Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ivan Kramskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Kramskoj
Persona informo
Naskiĝo27-an de majo1837 (1837-05-27)
en Ostrogoĵsk
Morto24-an de marto1887 (1887-03-24) (49-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
TomboSmolenskoye Orthodox Cemetery(en)Traduki
Tiĥvina TombejoRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojrusa
ŜtatanecoRusia ImperioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materRusia Akademio de BelartojRedakti la valoron en Wikidata
SubskriboIvan Kramskoj
Familio
InfanoSofya Junker-Kramskaya(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo
artokritikisto
desegnistoRedakti la valoron en Wikidata
VerkojNekonata virino
Memportreto
vdr
portreton de Ivan Kramskoj pentrisIlja Repin en1882

Ivan Nikolajeviĉ KRAMSKOJ (ruse Иван Николаевич Крамской; naskiĝis la8-an de junio1837 enOstrogoĵsk,Voroneĵ gubernio,Rusia imperio, mortis la5-an de aprilo 1887 enSankt Peterburgo. Li estis fama rusa pentristo kaj desegnisto, unu el la ceteraj fondintoj de laRusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj, kiuj nomis sinPeredviĵniki (ruseПередви́жники) t.e. migruloj.

Ivan naskiĝis en malriĉa familio de ordinara kontoristo. Jam infanaĝe li ŝatis pentri prefere per akvofarboj. Poste lian talenton rimarkis unuĥarkova fotisto, kiu proponis al li labori kiel retuŝisto de siaj fotaĵoj. Saman laboron Ivan lerte faris en Sankt Peterburgo ĉe plej prestiĝaj tieaj fotistoj ekde1856.

En1857 li venis en laImperiestran Akademion de Belartoj, kie li studis pentrarton ĉe profesoroAleksej Markov. Pro siaj pentraĵoj Kramskoj estis dekorita per kelkaj valoraj medaloj kaj en1863 kandidatiĝis kune kun 13 ceteraj studentoj en konkurado por la Granda Ora medalo. Tamen ili rifuzis pentri la proponitan temon de la mitologio skandinava kaj forlasis la Akademion.

Kramskoj geedzoj en 1864

Poste kelkaj el ili fondis artan brigadonRusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj kaj nomis sinPeredviĵniki .

Tiam Kramskoj preferis pentri portretojn, danke al kiuj oni povas vidi multajn rusajn geeminentulojn de tiama epoko. Gravan spuron en la rusia historio restigis la majstro, kiam li ornamis plafonon deKatedralo de Kristo Savinto enMoskvo.

En1869 li fariĝis akademiano.

Lia pentra stilo estis rapida kaj certa, jam dum kelkaj horoj aperis simileco de bildo kaj originalo. Ĉi-tio okazis la5-an de aprilo1887, kiam Kramskoj pentris portreton de doktoroRauchfuss kaj subite mortis tuj ĉe stablo.

Multajn pentraĵojn far Ivan Kramskoj oni eksponas en prestiĝaj rusiaj kaj alilandaj galerioj (Rusa Muzeo,Tretjakova galerio,Ŝtata Historia Muzeo k.a.)

Familio

[redakti |redakti fonton]

Edzino -Sofia Nikolajevna Proĥorova (1840—1919);

Idaro:Nikolaj,Sofia,Anatolij,Mark.

Ivan Kramskoj estas enterigita enAleksander Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ivan_Kramskoj&oldid=8243756"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp