Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jan Bytnar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Bytnar, pseŭdonomoj: „Rudy”, „Czarny”, „Janek”, „Krokodyl”, „Jan Rudy” (naskiĝis la 6-an de majo 1921 enKolbuszowa, mortis la 30-an de marto 1943 enVarsovio) estis partizana subleŭtenanto dePola Enlanda Armeo, batalanto de skoltaj Grizaj Taĉmentoj,skoltestro. Mortis posttorturoj fare deGestapo.

Postmorte

[redakti |redakti fonton]

Li mortis enmalsanulejo rezulte devundoj faritaj de gestapo dum enketado kaj estis entombigita sub ŝanĝita nomo Jan Domański sur varsovia Militista Tombejo Powązki, en la unua sektoro de Grizaj Taĉmentoj. Post ladua mondmilito en la komunatombejo kun „Rudy” ekripozis Aleksy Dawidowski, kiun en 1943 oni enterigis surTombejo Powązki en Varsovio.

Aprile 1943spionagentejo de la Landa Armeo identigis la ĉefajn kaŭzintojn de lamorto de Jan Bytnar – ili estisSS-anoj, kiuj lin kune torturis dum la esplorenketado. La 6-an de majo 1943 Tadeusz Zawadzki pseŭdonomo „Zośka” kaj Sławomir Bittner pseŭdonomo „Maciek” pafmortigis Herbert Schulz, kaj la 22-an de majo subleŭtenanto Andrzej Góral pseŭdonomo „Tomasz” plenumis verdikton demortpuno kontraŭ Ewald Lange.

La 15-an de aŭgusto 1943 laŭ ordono de Komandanto de Skoltoj li estis postmorte nomumita skoltestro, kaj sekve subteŭtenanto, kaj distingita per la Kruco de Batalantoj. Laŭ pseŭdonomo de Bytnar – „Rudy” estis nomita la 2-a roto de skoltabataliono de Landa ArmeoBataliono Zośka. Li estas unu el ĉefaj herooj de laromano de Aleksander KamińskiKamienie na szaniec.

La 26-an de septembro 2009 pro eminentaj meritoj porsendependeco de Pollando li estis postmorte distingita de prezidentoLech Kaczyński per Komandora Kruco kun Stelo de la OrdenoPolonia Restituta.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jan_Bytnar&oldid=9047736"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp