Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ivano la 6-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la teatraĵo de Geraldo Mattos, viduIvan la Sesa (teatraĵo).

Ivano la 6-a
imperiestro de laRusia Imperio
Persona informo
Иоа́нн Анто́нович
Naskiĝo12-an de aŭgusto1740 (1740-08-12)
en Sankt-Peterburgo
Morto5-an de julio1764 (1764-07-05) (23-jaraĝa)
en Ŝlisselburg
Mortis proHommortigoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboFortreso OreŝekRedakti la valoron en Wikidatavd
Religioortodoksismovd
ŜtatanecoRusia ImperioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioBrunsvigo-Bevernvd
PatroAntono Ulriko, duko de Brunsvigo-WolfenbüttelRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoAnna Leopoldovna(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojElizabeth Antonovna of Brunswick(en)Traduki,Catherine Antonovna of Brunswick(en)Traduki,Alexei Antonovich of Brunswick(en)Traduki kajPeter Antonovich of Brunswick(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)o
Infanoj
Profesio
OkupoŝtatreprezentantoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
PostenojImperiestro de Tuta Rusio(1740(Julia)–1741(Julia))Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
plej juna reĝo de Rusio - Ivano la 6-a
Ivano la 6-a kune kun sia patrino Anna

Ivano la 6-a (ruse Иван VI (Иоанн Антонович)) naskiĝis la23-an de aŭgusto1740 enSankt Peterburgo kaj pereis la16-an de julio1764 enŜliselburgo. Li estisimperiestro de laRusia Imperio ekde novembro1740 ĝis decembro1741.

Origino

[redakti |redakti fonton]

Ivano la 6-a apartenis al tiu branĉo de monarkadinastio Romanov, kiu originis deIvano la 5-a, filo de caroAleksej Miĥajloviĉ kaj carinoMaria Iljiniĉna. Lia praavoIvano la 5-a tiam regis kune kunPetro la 1-a.

Lia praonklino, imperiestrinoAnna Ivanovna havis neniujn idojn, tial ŝi heredigis la rusian tronon al li, ĉar ŝi tute ne volis surtronigi idojn de la alia branĉo dedinastio Romanov, kiu originis dePetro la 1-a.

duko Anton Ulrich - patro

Liaj gepatroj estisAnna Leopoldovna, princino deMecklenburg-Schwerin kaj dukoAnton Ulrich deBraunschweig-Wolfenbüttel.

Surtroniĝo

[redakti |redakti fonton]

Dum reĝado (1730-1740) de imperiestrinoAnna Ivanovna (1693-1740) realan potencon havis regentoErnst Johann von Biron, kiu adultis kun ŝi kaj ŝajne havis kunan idon.

Post morto de la imperiestrino okazinta la28-an de oktobro1740 li baldaŭ estis arestita kaj regentino iĝisAnna, patrino de dumonata beboIvano.

Virtuala reĝado

[redakti |redakti fonton]

En la rusia historio estis kelkaj sufiĉe junaj reĝoj, kiuj reale estis infanoj aŭ almenaŭ adoleskoj:Mikaelo la 1-a (17 j),Aleksio la 1-a (16 j),Teodoro la 3-a (15 j),Ivano la 5-a (16 j),Petro la 1-a (10 j),Petro la 2-a (12 j). Tamentrimonata Ivano la 6-a restis en kronikoj kielplej juna reĝo deRuslando.

Tamen oni povus mencii du pli-malpli gravajn eventojn okazintajn dum lia virtuala reĝado: komencis en1741 la rusia-svedia milito kaj efektiviĝis plibonigo de interrilatoj kunOtomana imperio (nunTurkio).

Ŝtata renverso

[redakti |redakti fonton]

Tiama partio deElizabeta Petrovna, filino dePetro la Unua, estis tre malkontenta pri regado de fremduloj, ĉefe venintaj el germanaj princlandoj. Tial ŝi (kiu, origine estis duongermanino) apelaciis al la gvardio, kiu okazigis la6-an de decembro1741 ŝtatan renverson kaj arestis tutan regentaron, inkluzive imperiestronIvanon la 6-an kaj lian patrinonAnna, regentinon deRuslando.

Izolado

[redakti |redakti fonton]

KomenceElizabeta Petrovna ekzilis tutan malamindan “Braunschweig”-an familion eksterlanden, sed poste ŝi ŝanĝis sian decidon kaj ordonis malliberigi ĉiujn. La malliberejo situis en fora vilaĝoĤolmogori,Arĥangelska provinco. Tie suĉinfanonIvanon oni plene separis de liaj gepatroj. Malfavora norda klimato malbonigis sanon deAnna, kiu mortis en1746.

Ŝliselburgo

[redakti |redakti fonton]

Imperiestrino deRusioElizaveta Petrovna ne estis formala edzino kaj do havis neniun idon. Tial ŝi tre timis novan renverson, kiu povus redoni potencon alIvano la 6-a.En1756 ŝi ordonis kvazaŭ proksimigi la arestiton al sia rezidejo enSt.Peterburgo kaj translokigi lin enŜliselburgon situantan ĉe la suda bordo deLadoga lago, kie estis granda fortreso.

En ĝi la gardintaro ne konis lian realan nomon kaj sciis nur tion, ke li estas "grava persono". La adolesko, laŭ speciala ukazo de la imperiestrino, vidis neniun ĝis sia morto. Tamen li supozis sian caran originon, scipovis alfabeton kaj revis pri monaka vivo. Laŭ iuj informoj ekde1759 oni komencis rimarki simptomojn de lia frenezo.

Pereo

[redakti |redakti fonton]
Mortigita imperiestro de Rusio -Ivano la 6-a

Dum lia aresto okazis kelkaj provoj de lia liberigo kaj resurtronigo. En1764, kiam reĝisKaterina la 2-a subleŭtenantoMiroviĉ kune kun parto de ŝliselburga garnizono provis lin liberigi, sed fiaskis. Gardintoj laŭ instrukcio tuj buĉis per bajoneto la malfeliĉan malliberulon. Li tiam ne atingis ankoraŭ 24 jarojn.

Miroviĉ estis baldaŭ arestita kaj poste senkapigita.

Iuj fontoj informas deziron de laimperiestrino mem pri mortigo deIvano la 6-a tiamaniere.

Lia korpo ŝajne estis enterigita en la fortreso, tamen neniu aŭtentika dokumento pri tio ĉi konserviĝis.

Arĝenta rublo de 1741

Arĝenta rublo de Ivano la 6-a de 1741

[redakti |redakti fonton]

Dum virtuala reĝado de imperiestroIvano la 6-a oni emisiis arĝentan rublon de1741 kun lia aspekto sur averso. Ĉiu monero pezis 25,94 gramojn. PosteKaterina la 2-a ordonis kolekti ĉiujn monerojn kaj refandi tiujn. Ĝis nun ĝi estas rara kaj multekosta numismatikaĵo.

Ivano la 6-a en arto

[redakti |redakti fonton]

"Ivan la Sesa" estas kvinakta historia esperantlingva teatraĵo deGeraldo Mattos.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Caroj kaj imperiestroj de Rusio
Caroj
(1533-1721)
Blazono de Rusia Imperio
Imperiestroj
(1721-1917)
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ivano_la_6-a&oldid=8520326"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp