la puno de la juna Ivan Mazepa, olea pentraĵo deThéodore Géricault ĉirkaŭ la jaro 1820
Ivan Mazepa kiel sepjarulo kielpaĝio venis al la kortumo de la reĝoJohano la 2-a Kazimiro dePollando kajGrandduko de Litovio alVarsovio. Kiam li flirtis kun la edzino de la reĝo, li estis nudigita kaj ŝnure ligita al la dorso de sia propra ĉevalo, kiu estis liberigita kaj ekgalopis – tiun punon li pretervivis kun multaj vundiĝoj. Li estis portita al la ukraina parto de laGrandduklando Litovio kie li iĝis ano de lakozakoj kaj baldaŭ estis la helpanto de la kozaka ĉefo Ivan Samoiloviĉ. Kiam tiu estis senpostenigita dum julio 1687 de la kozakoj, oni unuanime elektis lin la nova kozaka ĉefo – sekve li ekportis la titolonhetmano (respektive "atamano").
En tiu pozicio li fortigis sian potencon inter la kozakoj kaj ekstere, kaj protektis la limojn de laGrandduklando Litovio kontraŭ la armeoj de laOtomana Imperio kaj de latataroj.
Kiam la armeo de la rusia caroPetro la Granda atakis la Otomanan Imperion, la kozaka armeo de Ivan Mazepa estis al li granda helpo. Ripete la kozaka gvidanto estis akuzita pri kontraŭrusa kaj ribela sinteno, sed la caro havis senkondiĉan fidon pri la aliancano.Tamen Ivan Mazepa kaj liaj kozakaj kunbatalantoj pli kaj pli pensis pri sendependiĝo kaj de Pollando-Litovio kaj de Rusio.
Ivan Mazepa kiel kozaka gvidanto
Dum la jaroj 1704 kaj 1705 en laGranda Nordia Milito li ankoraŭ batalis flanke de la pola regantoStanislao la 1-a Leszczyński, sed post la interkonsento de laTraktato de Altranstädt li ofertis al la sveda reĝoKarolo la 12-a aliĝi al ties flanko. Sed kiam li unuigis sian soldataron kun la sveda dum oktobro 1708, li nur kunportis 7000 kozakajn batalistojn, multe malpli ol la svedoj atendis.
Petro la Granda simbole pendigis la portreton de Mazepa ĉependumilo, kaj laRusa Ortodoksa Eklezio protesteekskomunikis lin. La armeo deAleksandr Menŝikov sturmis lian ĝistiaman rezidejonBaturin kaj neniigis ĉiujn konstruaĵojn tie. La sveda armeo de Karolo dume proksimiĝis al la urboPoltava kaj pro la diplomatia lerto de Ivan Mazepa gajnis laZaporiĵajn kozakojn kiel aliancanojn. En la batalo dePoltavo dum la jaro1709 kun Ivan Mazepa flanke de la sveda armeo tamen batalis nur 3000 kozakoj. La resto de la kozakoj sub la gvidantojIvan Skoropadskij batalis je la flanko de la rusia armeo.
La malgajnita batalo ĉe Poltavo neniigis la lastajn esperojn de Mazepa. Li kune kun la sveda reĝo fuĝis al la teritorio de laOtomana Imperio, kie en la urboTighina (ruse,turke kajgermaneBender) en la teritorio de la nuna ŝtatoMoldavio li mortis la 22-an de septembro1709. Lia kamaradoFilip Orlik daŭrigis lian batalon kun otomana armea ekde la jaro1711.