Jan Masaryk
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Jan MASARYK (naskiĝis la14-an de septembro1886 enPrago, mortis la10-an de marto1948 en Prago) estis ĉeĥadiplomato kajpolitikisto, filo deTomáš Garrigue Masaryk[1]. 1919-1922aferŝarĝito enUsono, 1925-1938ambasadoro enBritio, 1940-1945ministro de eksterlandaj aferoj de laĉeĥoslovaka ekzila registaro enLondono, ekde1945 ministro de eksterlandaj aferoj en registaroj de la liberigitaĈeĥoslovakio. Kiam en februaro 1948 plej multaj nekomunistaj ministroj demisiis por necesigi novajn elektojn, Masaryk ne prezentis sian demision; en marto li mortis per falo el fenestro ("triapraga defenestrigo"). Laŭ oficiala versio estissinmortigo, tamen multaj estas konvinkitaj, ke li estis murdita de komunistoj.