Nomata ankaŭ perantonomazioj, kiel "la Boto" pro sia formo simila alboto kaj "bela lando" (itale "bel paese") pro siaklimato kaj pro siaj naturaj kaj artaj belaĵoj,[4] geografie Italio estas formata el tri partoj: unu kontinenta, limigita deAlpoj kaj de konvencia linio kiu kunligasLa Spezia kunRimini, unu duoninsula, kiu estas formata de cetera Italio kaj unu insula, kiu entenas la du plej grandajninsulojn de laMediteraneo,Sardinio kajSicilio, kie en la insulo dePantelleria estas la malplej longa distanco deAfriko, je distanco de preskaŭ 70 kilometroj. La teritoriaj limoj etendiĝas entute en1 800 kilometroj, dum la marbordoj longas7 500 kilometrojn[5].
La signifo de laloknomo "Italio" estas ankoraŭ nun pridiskutata kaj ĝi estis temo de rekonstruo ne nur delingvistoj sed ankaŭ dehistoriistoj, tradicie zorgaj pri la demando; ne ĉiam, tamen, oni trovas difinitajnetimologiojn sed ja hipotezojn, kiuj baziĝas sur konsideroj ekster la specifelingvistika rekonstruo de la nomo, kaj ili formis riĉan korpuson de solvoj[6] inter kiuj multaj referas al ne pruvitaj tradicioj (ekzemple la ekzisto dereĝo nomata Italo) aŭ ĉiuokaze forte problemaj (ekzemple la ligo de la nomo al lavinbero). Tio, kio estas kutime taksata kiel certa estas, ke la nomo komence indikis nur la ekstremansudon de la duoninsulo, sed ankaŭ pri ĉi tiu aserto estas malakordaj opinioj.
La informoj pri la loĝantaro de la duoninsulo dum praromia epoko estas, en kelkaj okazoj, nekompletaj kaj temoj pri daŭraj revizioj. Popoloj kunhindoeŭropaj originoj transloĝiĝintaj en Italio de laorienta kajcentra Eŭropo dum pluraj ondoj de migradoj (Pravenetanoj,Umbroj,Samnitoj,Latianoj, ktp), surmetiĝis inter prahindoeŭropaj etnoj jam ĉeestantaj en la aktuala itala teritorio, aŭ ensorbante ilin aŭ starigante pacan kunvivon kun ili. EnNorda Italio, kune kunKeltoj (komune nomatajGaŭloj), estisLiguroj (origine nehindoeŭropa popolo poste unuiĝintaj kun Keltoj) lokiĝitaj enLigurio kaj en parto de laPiemonto, dume en la Nordorienta Italio vivis laPravenetanoj kun eblajiliraj originoj aŭ, laŭ kelkaj fontoj[8], devenantaj deMalgrand-Azio.
Mapo klariganta la ekspansion de Etruskoj dum jarcentoj.
Italio, ĉefe meza kaj suda Italio, estas jam deantikvo gravaeŭropakulturcentro kaj estis la centro de laRomia imperio. Dum la epoko deCezaro ĝi etendiĝis ĝisRubikono ĉeRimini, sub la imperiestroAŭgusto Cezaro ĝi estis pligrandigita ĝis la piedoj de laAlpoj kajIstrio. Dum la unuaj jarcentoj Italio estis la centro de la socia, politika, ekonomia kaj kultura vivo de laMediteraneo, kion la romianoj nomis "Mare Nostrum" (nia maro).
Post la invado de lagotoj (410) kaj ĉefe de lalangobardoj (568) la imperio eriĝis al serio de sendependaj teritorioj. En la8-a kaj9-a jarcentoj, ĉefe sub Pipino kajKarolo la Granda regis lafrankoj, sed estiĝis sub la posteuloj de Karolo memstara regno Italio. EkdeOto la 1-a Italio estis parto de laSankta Romia Imperio, dum la sudo restis longebizanca. Ekde827 laaraboj konkeris Sicilion kaj partojn de suda Italio. Ekde tiu epoko Romo (kaj respektive la tuta Italio) iĝis centro de la disvastigo dekristanismo.
Komence de la11-a jarcentonormandoj ekkonkeris sudan Italion kaj alportis iom da nordia kulturo. Pro komerco kaj trafiko la urboj de norda Italio gajnis pli kaj pli da sendependeco dum la11-a jarcento. La normandoj kaj multaj urboj de supra Italio subtenis lapapon dum lainvestitura polemiko. Pro la malapero de sia dinastio laŜtaŭfoj malsukcesis sian provon renovigi la imperiecon de Italio. Ekde1268 la franca dinastio de laAnjou regis la sudon, kaj la nordo eriĝis al preskaŭ sendependaj urboj, kvankam oficiale ili estis parto de la Sankta Romia Imperio.
En la14-a kaj15-a jarcentoj estiĝis dum laRenesanco potencoj kun grandega ekonomia kaj kultura avantaĝo. Kvin potencoj: la suditala regno (kiu influiĝis pli kaj pli de Hispanio), laPapa Ŝtato,Florenco,Milano kajVenecio dividis en ŝanĝemaj koalicioj la politikan potencon.
Ekde la fino de la15-a jarcento Hispanio venkis Francion rilate al la potenco en Italio. TamenVenecio sukcesis pro ŝanĝemaj koalicioj ekvilibrigi la potencon, tiel ke la hispana influo vidiĝis ĉefe en la sudo, kvankam ĝi ree kaj ree atingis ankaŭĜenovon kajMilanon.
En1796 francaj revoluciaj trupoj venkis. En1805Napoleono kronis sin mem en Milano reĝo de Italio. Post la fino de lia regno ekis la epoko de laUnuiĝo de Italio (1815-1870).
Post la milito laitala reĝlando estis sur la rando de bankroto. Dum multaj italoj estis forlasitaj en la nove fonditareĝlando Jugoslavio, duono de miliono daslavoj, kaj du cent mil germanlingvajtirolanoj iĝis parto de la regno de Italio. Post la pactraktatoj deSaint-Germain, Rapallo kaj Romo, Italio akiris la plej multajn el la promesitaj teritorioj, sed neDalmation (kromZara), permesante al naciistoj difini la venkon kiel "mutilitan ".
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloItalia Faŝismo.
LaItala kontraŭnazia rezistmovado (enitala:Resistenza italiana aŭ simplela Resistenza) estasterminego por italajrezistogrupoj dum laDua Mondmilito. Ĝi opoziciis al fortoj deNazia Germanio same kiel de tiespup-ŝtata loka reĝimo, nome laItala Sociala Respubliko, post la de Germanio milita okupacio de Italio okazinta inter septembro 1943 kaj aprilo 1945. La movado kiu stariĝis inter italoj de diversaj sociaj klasoj kaj ideologioj estis konata ankaŭ kielItala rezistado kaj kielItalaj partizanoj (partigiani [partiĴAni] en itala), kaj la terura konflikto kie ili partoprenis estas referencita kielItala Liberiga Milito alude al laKampanjo de Italio kontraŭ laAkso Romo-Berlino-Tokio aŭ kielItala Enlanda Milito (reference specife al la konflikto kontraŭ laitalaj faŝistoj). La moderna Itala Respubliko estis teorie deklarita kiel fondita sur la bazo de la luktado de la rezistado.
En julio1943 Sicilio estis invadita fare de laaliancanoj, kaŭzante la kolapson de la faŝista reĝimo kaj la falon de Mussolini. La8-an de septembro1943 Italio kapitulacis. La germanoj baldaŭ sukcesis pri prenado de kontrolo de norda kaj centra Italio. La lando restis batalkampo por la cetero de la milito. Norda Italio estis konkerita de Aliancanoj kaj italaj partizanoj dum laOfensivo de printempo 1945.
Post laDua Mondmilito, la provizora registaro okazigisreferendumon por decidi ĉu Italio daŭre estu reĝlando aŭ iĝu respubliko. La sudaj regionoj de Italio plej favoris monarkion, dum la nordaj regionoj forte subtenis respublikon; la averaĝa tutlanda rezulto tamen favoris respublikon. La1-an de januaro1948 Italio ekhaviskonstitucion, kaj dum la sekvaj jaroj la lando eniris plurajn internaciajn organizojn: ĝi iĝis membroŝtato deNATO (en1949), de la ontaEŭropa Unio (de kiu Italio iĝis fondinta lando, en1950) kaj de laUnuiĝintaj Nacioj (en1955).
Italio suferis pro laEŭropa migra krizo en2015 ĉar ĝi iĝis ĉefa enirejo kaj destino por serĉantoj de azilo en la Eŭropa Unio. La lando ricevis ĉirkaŭ duono da miliono da rifuĝintoj, kio okazigis ian malkontenton en parto de la loĝantaro kaj sekvan apogon al partioj kaj ekstremdekstraj kaj eŭrop-skeptikaj, rilate al laBriteliro, kio kondukis al la unua "kontraŭsistema" registaro de la Eŭropa Unio en 2018.
En 2020 Italio estis la unua lando en Eŭropo kiu suferis amasan atakon de lapandemio deKronvirusa malsano de 2019 jam en februaro kaj fermon de atakitaj areoj, dum la sekva lando estisHispanio en marto, nur kelkajn semajnojn poste.
Italio konsistas plejparte el montetoj (41,6% el la tuta teritorio), kaj aldone el montoj (35,2%) kaj ebenaĵoj (23,2%). La averaĝa alto supermarnivelo estas 337 metroj.
La ĉefa montaro estas laAlpoj, kies tuta suda flanko apartenas al Italio kaj kiuj konsistigas ties naturan landlimon al ties nordaj najbaraj landoj. La plej altaj montoj situas en la okcidenta parto de la Alpoj, kaj ofte altas pli ol 4000 m super marnivelo: la ĉefaj pintoj estasBlanka Monto (4810 m),Materhorno (4478 m),Monte-Rosa-Masivo (4634 m). La alia grava montaro de Italio estas laApeninoj, kiuj laŭiras la tutan duoninsulon, deLigurio (nord-okcidente) ĝisSicilio (sude), kaj kies plej alta pinto estas la montoGran Sasso (2912 m), en la centritala regionoAbruco.
Pro sia monteca strukturo Italio posedas multe da akvofluoj. La nordaj riveroj, kiuj elfluas el laAlpoj, estas parte nutrataj deglaĉeroj; granda parto de ili fluas en la plej gravan italan riveron,Pado, kiu estas 652 km longa kaj portas mezan flukvanton de 1460 m³/s. Ĝia baseno grandas proksimume 70 000 km²[10], do ampleksas pli ol kvaronon de kontinenta Italio. Ĝi fluas orienten alAdriatiko, kontribuante 31 % de la marenflua akvo de ĉiuj italaj riveroj. Ĝiadelto estis deklarita monda naturheredaĵo de Unesko. Partoj de ĝi situas ĝis tri metrojn sub marnivelo.
La plej granda lago de Italio estas laLago de Garda, kun areo de 368 km² kaj profundo de 346 metroj. Ĝia fundo estas preskaŭ 300 metrojn sub la marnivelo; ĝia valo estis, kiel tiu de aliaj alpaj lagoj, elfosita per glaĉera aktivado. Aliaj lagoj ekestis per vulkana aktivado (krateraj lagoj aŭ el marajlagunoj. La plej granda lago de la duoninsula parto de Italio estas laTrasimeno, 128 km² granda sed nur ses metrojn profunda.
La vala strukturo de la okcidenta kaj orienta flankoj de Apenino estas malsama; valoj de latirena flanko okcidente ofte iras laŭlonge de la montoĉeno, tiuj de la adriatika flanko oriente ĝenerale laŭlarĝe, direkte al la maro. Rezulte la orientaj riveroj estas ĝenerale mallongaj, dum je la okcidenta flanko la riverojArno kajTibero longas 241 resp. 405 km.
Italio situas en la modertemperatura zono, sed pro sia etendiĝo tra 12 latitudaj gradoj (de 35° al 47°) kaj siaj montoj ĝi prezentas sufiĉan klimatan varion. La maroj, kiuj ĉirkaŭas ĝin, provizas humidecon kaj zorgas pri moderigo de temperaturaj diferencoj. Laŭ laklimata klasifiko de Köppen Italio plejparte apartenas al grupo C (moderaj klimatoj), kun iom da kontinenta klimato (grupo D) en la ekstrema nordo.
La suda parto kaj la insuloj ĝuas varman, mediteranecan klimaton, sed malgraŭ la proksimo de la maro ne ĉiam sufiĉan pluvkvanton. Ekzemple la marborda urboKatanio havas jaran pluvokvanton de ĉ. 500 mm, el kiuj malpli ol 40 mm falas de majo al aŭgusto. Kompense ĝi havas mezume pli ol 2500 jarajn horojn de sunlumo.
Malsame kiel aliaj grandaj eŭropaj landoj kielFrancio kajBritio, kie relative granda parto el la loĝantaro loĝas en la respektivaj ĉefurbojParizo kajLondono, Italio estas plurcentra lando, kiu ne posedas grandan ĉefurbon kiu forte elstaras rilate al la aliaj urboj laŭ graveco aŭ nombro da loĝantoj.
En la jaro2000, 67% el la civitanaro loĝis en urboj; la jara kresko tiam estis 0,09%.
La averaĝa nombro da naskoj en2000 estis 9,13 por 1000 homoj por jaro, dum mortoj estis 9,99 por 1000 homoj por jaro; tio signifas, ke la loĝantaro de Italio laŭgrade malkreskas. Tiun tendencon inversiĝas nur danke al enmigrado, kiu en2000 averaĝe alportis en la landon 1,74 novajn civitanojn por 1000 homoj por jaro. La relative malgranda nombro da naskoj por jaro ŝuldiĝas al la fakto, ke itala virino averaĝe naskas nur 1,18 infanojn - unu el la plej malaltaj tiaj datumoj en la tuta mondo. La mortokvoto de beboj en2000 estis 5,92 mortoj por 1000 naskoj por jaro.
La meza vivodaŭro en2016 estis 80,6 jaroj por viroj kaj 85,1 por virinoj[11]; temas pri unu el la plej altaj tiaj datumoj en la tuta mondo. Laŭ vivsciencistoj, tio plejparte ŝuldiĝas al la tipa itala stilo de nutrado, la tiel nomatamediteranea dieto, kiu konsistas el grandaj kvantoj dapastaĵo,fruktoj kajlegomoj.
Ĉiuj regionoj posedas ĉefurbon kaj, krom Aosta Valo, konsistas el du aŭ plurajprovincoj, plej ofte nomataj laŭ sia ĉefurbo - ekzemple, laprovinco Romo aŭ laprovinco Milano. La plej granda nombro da provincoj apartenas al Lombardio (12); male, en la regionoj Basilikato, Moliso kaj Trentino-Supra-Adiĝo situas nur po du provincoj.
Ekde la fino1990-aj jaroj estiĝis debato, en la italia politika medio, ĉu provincoj entute forigindas, kiel troa administra tavolo post municipoj, regionoj kaj la landa registaro. Malgraŭ forta subteno de la civitanaro, kaj malgraŭ oftaj priaj asertoj dum antaŭbalotadaj kampanjoj, sinsekvaj registaroj ĝis nun ne sukcesis aprobi leĝon por forigi aŭ draste malpligravigi la provincojn. Male, novaj provincoj estis starigitaj laŭ la deziro de la lokaj loĝantaroj: plej laste, en2009, ekestiĝis laprovinco Barletta-Andria-Trani (enApulio), laprovinco Fermo (enMarkio) kaj laprovinco Monza kaj Brianza (enLombardio).
Ĝis nun, krom kelkaj esceptoj, la leĝo ne estas aplikata. La estigo de plurlingvaj oficoj, de patrinlingva lerneja edukado kaj la subteno de radio- kaj televido-programoj, kiel antaŭvidita en la leĝaro ankoraŭ ne okazis. Nur pri nomŝildoj de lokoj rimarkeblas kelkaj ŝanĝoj: tiel multaj trafikŝildoj en Friulo portas ankaŭ la friulan nomon kaj en Sardio troviĝas sur ŝildoj kaj la itala kaj la sarda nomoj.En lernejoj de Friulo krome eblas partopreni semajne unuhoran lecionon en la friula lingvo.
En iuj alpaj valoj estas parolata la alemana dialekto de lavalzoj, kiu estas agnoskita kaj subtenata kiel lingvo de malplimulto.
Krome estas parolataj en Italujo multaj dialektoj, kiuj ne estas oficiale agnoskitaj. Al trafikŝildoj de iuj komunumoj, ĉefe tiuj mastrumataj de laLega Nord, estis aldonitaj la dialekta nomo de la lokoj.
Ekde la1990-aj jaroj, forta enmigrado el diversaj landoj enkondukis en la panoramon de Italio novajn lingvojn: la plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno nuntempe parolas laaraban, lahispanan kaj laalbanan.
LaKonsilio de Ministroj de Italio (itale CdM,Consiglio dei Ministri) estas la ĉefa plenuma organo de la itala registaro. Ĝi inkluzivas la prezidanton de la konsilio, ĉiujn registarajn ministrojn kaj la vicsekretarion de la prezidanto de la konsilio. Vicministroj (viceministri) kaj subministroj (sottosegretari) ja estas parto de la registaro, sed ne estas membroj de la Konsilio de Ministroj.[15][16]
Italio ludas gravan rolon en laEŭropa migra krizo, ĉar tra ĝi sekvas plejparto de la itineroj de afrikaj kontraŭleĝaj migrantoj. En2017 Italio subskribis kunLibio interkonsenton, laŭ kiu ĝi financos servojn ebligantajn kapti enmare kaj revenigi al Libio tiajn migrantojn. Enfebruaro 2020 la interkonsento estis daŭrigita por tri pliaj jaroj kiel montrinta sian efikecon — la nombro de alvenintaj migrantoj falis ĝis la plej malalta nivelo depost2013. Tamen humanitaraj kaj homrajtaj organizaĵoj atentigas ke revenigataj migrantojtrafas detencentrojn en Libio, kie ili trafas malbonajn vivkondiĉojn, alfrontas mistraktadon, torturadon kaj seksatencojn.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloItala dezajno.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Italio, 2019
Italio estas la 12-a plej granda ekonomio en la mondo, la20a plej riĉa lando - kun pokapa MEP je 31.874 en internaciaj dolaroj en 2005. Tamen la lando kaj ankoraŭ estas en la procezo de politika kaj ekonomia ŝanĝo, kiu komenciĝis kun la falo de la politika elito post la Dua Mondmilito. Italio havas multfacetan ekonomion kun landa produkto kaj pokapa produkto proksimume similaj al tiuj deFrancio kajBritio. Italio estas unu el la ok membrolandoj de la Organizo de Industriigitaj Landoj, laG8.
Ĝis Dua Mondmilito, Italio estis agrikultura lando, kaj industrio estis plejparte koncentrita en la nordo. La milito grave difektis la ekonomion de la lando kaj rezultigis dekprocentan falon en produktado. Post la milito, la ekonomio evoluis rapide kaj Italio iĝis industria superpotenco. La elstaraj fabrikindustrioj estasvino,olivoleo,teksaĵoj,aŭtoindustrioj kajkemia industrio.
La kapitalisma ekonomio de Italio daŭre estas dividita inter la relative evoluinta industria nordo, kiu estas karakterizita de plejparte privataj kompanioj, kaj la sudo de Italio, plejparte agrikultura kaj malpli evoluinta regiono, kie la senlaborecoprocento estas ĉirkaŭ 20%.
Italio importas la plej multajn el lakrudmaterialoj necesaj por industrio kaj pli ol 75 procentojn de siaj energibezonoj.
Laŭ speciala raporto de laInternacia Monunua Fonduso "Itala regularo malfruiĝas malproksime de la akceptitaj normoj en laOECD". Laŭ tutmonda rangotabelo, la komerca reguligo de Italio estas en la 50-a loko kaj estas konsiderata "unu el la plej maloportuna kaj malafabla sistemoj en Eŭropo". Ankaŭ en la kampo dekredito, Italio estas vicigita en malalta pozicio ĉe 101 el 190.
Finalo de la Eŭropa Pokalo de Futbalo 2012 inter Italio kaj Hispanio.
