Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jack London

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je25 okt. 2024.
Jack London
Persona informo
Jack London
NaskonomoJohn Griffith Chaney
Naskiĝo12-a de januaro1876
enUsono
Morto22-a de novembro1916
enUsono
Mortis proNaturaj kialoj,hommortigo kajsinmortigoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perVenenado,uremio kajtrodozoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboJack London State Historic Park(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religioateismovd
Naciecousona
Lingvojanglavd
ŜtatanecoUsono
Alma materUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Oakland High School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioPartio de MaldekstroRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboJack London
Familio
PatroWilliam Henry Chaney(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoFlora London(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oCharmian London(en)Traduki
Bessie Maddern London(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojJoan London(en)Traduki
 (Bessie Maddern London(en)Traduki)
Becky London(en)Traduki
 (Bessie Maddern London(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
ParencojJohn London(en)Traduki (vicpatro)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
LaborkampoĴurnalismo,ĵurnalismo pri milito kajvojaĝoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enSonomavd
Aktiva dum1895–1916vd
Verkado
Ĝenrojromanoj,noveloj,rakontoj
VerkojThe Call of the Wild
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

John Griffith "Jack" London ['d͡ʒæk 'lʌndən] (naskiĝinte kielJohn Griffith Chaney; naskiĝis la12-an de januaro1876, mortis la22-an de novembro1916) estisUsona verkisto.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Li pasigis sian infanaĝon en granda malriĉeco. Kiel 14-jarulo li forlasis sian hejmon, por serĉi aventurojn. Komence li laboris en fabriko, poste kiel maristo. Pro vagabondado oni arestis lin en1894. Unu jaron poste li jam sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis en laUniversitato de Berkeley. En1897 Jack London ĉesigis la studadon sen diplomo, por serĉi oron enAlasko. Sensukcese li revenis post iom da tempo. Ne trovinte konstantan laborpostenon, li tiam decidis vivteni sin per verkado.

La libroj de London pritraktas la travivon de homoj kaj bestoj en la naturo, sed ankaŭ sociajn problemojn. Ili respegulas la vivon de la aŭtoro, liajn spertojn kiel vagabondo, aventuremulo, maristo, orserĉisto, verkisto kaj alkoholulo. En1916 Jack London mortis en siaranĉo enKalifornio, verŝajne pro malsano, aŭ kiel pluraj esploristoj supozas eĉ promemmortigo.

Famaj verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • The Son of the Wolf,1900 (La Filo de la lupo)
  • The Call of the Wild,1903 (La Voko de la sovaĝo)
  • The People of the Abyss,1903 (La Popolo de la abismo)
  • The Sea-Wolf,1904 (La Marolupo)
  • White Fang,1906 (Blanka dentego, kojndento aŭ kaniko)
  • The Iron Heel,1907 (La Fera Kalkanumo)
  • Martin Eden,1909, membiografia romano
  • To build a fire,1910 (Konstrui fajron)
  • The Cruise of the Snark,1911 (La Krozado de Snark)
  • The Strength of the Strong,1914 (La Forto de la fortoj)

Aperis enEsperanto

[redakti |redakti fonton]
Kovrilpaĝo deLa Balenodento

Tio estas rete legebla

[redakti |redakti fonton]

Recenzoj

[redakti |redakti fonton]

PriLa balenodento

Citaĵo
 Eldonita de nia simpatia skota amiko S-ro Maitland, ni ricevis por recenzoj ĉi tiun broŝuron. Vere ĝi estas tre interesa kaj temas pri la aventuroj de kristana misiisto, inter la kanibala popolo de la Fiĝi-insuloj. La nomo de la tradukinto estas bona garantio pri ĝusteco en la traduko kaj perfekta esperanta stilo. Antaŭ la komenco de ĉi tiu rakonto, troviĝos listo pri tri vortoj netroveblaj en « Plena Vortaro » :

Degni: bonvoli fari ion al malaltranguloj, afable, sed tamen sentigante sian moŝtecon.Devanci: atinginte lasi post si, antaŭiĝi.Tripango: komuna nomo de specoj de holonturioj (maraj limakoj) loĝantaj en certaj maroj kaj uzataj en kelkaj orientaj landoj, por fari ŝatatan supon.

Mi varme rekomendas tiun verketon al nia legantaro! 
— J. JUAN FORNÉ.Boletín n046 (okt 1952)

PriĤinago

Citaĵo
 Jak London estas dekonata nuntempa angla rakontisto,majstro de la rakontado. La nelonga rakonto „Ĥinago“ donas ĝustan ideon pri la naturo de lia talento. Sub facila stilo li kaŝas teruran sarkasmon kontraŭ la reprezentantoj "civilizitaj" de la «civilizita“ blanka raso. Per la petola tono, en kiu la leganto ekkaptas la maldolĉan kernon de parolo de homo profunde tuŝitade la maljusteco en la mondo, en tiu rakonto estas elportita unu grandaga socia demando, kiu konfuzos la animon de ĉiu homo. —„Ĥinago" (tiel oni nomas la ĥinajn laborantojn en Tahitio) — kion ja valoras „hinago"? — Kaj legante, oni sentas, oni konscias, ke „ĥinagoj" estas ankaŭ inter ni — kvankam ne kunharligajoj kaj kun flavkolora haŭto. La verko estas bone tradukita, kun flua esperanta stilo. Ni rekomendas ĝin al niaj legantoj. 
— Bulgara Esperantisto, j 05 n 07, mar. 1924

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Originaloj rete

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jack_London&oldid=9043808"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp