto (601 p.) entenas jenajn ĉapitrojn:

  • Metodologiaj premisoj de la analizo de informoj; politikaj, kulturkreaj kaj edukaj aspektoj de la problemaro de la funkcioj de Esperantaj lingvo kaj movado;
  • Esplorstato de la Esperanta problemaro;
  • Soci-edukaj funkcioj de la Zamenhofadoktrino kaj la ideo de internacia lingvo;
  • Genezo kaj procezo de la kreado demodelo de edukado en la Esperanto-movado;
  • Edukaj funkcioj de la Esperantaj lingvo kaj movado en polaj medioj 1956 — 1980;
  • Elementoj de soci-edukaj procezoj de Esperantaj lingvo kaj movado;
  • Konkludoj kaj bibliografio (kun pli ol 300 pozicioj);

La dua volumo (243-paĝa) entenas enkondukon kaj elekton de dokumentoj, ĉefe devenantaj el arkivoj dePola Esperanto-Asociokaj de laStudenta Esperanto-movado.

Li anakaŭ redaktis:

Internacia lingva komunikado/Miedzynarodowa komunikacia jezykowa. Eld.Lodza Universitato, 1983, 304p. Mimeo

Pollingvajartikoloj el konferenco, organizita de Studenta Scienca Esperantista Rondo de la Universitato de Lodz, kun esperantaj resumetoj.

KunTadeusz Michalski li redaktis la Esperanto-polan vortaron kun ĉiuj radikoj el pli fruaj polajvortarojPelny podreczny slovvnik esperancko-polski[1]

F

[redakti |redakti fonton]

Adam Gabriel Furmanik

[redakti |redakti fonton]

Adam Gabriel FURMANIK estis pola mariavita pastro kaj esperantisto, naskiĝinta la 20-an de decembro 1870. Lia senlaca persistemo favorigis al Esperanto laMariavitan eklezion, kiu laŭ laEnciklopedio de Esperanto de1934 eldonas (... aŭ almenaŭ ĝis tiam eldonadis) diversajn broŝurojn pri tiu ĉi eklezio. Elde la 1920-aj jaroj Adam Furmanik estisdelegito de UEA.

Kopirajto
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el laEnciklopedio de Esperanto.
La originala teksto kontroleblas eninterreta arkivo de la fonto.

G

[redakti |redakti fonton]

Zygmunt Greffkowicz

[redakti |redakti fonton]

Zygmunt GREFFKOWICZ (pseŭdonimo Gryff), n. la 19-an de novembro 1885 enVarsovio, m. en aĝo de 55 jaroj la 16-an de decembro 1940 samurbe,[2] estis pola pionira esperantisto kaj ĵurnala propagandisto. Li estis komitatano dePola Esperanto-Societo (PES), kaj estis aŭtoro de tri propagandaj broŝuroj pri Esperanto (el 1910, 1911 kaj 1930).[3]

Referencoj

  1. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1982, 606 p. Mimeo. 20 cm
  2. informoj el la retejotimenote.info (jenhebree, sed tuj ŝaltebla ankaŭ al 9 pliaj lingvoj)
  3. laŭEnciklopedio de Esperanto, 1934

Regina Grzębowska

[redakti |redakti fonton]

Regina GRZĘBOWSKA estas pola esperantistino. Ŝi listiĝas kiel membro de laInternacia Rajtigita Ekzamenantaro.

J

[redakti |redakti fonton]

Edward Jaśkiewicz

[redakti |redakti fonton]

Edward JAŚKIEWICZ estas pola esperantisto, naskiĝinta la15-an de julio1930,[1] kiu grandan parton de sia vivo pasigis enSzczecin, kaj tie aparte multe post atingo de la pensiula aĝo aktivas favore al Esperantro, ankaŭ internacie. Interalie li ekde jaroj estas stabano de la Beletra Esperanto-RevuoLa Karavelo, eldonata en Portugalio. Por honori Eduardon Jaśkiewicz pro lia Esperanta agado iuj movadanoj elpaŝis aŭtune 2011 al la Urbestro de Ŝtetino kun iniciato, por ke la pola prezidanto distingu lin per grava ŝtata ordeno. Komence de majo 2012 laprezidanto de PollandoBronisław Komorowski subskribis dekreton pri la atribuado de la arĝenta merit-kruco por s-ro Eduardo Jaśkiewicz. La 25-an de julio 2012 en la Kavalira Salonego de la Vojevodiejo la Vojevodo deOkcidenta Pomerio dekoris lin per la Arĝenta Kruco de Merito kun partopreno en la solenaĵo de multaj esperantistoj el pluraj polaj urboj.

Referencoj

  1. noto de li mem antaŭ la 94-jariĝo la 15-an de julio 2024 (pole)

Eksteraj ligiloj

Marjan Jarocki

[redakti |redakti fonton]

Marjan JAROCKI estis pionira esperantisto en Krakovo. Li estis la unua sekretario deKrakova Societo ESPERANTO en 1906.[1][2][3]

Referencoj

  1. Ruslanda Esperantisto.Esperantista Movado, n-ro 8, p. 152, aŭg. 1906
  2. "Pola Esperantisto", organo de societo " Esperanto" en Lvovo, 1-a jaro, n-ro 2, oktobro 1906, p. 24
  3. En Ruslanda kaj Pola Esperantisto de 1906 li nur nomatas "M. Jarocki", sed en laAdresaro de polaj esperantistoj por 1909, p. 29, kiam li jam ne plu estas sekretario, sed ordinara membro, notiĝas lia plena persona nomo Marjan kaj ankaŭ la adreso de 1909.

K

[redakti |redakti fonton]

Iwona Kocięba

[redakti |redakti fonton]

Iwona KOCIĘBA estas esperantistino de pola deveno, kiu ekde la1980-aj jaroj pro fondo de esperantista familio venis al kaj de tiam vivas en la ĉirkaŭaĵo de la urboAntverpeno. Interalie, inter la jaroj 2000 kaj 2003 ŝi estis prezidanto de la historia grupoLa Verda Stelo en Antverpeno. Pri pliaj detaloj vidu la tekstetonIwona Kocięba.

Izydor Krynicki

[redakti |redakti fonton]

D-roIzydor KRYNICKI estis kuracisto kaj esperantisto enVarsovio. Li naskiĝis la26-an de januaro1874 enVilno, kaj iĝis esperantisto en1895. Interalie li estis kunorganizinto de Esperanto-Rondo enVilno, membro de laLoka Monumenta Komitato en Vilno, kaj verkisto de artikoloj en esperantlingvaj medicinaj revuoj.

Paweł Kulozik

[redakti |redakti fonton]

Paweł KULOZIK (naskiĝis en1912 - mortis la7-an de junio1976 enKatowice,Pollando) estis pola esperantisto. Li gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj estis unu el la plej elstaraj aktivuloj en la loka movado.

L

[redakti |redakti fonton]

Zofia Anna Loiseau

[redakti |redakti fonton]

Zofia Anna LOISEAU estas aktiva esperantistino kiu naskiĝis la 27-an de septembro de 1942 en Pollando.

M

[redakti |redakti fonton]

Maria Majerczak

[redakti |redakti fonton]

Maria MAJERCZAK estas pola esperantistino. Ŝi listiĝas kiel membro de laInternacia Rajtigita Ekzamenantaro.

Janusz Motykiewicz

[redakti |redakti fonton]

Janusz MOTYKIEWICZ (naskiĝis en1944, mortis en1991 enKotla, vilaĝo kaj komunumo en ladistrikto Głogów de la regionoMalsupra Silezio en nunaPollando) estispolaesperantisto kaj delegito deUEA en Kotla, kiu ĝis 1945 germane nomiĝisKuttlau endistrikto Glogau.

N

[redakti |redakti fonton]

Aleksandro Naumann

[redakti |redakti fonton]

DroAleksandro Naumann publikiĝis artikolonNefermita letero al s-ro de Beaufront en nro 6 deRuslanda Esperantisto en 1906. Li estis sekretario de sekretario de la Unua Grupo Homarana. Adreso: Varsovio. str. Koŝikova, No 7[1].

P

[redakti |redakti fonton]

Tadeusz Pleskaczyński

[redakti |redakti fonton]

Tadeusz PLESKACZYŃSKI (1909-1996), delegito priarkitekturo kajturismo de 1957, delegito deVarsovio ekde 1984, mortis la 6-an de februaro 1996.

Jan Poplawski

[redakti |redakti fonton]

Jan POPLAWSKI (naskiĝis1903 - mortis la9-an de oktobro enPoznań,Pollando) estispola esperantisto kaj unu el la plej fervoraj aktivuloj en la loka Movado, forpasinta post 30-jara servo kielUEA-delegito.

