Jamie Foxx (naskiĝis kielEric Marlon Bishop; enTerrell,Teksaso, la 13-an de decembro1967) estas usona aktoro, komikisto, kantisto kaj kantoteksta verkisto. Li ludis en 2005 en filmoRay pri vivo deRay Charles, pro kio li ricevis premion deGolden Globe,BAFTA-, kajOskar-premiojn.
Oni prenis lin de liaj gepatroj kaj iom poste prizorgis lin la patrinaj geavoj, Estelle kaj Mark Talley. Tie li estis edukita en strikta baptismo. Li pianoludis en aĝo de 5 jaroj, poste estis kiel junadoleskulo partatempa pianisto kaj ĥora gvidanto en la baptisma preĝejo de Terrel.
En la mezlernejo, li estis sukcesa sportisto, precipe en basbalo. Tiutempe estis ankaŭ kantisto en bandoLeather and Lace. Post la mezlernejo, per stipendio li eklernis en universitato, kie li studis klasikan muzikon.
En1989 li laboris en nokta klubo kiel humuristo. Tiutempe ŝanĝis li sian nomon al Jamie Foxx. La nomon Foxx li elektis je efiko de la fama usona komediisto John Elroy Sanford (pli konate kiel: Redd Foxx)
Lia unua filma ludo okazis en 1992 en la komedioToy. Li ludis en1999 en filma dramo deOliver Stone, en Any Given Sunday, senkompatan, monavidan kaj venkoavidan usonan basbol-ludiston.
Li havis gravan rolon en2001 en filmoAli pri vivo deMuhammad Ali, en kiu li ludis apud la ĉefrolantoWill Smith trejniston de Ali, Drew Bundini Brownt.
En2004, li havis du pli gravajn ludojn, en trileroCollateral kunTom Cruise kaj en filmoRay, en kiu li ludis la legendan blindan kantistonRay Charles.
Laŭ la stato de2023 li vivas en la protektita urbetoHidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro deLos-Anĝeleso kaj deHolivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.
Jaro | Titolo | Rolo |
---|
1992 | Toys | Baker |
1996 | The Truth About Cats & Dogs | Ed |
1996 | The Great White Hype | Hassan El Ruk'n |
1997 | Booty Call | Bunz |
1998 | The Players Club | Blue |
1999 | Held Up | Michael |
1999 | Any Given Sunday | Willie Beamen |
2000 | Bait | Alvin Sanders |
2001 | Ali | Drew Bundini Brown |
2003 | Shade | Larry Jennings |
2004 | Breakin' All the Rules | Quincy Watson |
2004 | Collateral | Max |
2004 | Ray | Ray Charles |
2005 | Stealth | Lt. Henry Purcell |
2005 | Jarhead | Staff Sgt. Sykes |
2006 | Miami Vice | Ricardo Tubbs |
2006 | Dreamgirls | Curtis Taylor, Jr. |
2007 | The Kingdom | Ronald Fleury |
2007 | Elmo's Christmas Countdown | Sin mem |
2009 | The Soloist | Nathaniel Ayers |
2009 | Law Abiding Citizen | Nick Rice |
2010 | Sankt-Valentena tago (Valentine's Day) | Kelvin Moore |
2010 | Due Date | Darryl |
2010 | I'm Still Here | Sin mem |
2011 | Rio | Nico |
2011 | Horrible Bosses | Dean Jones |
2012 | Django Unchained | Django Freeman |
2013 | White House Down | Prezidanto James Sawyer |
2014 | Rio 2 | Nico |
2014 | The Amazing Spider-Man 2 | Max Dillon / Electro |
2014 | A Million Ways to Die in the West | Django Freeman |
2014 | Horrible Bosses 2 | Dean Jones |
2014 | Annie | William Stacks |
2017 | Sleepless | Vincent Downs |
2017 | Baby Driver | Leon "Bats" Jefferson III |
2018 | Robin Hood | Little John |
2019 | All-Star Weekend | Malik |
2019 | Just Mercy | Walter McMillian |
2021 | Spider-Man: No Way Home | |
TBA | Untitled Schulman/Joost project | |
- Peep This (1994)
- Unpredictable (2005)
- Intuition (2008)
- Best Night Of My Life (2010)
- Hollywood: A Story of a Dozen Roses (2015)