Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jakub Wujek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakub Wujek
Persona informo
Jakub Wujek
Naskiĝo1-an de januaro1541 (1541-01-01)
en Wągrowiec
Morto27-an de julio1597 (1597-07-27) (56-jaraĝa)
en Krakovo
TomboKościół św. Barbary w Krakowie(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiokatolika ekleziovd
Lingvojpolalatinaĉeĥavd
ŜtatanecoGrandprinclando Litovio
Respubliko de Ambaŭ Nacioj
PollandoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materJagelona Universitato
Pontifika Gregoria UniversitatoRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupotradukisto
teologo
verkisto
tradukisto de Biblio
katolika teologoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoTeologio,dogmoteologio kajtradukoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojJakub Wujek Biblevd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Jakub WUJEK (naskiĝis en1541 enWągrowiec, mortis la27-an de julio1597 enKrakovo) estis polakatolikakleriko,jezuito, doktoro priteologio, rektoro de laVilna Akademio, aŭtoro de la traduko de laBiblio en lapolan lingvon.

Li estis filo de Maciej Wujek. Komencan edukon akiris en la familia Wągrowiec en la lernejo decistercianoj. Poste plu edukiĝis en lahumanaj-klasikaj sciencoj enSilezio. Estis escepte talenta, precipelingve. Laŭ rekomendo de la gepatroj en 1558 revenis de Silezio kaj iris al Krakovo, kie studisklasikajn sciencojn. En 1559 gajnis titolon de la magistro prifilozofio.

En Krakovo li estis instruisto de la krakovaepiskopo Jakub Uchański, kaj kiam tiu ĉi iĝisprimaso dePollando sendis Wujek kiel prizorganton de siaj fratidoj alVieno en jezuitankolegion. Tie ĉi Wujek filozofian edukon kompletigis per lekcioj primatematiko kaj memperfektigado en lagreka lingvo.

En Vieno en 1565 eniris jezuitanordenon, post noviceco ekstudis teologion enPontifika Gregoria Universitato, kiedoktoriĝis. Post du jaroj enRomo revenis alPułtusk, kie lekciis en jezuita kolegio.Sacerdotiĝis en 1568 kaj de tiu tempo dediĉis sin al intensa laboro depredikanto kajverkisto. En la jaroj 1571-1578 kielrektoro organizis jezuitan kolegion enPoznań. En la jaroj 1578-1580 estis rektoro de la Vilna Akademio. En la jaroj 1579-1584 establis jezuitan provincon enKoloĵvar enTransilvanio.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jakub_Wujek&oldid=8520907"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp