| József Brummer | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 22-an de oktobro 1883 (nun1883-10-22) en |
| Morto | 14-an de aprilo1947 (1947-04-14) en Nov-Jorko |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Académie Matisse(en) Académie de la Grande Chaumière |
| Familio | |
| Frat(in)o | Ernest Brummer(en) |
| Edz(in)o | Beata Mårtensson-Brummer(en) |
| Okupo | |
| Okupo | artkolektanto pentristo artisto artovendisto skulptisto |
József Brummer [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordoBrummer József estishungara-usonanaskulptisto, artkomercisto, artkolektisto, galeriestro. Lia persona nomo estis en UsonoJoseph.
József Brummer[1] naskiĝis la22-an de oktobro 1883 enZombor (Hungara reĝlando,Aŭstrio-Hungario, nuntempaSombor enSerbio), li mortis la14-an de aprilo 1947 enNovjorko (laŭ hungara Vikipedio en 1945).
József Brummer studis inter 1897-1899 enSzeged, poste enReĝa Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, fine en simila lernejo enMunkeno. En1904 li vivis enParizo, en la sekva jaro enArtistkolonio (Nagybánya), fine li kreis enBudapeŝto kaj Szeged. En 1906 li kaj liaj du fratoj malfermis sian unuan galerion en Parizo, kie ili vendis afrikajn tribajn artaĵojn, japanajn presaĵojn kaj inkaajn artaĵojn apud nuntempaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. Li lernis skulptadon deAuguste Rodin, grafikteknikon en privata akademio deHenri Matisse en 1908. Li ankaŭ ekspoziciis, tamen lia ĉefa negoco restis la galerio. Pro la1-a mondmilito li translokigis la galerion jam sola alManhatano, kie li faris sukcesan karieron.