Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ivrea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivrea

PlacoFerruccio Nazionale
komunumo de ItalioRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Ĝemelurboj
MontheyRădăuțiLuneburgo • Qaladiza • Chaumontvd
Ŝtato Italio
RegionoPiemonto
ProvincoTO Torino
Geografia situo45° 28′ N,7° 53′ O(mapo)45.4666666666677.8833333333333Koordinatoj:45° 28′ N,7° 53′ O(mapo)
Alto supermarnivelo253 m
Areo30 km²
Loĝantaro22 357 (2023)
Loĝdenso743 loĝantoj/km²
SubdividaĵojTorre Balfredo
Najbaraj komunumojChiaverano,Montalto Dora,Burolo,Bollengo,Cascinette d'Ivrea,Fiorano Canavese,Banchette,Salerano Canavese,Pavone Canavese,Albiano d'Ivrea,Romano Canavese,Strambino kajVestignè
PatronoSankta Savino
Festa tago7-a de julio
Nomo de loĝantojeporediesi
Poŝtkodo10015
Imposta kodoE379
Kodo laŭISTAT001125
Telefona prefikso0125
Estro
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Ivrea (45° 28‘ N; 7° 53‘ EMapo) estas malgrandaurbo, kun loĝantaro de proksimume 24 000 homoj (fine de 2023 en ĝi vivis22 357 loĝantoj), situante en la regionoPiemonto en nordokcidentaItalio.

Historio

[redakti |redakti fonton]
La rivero Dora Balteo en Ivrea
Situo en la provinco Torino

Dum la20-a jarcento ĉefe ĝi famiĝis pro la sidejo de la firmaoOlivetti, iam konata fabrikisto detajpiloj,kalkuliloj kaj postekomputiloj. La kompanio estas ekde aŭgusto 2003 parto de laTIM Group (telefona kompanio).

La urbo estiĝis en la jaro100 a.K., kiel kavalaria stacio de la armeo de laRomia imperio, por gardi la tradiciajn invadajn vojojn al Italio trans laAlpoj. Lalatina nomo de la urbo, “Eporedia”, jam longtempe malaperis en la nebulo de la tempo, sed ankoraŭ pluvivas en la nomo por la loĝantoj. Ili nomiĝas “eporediesi” itale por Eporedianoj.

Kvankam la urbo ludis interesan akcesoran rolon en la itala historio, hodiaŭ ĝi estas plej konata pro la stranga tradiciakarnavalo, kies ĉefa celebro estas bazita sur la loke fama “batalo de laoranĝoj”. Ĉi tio koncernas milojn da urbanoj, dividitaj en batalteamoj, kiuj reciproke ĵetas oranĝojn (kun sufiĉe da perforto) dum iom neorganizitaj bataloj daŭrante kelkajn tagojn. Oni ne bone komprenas la originon de ĉi tiu tradicio, speciale ĉar la oranĝoj ne kreskas ĉe la piedo de la Alpoj kaj devas esti importitaj de la suda parto de Italio je konsiderindaj kostoj.

Moderna evoluo solide establis Ivrea-n sur la kampo de formplanado (dezajno) kun la alveno de “Interaction Design Institute Ivrea” (Interreaga Dezajna Instituto Ivrea), lokita en la malnova esplorejo deOlivetti, la “blua” konstruaĵo. Kvankam ĝi estas malgrandaskolo, ĝi altiris internaciajn elstarulojn pro la eminenta reputacio de ĝia fakultato kaj altkvalitaj studentoj. Ambaŭ (studentoj kaj fakultato) estas eklektikaj, plejofte de ekster Italio. Vidu ilian retejon:http://www.interaction-ivrea.it

Famaj homoj

[redakti |redakti fonton]

Fotoj

[redakti |redakti fonton]
  • Duomo (katedralo)
    Duomo (katedralo)
  • Batalo de la oranĝoj
    Batalo de laoranĝoj
  • Monumento por Camillo Olivetti
    Monumento porCamillo Olivetti
  • Olivetti konstruaĵo
    Olivetti konstruaĵo
  • la "malnova ponto"
    la "malnova ponto"
  • La kastelo de Ivrea
    La kastelo de Ivrea

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Italio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priItalio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ivrea&oldid=8860917"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp