En2004 Ĵaksonvilo havis 777.704 censitajn loĝantojn kaj areon de 2.264,5 km² (13 % el ĝi estas akvo). Per tiu ĉiu areo ĝi estas la plej granda urbo en la 48 koneksaj ŝatoj de Usono. (UrboAnchorage enAlasko havas pli grandan areon.) Laŭ loĝantaro ĝi estas la plej granda urbo en Florido kaj la 13-a plej granda en Usono. Ĝiaaglomeraĵo havas pli ol milionon da loĝantoj.
Ĉiuj teritorioj de Kantono Duval estas konsiderataj partoj de Jacksonville; tamen ekzistas kvar apartaj municipaj administracioj enBaldwin,Neptune Beach,Atlantic Beach kajJacksonville Beach.
Ĵaksonvilo origine havis la nomonCowford (= bova vadejo), ĉarSanktjohana Rivero tie estas mallarĝa kaj permesis transirigon de bovaroj. En1822 la urbo ricevis la nomon de la unua teritoria guberniestro de Florido,Andrew Jackson, kiu poste iĝis la 7-aprezidento de Usono.