R

[redakti |redakti fonton]

Irena Radziewicz-Winnicka

[redakti |redakti fonton]

Irena RADZIEWICZ-WINNICKA (naskiĝis en 1917, mortis la 7-an de oktobro 2002 en Gliwice) estis Esperanto-instruistino, redaktorino, konsultanto de la Silezia Branĉo deAIS, poetino, verkistino por infanoj kaj tradukistino.

Ryszard Rokicki

[redakti |redakti fonton]

Ryszard Rokicki, ofte esperantigataRikardo Rokicki, estas pola esperantisto. Li estas respektive dum multaj jaroj estis kunlaboranto de laCentro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kaj listiĝas kiel membro de laInternacia Rajtigita Ekzamenantaro. Aŭtoro deEnkonduko en la morfologion de Esperanto[2].

S

[redakti |redakti fonton]

Antoni Schudmak

[redakti |redakti fonton]

Antoni Schudmak estis pioniro en Krakovo. Li iĝis unua prezidanto deKrakova Societo ESPERANTO en 1906.

Jan Sigda

[redakti |redakti fonton]

Jan Sigda estis esperantisto elStarachowice ĉe la mezo de 20-a jarcento.

Jan Silhan

[redakti |redakti fonton]

Jan SILHAN (naskiĝis1889 - mortis la29-an de junio1971) estis merita aganto de pola kaj internacia blindula movadoj (kiel la prezidanto de Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj) kaj de la Esperanto-movado.

Józef Śliwiński

[redakti |redakti fonton]

Józef ŚLIWIŃSKI (mortis la 5-an de januaro) estispola esperantisto, kreinto kaj longtempa prezidanto de la E-rondo enWałbrzych (Pollando).

Piotr Spiewak

[redakti |redakti fonton]

Piotr Spiewak estis esperantisto enGdansk ĉe la mezo de 20-a jarcento.

Roman Stopa

[redakti |redakti fonton]

Prof. d-roRoman STOPA (naskiĝis en 1895, mortis en Krakovo la 15-an de aprilo 1995), estis specialisto pri afrikaj lingvoj, partopreninto de laKrakova UK en 1912, kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn por instruistoj inter la du mondmilitoj.

T

[redakti |redakti fonton]

Mihael Trombkowski

[redakti |redakti fonton]

Mihael Trombkowski estis esperantisto en Lodz en la unua duono de 20-a jarcento.

W

[redakti |redakti fonton]

Ireneusz Wilczyński

[redakti |redakti fonton]

Ireneusz WILCZYŃSKI estas pola esperantisto, pri kiu en la serĉoj per la komputila reto laŭ la stato de 2025 eltroveblas tutenenio krom ke li laŭ instigo deKazimierz Krzyżak en 2012 estis honorigita per dekreto de laprezidanto de PollandoBronisław Komorowski per la Arĝenta Kruco de Merito de Pollando, por sia multjara socia laboro favore al Esperanto, kiun la pola ŝtato konsideras nemateria heredaĵo de Pollando, tial escepta aktivado por ĝi simbole honorigindas. Se ĝustas ke li tiom escepte laboris favore al la Esperanto-movado, tiam bonvenus - plejbone kun eksteraj referencoj - ĉi tie naskiĝdaton aŭ jaron kaj naskiĝurbon, loko(j)n de posta agado, profesio(j) kaj fine, ankaŭ iam aldoni neeviteblan mortodaton kaj urbon. La vivo jes ne nur dokumentiĝas en la komputila reto, kaj eĉ tie ne klaras ĉu oni trovas ĉiun informon. Sed ĝis nun tiu ĉi biografio estas nur granda demandosigno: helpo bonvenas por transformi ĝin al tute normala informero.

Z

[redakti |redakti fonton]

Stanisław Zausmer

[redakti |redakti fonton]

Stanisław ZAUSMER (naskiĝis en1905; mortis la19-an de majo1993) estispola esperantisto kaj pioniro de la movado enSłupsk (Pollando) ([3]).

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ruslanda Esperantisto.Nefermita letero al s-ro de Beaufront. Nro 6 p.121-122. Jun-jul. 1906
  2. La Ondo de Esperanto 2022 Nº3
  3. http://zimslupsk.com/Mieczyslaw_Jordanowski,271,115.html[rompita ligilo]
Ĝermo pri esperantisto
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priesperantisto.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĝermolisto_de_polaj_esperantistoj&oldid=9026596#Jan_Silhan"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp