Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

James Franck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Franck
Nobel-premiito
Persona informo
James Franck
Naskiĝo26-an de aŭgusto1882 (1882-08-26)
en Hamburgo,  Germana Imperiestra Regno
Morto21-an de majo1964 (1964-05-21) (81-jaraĝa)
en Göttingen,  Okcidenta Germanio
Tombotombejo Ohlsdorf
Oak Woods CemeteryRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojgermanaanglavd
ŜtatanecoUsono
Vajmara RespublikoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de Hajdelbergo
Humboldt-Universitato en Berlino
Wilhelm-Gymnasium(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
MemorigiloJames Franck
Familio
Edz(in)oHertha Sponer(en)Traduki(1946–)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupofizikisto
universitata instruisto
ĥemiistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampofizikoRedakti la valoron en Wikidatavd
Doktoreca konsilistoEmil Warburg • Paul Drudevd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojReĝa Societo de Londono(1964–)
Amerika Filozofia Societo(1937–)
Rusia Akademio de Sciencoj
Usona Asocio por la Altniveligo de Scienco
Prusa Akademio de Sciencoj
Usona Fizika Societo
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Getingena Akademio de Sciencoj
Akademio pri Sciencoj de Sovetunio
Akademio de Sciencoj de GDR
Leopoldina
Usona Nacia Akademio de SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

James FRANCK (26-an de aŭgusto1882,Hamburg,Germanio21-an de majo1964,Göttingen,Okcidenta Germanio) estisgermandevenausonafizikisto, kiu ricevis dividitan (kunGustav Hertz)Nobel-premion pri fiziko en1925[1] pro malkovro de laleĝo pri kunpuŝo deatomoj kajelektronoj.

Li studiskemion en laHajdelberga Universitato, fizikon en laBerlina Universitato. En 1906 li doktoriĝis. Li estis inter 1911 kaj 1918 fizika profesoro de laBerlina Universitato. Li gvidis en 1918–20 la fizikan sekcion de la Fizika Kemia Instituto Imperiestro Vilhelmo. Oni nomumis lin en 1920 al eksperiment-fizika profesoro de laUniversitato de Göttingen.

Li okupiĝis en Berlino kun Hertz pri kinetiko de la elektronoj, atomoj kaj molekuloj, pri elektra konduktiveco de la vaporoj kaj gasoj. Iliaj eksperimentoj pruvis, ke kiam libera elektrono interpuŝiĝas kun atomo, la elpuŝo de alia elektrono el la atomo bezonas minimuman energion kaj tiu energia kvanto (joniga potencialo) estas diversa ĉe la elementoj. La konstatoj de Franck kaj Hertz signifis la unuan eksperimentan pruvon de lakvantuma teorio deNiels Bohr.

James Franck, Chicago 1952

Franck en 1933 elparolis kontraŭ la aranĝoj de la nova nacisocialisma registaro, poste abdikis pri la katedro kiel protesto. Li translokiĝis kun sia familio en Usonon, kie oni faris lin en 1935 fizika profesoro de la baltimoraUniversitato Johns Hopkins. Tri jarojn poste, li iĝis gvidanto de la fizika-kemia katedro de laĈikaga Universitato.

Dum laDua Mondmilito, li iĝis gvidanto de la metalurgia laboratorio de la universitato. Tiu instituto aktive partoprenis en laProjekto Manhattan, kiu celis produkton de atombombo. Post sukceso de la programo – en junio de 1945 – porparolis tiun sciencistan grupon, kiu instigis la militistajn gvidantojn prezenti la efikon de la bombo sur neloĝata areo, por la japanaj militestroj.

Li pensiiĝis kiel profesoro en 1947, sed plulaboris ĝis 1956 kiel gvidanto de la fotosintez-esplora grupo de la Ĉikaga Universitato.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. https://www.nobelprize.org/prizes/physics/1925/franck/facts/


v  d  r
Premiitoj de laNobel-premio pri fiziko
1901–1925
1926–1950
1951–1975
1976–2000
2001 ĝis nun
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=James_Franck&oldid=8462160"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp