![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Jakutingo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Pipile jacutinga (Spix,1825) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Blankakrona jakutingo,Nigrafrunta jakutingo aŭ simpleJakutingo (Pipile jacutinga aŭAburria jacutinga) estas nomo de sudamerikabirdo endemia de laAtlantikaj arbaroj. La Blankakrona jakutingo alpartenas al lagenroPipileo kaj al lafamilio de laKracedoj (jakuoj,ĉaĉalakoj kajmutuoj) kaj vivas nur en la sud-orienta parto deBrazilo. Antaŭe ĝi vivis ekdeBahio (brazilasubŝtato) ĝis apudaj areoj deArgentino kajParagvajo, sed nun, ĉar ĝia vivejo estis tro malgrandigita de lahomo krom ĉasado, la Blankakrona jakutingo estas minacataspecio. Cetere la detruado de la Atlantikaj arbaroj, alia minaco al tiuneotropisa birdo estas la dehakado de Bongusta eŭterpo (Euterpe edulis) farita de lahomo. Lafruktoj de tiupalmospecio estas la precipa manĝaĵo de la Blankakronaj jakutingoj.
Temas pri granda birdo, ĉirkaŭ 63–75 cm longa, kaj simila laŭ ĝenerala aspekto al sveltameleagro kun fajna kolo kaj malgranda kapo.Pipile jacutinga estas ĉefe nigra kun blueca brilo; ĝi havas rimarkindan blankaj flugilmakulon kiu montras 3 klarajn seriojn de fajnaj nigraj punktoj. La granda kresto estas blankeca, kaj ĝi havas ruĝan gorĝosakon kun malhelblua al nigreca makulo ĉe la frunto. Ties nuda blankeca ĉirkaŭokula haŭtaĵo kaj nigraj vizaĝo kaj frunto estas unikaj en sia genro. La kruroj kaj la piedoj estas ruĝaj.
Neniu alia jakutingo troviĝas en ties teritorio, kvankam laBlankamaska jakutingo (Pipile cumanensis grayi) alproksimiĝas al ĝi en Paragvajo. Tiu birdo havas palbluecajn pendantajn bridojn, pli malgrandan flugillmakulon, kaj tute nuda blanka vizaĝo kaj ankaŭ blanka frunto.
Ĵusa studo baze sur analizoj deADN,ostologio kajbiogeografio venis al konkludo ke la kvar specioj de la genroPipile estu klasifikaj en la genroAburria.[1] Tamen, tiuj konkludoj ne estis ankoraŭ akceptitaj de laAmerican Ornithologists Union,[2] nek de laTaksonomio de Clements.[3]
|