Futbalo estas la plej popularasporto en Italio. Tie ĝi estas nomatacalcio [KALĉo] (laŭvorte, "piedfrapo" en itala). Ĝi estas regata de la Itala Federacio de Futbalo. Aktuale, laŭ laInternacia Federacio de Historio kaj Statistiko de Futbalo, la itala ligo de futbalo estas laŭ kelkaj fakuloj la plej bonkvalita de la historio.[17]
Gravaj italaj teamoj estas inter la plej gravaj de la kontinento kaj la nacia teamo de futbalo partoprenas kutime en la finalaj momentoj de la eŭropaj ĉampionecoj kaj foje en la tutmondaj. Inter konataj teamoj estasInter Milano,A.C. Milan,Juventus,Roma ktp. Resume la nacia teamo venkis kvarfoje en laFutbala Mondpokalo (krom aliaj tri fojoj inter la tri finalistoj), unufoje en laSomeraj Olimpikoj (krom du aliaj en la tria loko) kaj dufoje en laEŭropa Futbal-Ĉampionado (krom unu alia en la tria loko).
LaUniversala Kongreso de Esperanto okazis en Italio por la unua fojo en1939 kiel speciala traurba veturado en Florenco, Romo, kaj Napolo. Poste denove okazis en 1955 en Bolonjo, kaj en 2006 en Florenco. Ankaŭ la itala kongreso furoras ĉiujare.
Krom la plej fame konataj tutlande gravaj festoj eĉ kun internacia altiro, ĉiu malgrandavilaĝo kutime festas siajn proprajn lokajn festivalojn ĉefe honore alsanktuloj kaj virgulinoj de la katolika religio. La religiaj ceremonioj gravas, sed ĉefe ankaŭ la popolaj distrocelebroj; eĉ religiajprocesioj konvertiĝas en folkloraj emociaj eventoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloItala kuirarto.
Itala kuirarto,Mediterane-ĝenra, estas certe unu el la plej ŝatataj kaj famaj tutmonde. Tiele italajrestoracioj estas troveblaj ĉie en la mondo ĉu per partopreno de italoj mem ĉu per imitado de la italaj kuirarto, vortoj kaj bildaro. Kelkaj manĝaĵoj, kielpastaĵoj kajpicoj, danke al la simileco kaj bongusteco, iĝis simboloj universale rekonataj de la itala kuirarto. Sed vaste konataj estas ankaŭpesto,glaciaĵoj,Panetono aŭTiramisu.
↑Unua artikolo de la Konstitucio: Italio estas demokrata respubliko, fondita sur laboro. La popola suvereneco apartenas al popolo, kiu praktikas ĝin en la formoj kaj en la limoj de la Konstitucio.
↑"Del bel paese là dove 'l sì sona",Dante, Inferno, kanto XXXIII, verso 80; "il bel paese | Ch'Appennin parte e 'l mar circonda e l'Alpe"Petrarca, Canzoniere, p. CXLVI.
Pluraj aŭtoroj,La Piccola Treccani, Istituto della Enciclopedia Italiana, 1995.
Pluraj aŭtoroj,Enciclopedia generale, Novara, Deagostini, 1996.
Giulio Carlo Argan, Storia dell'arte italiana, voll. I-III, Firenze, Sansoni, 1968-2000,ISBN 978-88-383-4624-8.
Giorgio Chittolini, Anthony Molho, Pierangelo Schiera, Origini dello Stato. Processi di formazione statale in Italia fra Medioevo ed età moderna, Bologna, Il Mulino, 1994,ISBN 88-15-04702-6.
Gillo Dorfles, Cristina Dalla Costa, Marcello Ragazzi, Moduli d'arte: storia delle arti visuali, Bergamo, Atlas, 2000,ISBN 88-268-0939-9.
Hibberd, Matthew. The media in Italy (McGraw-Hill International, 2007)
Mario Ortolani, Geografia della popolazione, Milano, Piccin-Nuova Libraria, 1992,ISBN 88-299-0907-6.
Gilles Pécout, Il lungo Risorgimento: la nascita dell'Italia contemporanea (1770-1922), Bruno Mondadori, 1999,ISBN 88-424-9357-0.
Giuseppe Petronio, Compendio di storia della letteratura italiana, Firenze, Palumbo, 1968.
Sarti, Roland, eld. Italy: A reference guide from the Renaissance to the present (2004)
Sassoon, Donald. Contemporary Italy: politics, economy and society since 1945 (Routledge, 2014)
Manfredo Tafuri, Storia dell'architettura italiana (1944- 1985), Torino, Einaudi, 1986,ISBN 88-06-59493-1.