Izagre | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24293 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 (2024)[+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N,5° 15′ U(mapo)42.224166666667-5.2572222222222Koordinatoj:42° 13′ N,5° 15′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 782 m[+] | ||
Areo | 44,23 km² (4 423 ha)[+] | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Izagre [iZAgre] estasmunicipo de laprovinco Leono, en la regionoKastilio-Leono,Hispanio. Ĝi apartenas al komarkoEsla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Tierra de Campos.Izagre estas komprenebla etimologie elaraba (plej verŝajne tramozaraboj) kielLimoj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Albires, Izagre kaj Valdemorilla, okupas totalan areon de 44,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 150 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 150 loĝantojn el la mezo de la20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 56 km deLeono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Valverde-Enrique, Joarilla de las Matas, Mayorga (eksklavo), Matanza de los Oteros, Monasterio de Vega (Valladolid), Mayorga (Valladolid) kaj Saelices de Mayorga.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, postemaizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kajrura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).