Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Izidoro de Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Izidoro mortinta enSevilo. Pri la du aliaj sanktuloj de nomo Izidoro vidu la artikolojnIsidoro de Ĥio kajIzidoro de Madrido.
Sankta
Izidoro de Sevilo
Izidoro el Sevilo fare de Murillo
Izidoro elSevilo fare deMurillo
Persona informo
Isidorus Hispalensis
Naskiĝointer560 kaj570
en Kartaĥeno
Morto4-an de aprilo636 (0636-04-04)
en Spalis
Religiokatolika ekleziovd
Lingvojlatinahispanavd
ŜtatanecoReĝlando ToledoRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
GefratojFlorentina(en)Traduki,Fulgentius of Cartagena(en)Traduki kajLeandro de SevillaRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
katolika sacerdoto
historiisto
universala klerulo
muzika teoriisto
muzikologo
filozofo
katolika episkopoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojEtymologiae
 
Postenoj
Postenojĉefepiskopo de Sevilo(600–636)
episkopoRedakti la valoron en Wikidatavd
Ĉefepiskopo de Sevilo
Dumĉ. 600–636
AntaŭuloLeandro de Sevilo, lia frato
SekvantoHonoratus
Sanktulo,Doktoro de eklezio
Kanonizo1598 deKlemento la 8-a
Festotago4-a de aprilo
Atributojepiskopaj vestoj kaj libro enmane
PatronecoInterreto
Filozofo
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Izidoro de Sevilo (latine:Isidorus Hispalensis; naskiĝis inter560 kaj570 enKartageno,Hispanio; mortis la4-an de aprilo636) estis hispana religiisto de la7-a jarcento kaj grava aŭtoro de verkoj en lalatina lingvo. Frato de la grava sanktulo kaj episkoposankta Leandro.

Li estisepiskopo deSevilo, ĉefurbo inter601 kaj636.

Sanktuligita en1598, li iĝis kristana patrono deInterreto ekde la jaro2001.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Izidoro nombriĝis inter la plej kleraj homoj tiutempaj kaj veneratasDoktoro de eklezio. Eble li apartenis al gravagota familio parenca kun reĝoTeodoriko la 1-a (laŭ Bolland). Lia patro estis prefekto deKartageno nome Severino, lia patrino Turtura estanta eble de reĝa origino. Liaj fratoj estis ambaŭ episkopoj, Leandro kaj Fulgentius, liaj fratinoj estis la sankta kaj virga Florentina kaj eble (laŭ Bucelin) ankaŭ Teodozia, edzino de reĝo Leovigild.

Jam frue Izidoro interesiĝis pri laantikvaj verkistoj, kies librojn li entuziasme legis: li estis trilingva regante kaj la latinan, kaj la grekan kaj la hebrean. La bonega eduko ŝuldiĝis al la du pli maljunaj fratoj. Leandro prezentis Izidoron al sia amiko papoGregorio la Granda. Ĉirkaŭ la jaro 600 Izidoro sekvis la fraton sur la ĉefepiskopan trono de Sevilo. Li jam kiel adoleskanto ekkonisArianismon, kiunherezon enkondukis en Hispanujon lagotoj en la 412-a jaro. Kelkaj herezuloj eĉ planis murdi lin. Reĝo Reccaredus - sed ankaŭ la fideluloj kaj la klerikuloj - spronis la episkopecon de Izidoro. Kiel episkopa moŝto Izidoro uzis ankaŭ la literaturon por stabiligi la eklezian ordon. Li tre zorgis pri bona instruo de la klerikaro. Inter liaj disĉiploj menciindas la sanktaj episkopoj Ildefonso elToledo kaj Braŭlio elZaragozo: al tiu lasta ni ŝuldas ankaŭ biografion kurtan pri Izidoro.

En la 619-a jaro Izidoro gvidis la Koncilion de Sevilo kaj en 633 la4-an Koncilion de Toledo, la plej konatan inter la en Hispanujo okazintaj kunvenoj ekleziaj. Kiam lia morto alproksimiĝis li kolektis fidelulojn en la katedralo kaj post admono je karitato kaj unueco li disdonis siajn havaĵojn inter la malriĉuloj.

La patroj de la 8-a Koncilio de Toledo (653) nomis lin doktoro de laKatolika Eklezio, plej klera viro de la lastpasintaj jaroj kaj altestimata persono. Multaj mirakloj estas atribuitaj al lia interveno.

Graveco verkista

[redakti |redakti fonton]

Liaj verkoj estas je granda parto eltiraĵoj el libroj de kristanaj kajpaganaj aŭtoroj - kiaj ĝuste tiaj ili altvaloras. Alie oni eĉ ne scias pri la ekzisto de multaj verkistoj sen paroli pri la enhavo de iliaj verkoj. Verko eklezihistoria konata sub lia nomo vere ne estis de li. LiaRegula monachorum gravis por la hispanaj monakoj kiuj ŝajne ne konis laBenediktanan regulon. Lia ĉefverko estasEtymologiae.

Izidoro entombigitis en laKatedralo de Sevilo flanke de siaj gefratoj Leandro kaj Florentina; sed en la jaro 1063 la ostoj laŭ komisio de lia reĝa moŝtoFerdinando la 1-a translokitis en la Kirkon Sankta Johano la Baptisto enLeonon. Ekde tiam patroneco ĝia ŝanĝiĝis je tiu de Izidoro. Lia festotago estas la 4-a de aprilo. Li prezentatas kiel episkopo kun libro enmane. Okaze de liakanonizo la fama poetoLope de Vega verkadis belajn laŭdojn kaj teatraĵojn pri Izidoro.

Fonto

[redakti |redakti fonton]

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 3. Augsburg 1869, p. 75-77, kiolegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Izidoro_de_Sevilo&oldid=8811207"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp