| James Ivory | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de junio1928 (1928-06-07) (97-jaraĝa) en Berkeley |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio Klamath Union High School(en) USC School of Cinematic Arts(en) Universitato de Oregono University of Oregon College of Design(en) |
| Familio | |
| Amkunulo | Ismail Merchant |
| Okupo | |
| Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro scenaristo reĝisoro |
| TTT | |
| Retejo | http://www.merchantivory.com/ |
James Francis IVORY (7-a de junio1928) estas usonakinreĝisoro,produktoro kaj scenaristo. Dum multaj jaroj, li laboris etendv kun la baratdevena kinproduktoroIsmail Merchant, lia hejma kaj profesia partnero, kaj kun la scenaristinoRuth Prawer Jhabvala. La triopo estis funkciuloj ĉe Merchant Ivory Productions, kies filmoj ricevis sepOskar-premiojn; Ivory mem estis nomumita por kvar Oskaroj, el kiuj li ricevis unu.
Inter la reĝisoraj verkoj de Ivory estas menciendajA Room with a View (1985),Maurice (1987),Howards End (1992), kajThe Remains of the Day (1993). Pro siaCall Me by Your Name (2017), kiun li verkis kaj produktoris, Ivory ricevis premiojn inter kiujOskar-premio kajBAFTA estante 89-jaraĝa, kio faris Ivory la plej aĝa ricevinto en ajna kategorio ĉe ambaŭ premioj.[1][2]