Liaj geavoj estisĉeĥaj kamparanoj de la lokoRoudnice. Lia patro Franciszek naskiĝinta enHradec Králové venis alGalicio. Li estis guvernisto kaj instruisto de muziko. Komence li laboris ĉe familio Wodzicki enKościelniki kaj poste venis alKrakovo. Tie li edziĝis kun Katarzyna Rosenberg, devenanta de riĉa germana familio.
Jan estis la naŭa el dek unu gefiloj kiujn havis gesinjoroj Matejko. Ekde sia junulaĝo Jan estis tre talenta je arto. Ĝi estis lia ununura talento, ĉar li neniam eklernis fremdajn lingvojn kaj eĉ li malflue parolis lapolan.
En1848 Jan Matejko travivis laaŭstran bombardadon deKrakovo kaj laJanuaran Ribelon en kiu li ne povis partopreni pro malsano (tamen li helpis ĝin finance kaj transportis militilojn). Pro naciaj malvenkoj li ĉesis sian inklinon (pentradon pri religio) kaj dediĉis sin alpentrado pri historio.
Matejko en siaj pentraĵoj ofte uzis personojn ne estintajn en tiuj lokoj (ekz.Hugo Kołłątaj kaj generalo Wodzicki en laBatalo de Racławice).
En1864 Matejko edziĝis kun Teodora de Giebułtowski Matejko. Ili havis kvin gefilojn: Beata, Helena, Tadeo, Georgo kaj Regina, kiu forpasis mallongan tempon poste. La edzino estis inspiro al pentraĵoj, ekz. laBatalo de Racławice.
Ĝis la morto li estis bone konata tiel en Pollando kiel en la tuta mondo. Oni omaĝis lin per multaj premioj, ia. dum ekspozicioj enParizo.
Li ekkverelis kun urbestraro de Krakovo (pro tio, ke kontraŭ protestoj oni detruis mezepokan klostron kaj anstataŭis ĝin per la Urba Teatro) kaj ne konsentis sian entombigon ĉe Skałka. Finfine oni enterigis Jan Matejko en Rakowicki Tombejo en Krakovo.