 | Ĉi tiu artikolo temas pri la deveno, uzo kaj prononco de la litero J. Por aliaj signifoj viduJ (apartigilo). |
J j
J,minusklej, estas la 13-a litero de laesperanta alfabeto kaj 10-a litero de la alfabetoj angla, franca, germana, nederlanda kaj skandinavaj.
EnEsperanto, ĝi havas la prononcojn (laŭIFA) aŭkonsonantan [j] aŭduonvokalan [i], kaj la nomonjo. Ĝi duonvokale rilatas alI same kielŬ alU. Ĝia gramatika funkcio estas estigipluralojn (unu gaja homo >unuj gajaj homoj). Ĝia duonvokala funkcio estas estigidiftongojn (aj,ja,ej,je,oj,jo,uj,ju).
J ne estas origina parto de lalatina alfabeto, kiu prae uzis la saman literonI por ambaŭ sonoj [i] kaj [j] (ekzemple en la nomoIVLIVS, modernskribe "Julius"), sed evoluis en verkoj demezepokaj monakoj enEŭropo, kiuj por distingi inter vokala kaj konsonantecai ekskribis du i, unu super la alia, por la lasta. Poste la du i kunfandiĝis al J/j.
La originan prononcon pli-malpli konservis la modernaj alfabetoj deEsperanto, de lagermana, de lanederlanda, de la latinliterajslavaj lingvoj kaj de la lingvoj deNordio.
En aliaj alfabetoj, la signojI aŭY prenis tiun funkcion, dumj ricevis novajn taskojn. En lahispana ĝi estas legata kiel [ĥ] aŭ [h], en lafranca kaj laportugala kiel [ĵ], en laokcitana kaj en laangla, kaj en multaj kun angla-inspiritaj alfabetoj kiel [ĝ].
Tamen, por diftongigi, la plejmulto de la latinskribaj ortografioj utiligasi (tiel, kunkromsigno, ankaŭIFA) aŭy.Tiucele uziĝasj enEsperanto, en ladana kaj en lasveda.
En kelkaj alfabetoj, kiel tiu de lakimra, ĝi tute ne enkutimiĝis, aperante nur enfremdvortoj.
Krom son-spegulaj vok-nomoj (jo, je, ĝej), ĝi havas veran nomon en kelkaj lingvoj el la nomo de lahebrea litero samvalorajod, ekzempleJod [jot] (germane),jod [joz/jod] (dane),jodd (norvege);jota [ĴOta] (portugale) kaj [ĤOta] (hispane).