Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jón Arason

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estasislanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estaspatronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jón.
Jón Arason
episkopo deHólar
Monumento starigita en Skálholt, loko ekzekuta
Monumento starigita en Skálholt, loko ekzekuta
Regado1524-1550
AntaŭuloGottskálk Nikulásson
Ceteraj titolojlasta katolika episkopo de Hólar
Persona informo
Jón Arason
Naskiĝo5-an de majo1484 (1484-05-05)
enGrýta/Norda Islando
Mortola7-an de novembro 1550
enSkálholt
Mortis proMortpunoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perSenkapigoRedakti la valoron en Wikidatavd
Religioromkatolika
Lingvojislandavd
ŜtatanecoIslandoRedakti la valoron en Wikidatavd
Ordinadoĉirkaŭ la jaro 1504
Familio
Infanojpluraj gefiloj
Profesio
Okupokatolika episkopo(1524(Gregoria)–1550(Gregoria))
katolika sacerdoto
tradukisto de Biblio
verkisto
tradukisto
poetoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojdioceza episkopo(1520–)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Jón Arason (naskiĝinta en 1484 enGrýta/Norda Islando, mortinta la7-an de novembro 1550 enSkálholt) estisromkatolika episkopo kaj poetoislanda.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Li pastriĝis ĉirkaŭ la jaro 1504. Post kiam li konatigitis al Gottskálk Nikulásson, episkopo deHólar en Hjaltadalur, li senditis de li enNorvegion kiel misiisto. En 1522 Jón posteulis lin kiel episkopo. Sed baldaŭ li forpelitis de tiu sieĝo episkopa fare de Ögmundur de Skálholt. Ankaŭ tiu ĉi episkopo pli malfrue opoziciis kontraŭluteranismigo de la lando; ĉar li jam estis pli aĝa liaj agadoj ne tiom efikis.

Tiutempe Jón jam famiĝis. Li havis multajn infanojn; malgraŭ de laApostola Seĝo priskribita celibato la reguloj en Islando ne tiel akurate validis. Post mallonga ekzilo en Norvegio Jón ekkverelis kun sia suvereno,Kristiano la 3-a (Danio-Norvegio) pro ke li ne allasis ekfloron deReformacio en Islando. Komence Jón estis pli defendema ol maldefendema. Sed en 1548 li radike ŝanĝis sian taktikon. Tiam li kaj Ögmundur unuigis la fortojn por batali kontraŭ la anoj deprotestantismo. Dume la olda kaj blinda Ögmundur ne longe eltenis tion kaj fine devigitis je transloĝiĝo enDanion, Jón Arason kombinis obstinecon kun naciemon: gravis samnivele religio kaj persona karieremo. Li malŝatis ke la danoj volus pelmeligi la religiajn kondiĉojn islandajn. Li estis konvinkita ke Islando povus resti pli memstara se daŭrus katolikismo. Pro tio papoPaŭlo la 3-a skribis al Jón kuraĝigantan leteron instigante je daŭrigo de kontraŭluteranisma agado. Por la papo temis sendube pli pri mondeklezia afero, ne pri speciala emo por Islando. Tia subteno pliakrigis la situacion kaj la tuto iĝis vera interna milito. Subteno venis por Jón ankaŭ de la infanoj kiuj gvidis taĉmentojn en diversaj bataloj. Kiam Jón intencis kapti sian plej grandan malamikon Daði Gudmundsson, li estis mem malliberigita. Laŭlegende unu el liaj filinoj volis liberigi lin, post kiam ŝi aŭdis pri la kaptiteco patra. En la jaro 1550 la episkopo kaj du liaj infanoj estis senkapigitaj. La guberniestro dana Christian Skriver poste murditis fare de fiŝkaptistoj kiuj favoris la planojn de Jón Arason.

Graveco

[redakti |redakti fonton]

Jón Arason estis la lasta katolika episkopo en Islando. Li gloritis ankaŭ kiel poeto kaj kiel nacia heroo batalinta kontraŭ la dania imperiismo. La verkistoGunnar Gunnarsson verkis romanon pri lia vivo. Kelkaj kritikistoj ene kaj ekstere de Islando substrekas ke Jón povus resti potenca eĉ senenlanda milito. En la 1540-aj jaroj li fakte estis estro de Islando kaj profitis en tiu ĉi pozicio persone. Ankaŭ liaj infanoj kariere profitis. Li ankaŭ enkondukis la presejan arton sur la insulon.

Estante legendulo, Jón Arason forĝis diversajn esprimojn en laislanda lingvo. Kiam li estis antaŭ la senkapiĝo, sacerdoto nomita Sveinn ofertis al li spiritan konsolon. Post la vortoj « Líf er eftir þetta líf, herra! » (« Moŝto, ja estos alia vivo post ĉi tiu! ») Jón respondis: « Veit ég það, Sveinki! » (« Tion mi ja scias, mia Sveinnĉjo! »). Ekde tiam la islandanoj respondas per « veit ég það, Sveinki » por aserti ke io estas tre evidenta.[1]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Andrew Evans,Iceland, Bradt Travel Guides, 2011, p. 225.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Fonto

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloJón Arasonfrance.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jón_Arason&oldid=8520522"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp