Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Islando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islando
islande Ísland
respubliko
Erupcio de gejsero Strokkur
Erupcio de gejsero Strokkur
Erupcio de gejsero Strokkur
Flago
Flago
Blazono
Blazono
FlagoBlazono
 
Estas
insula lando,suverena ŝtato,lando[+]

Oficiala nomo: Islanda Respubliko
Himno:Lofsöngur

MembrecoNATO,Schengen-spaco,Unuiĝintaj Nacioj
Historiaj regionojDanio-Norvegio,Reĝlando Islando

Parto deEŭropo
Najbaras kunNorda Atlantiko
Kelkaj urboj

ĈefurboRejkjaviko
- mezoRejkjaviko
- koordinatoj64° N,22° U(mapo)64.133333333333-21.933333333333
Plej alta punkto 
- situoHvannadalshnúkur
- alteco2 110 m
Plej malalta punktoAtlantiko[+]
- malaltecom[+]

Akvokolektejo103 004km² (10 300 400ha)[+]
Areo103 001km² (10 300 100ha)

Loĝantaro334 300(1-a de januaro 2016)
Denseco3,25 loĝ./km²

GejseroStrokkur
Vulkanoj
Animalaro

Estiĝo1-a de decembro1918
PrezidentoHalla Tómasdóttir
ĈefministroBjarni Benediktsson

MalkovrintoIngólfur Arnarson
Jaro de malkovro874

HorzonoUTC
- somera tempone observita
Telefona antaŭkodo+354
AŭtokodoIS
Interreta domajno.is

ValutoIslanda krono
Lingvoislanda

Islando (Islando)
Islando (Islando)
DEC
Situo de la ĉefurbo enkadre de Islando

Islando (Norda Atlantiko)
Islando (Norda Atlantiko)
DEC
Situo enkadre de Norda Atlantiko

Map
Islando

Vikimedia Komunejo:  Iceland
En TTT:Oficiala retejo[+]

 Islando

Esperanto-Asocio :Islanda Esperanto-Asocio
vdr

Islando (signifante “Glacilando”) estas lando situanta sur lasamnoma insulo kajpluraj insuletoj en la nordaAtlantiko. La insulo estasla 18-a plej granda en la mondo, kaj la areo de la tuta lando estas proksimume103 000 km².

Islando havis loĝantaron de pli ol 350 000 en 2018, kaj kun la grandeco de la lando, tio igas ĝin la plej maldense loĝata lando en Eŭropo. La ĉefa lingvo estas laislanda, kiu estasnordĝermana lingvo.

En Islando ekzistas malmultaj plantoj, ĉefe herboj, muskoj kaj kelkaj malgrandaj betuloj.

La nomo de la ĉefurboRejkjaviko signifas la fumogolfeto, ĉar varmaj fontoj tie vaporas. Pro la laboro de la vulkanoj estas facile uzi en Islandoakvoenergion kajgeoterman energion.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Islando situas en la norda Atlantiko, proksime al laArkta Cirklo, interGronlando,Norvegio,Irlando,Skotlando kajFerooj. La ĉefa insulo estasla 18-a plej granda en la mondo.

La grandeco de la lando estas 103 000 km²[1] kaj ĝi plejparte konsistas debazalto. La plej granda parto de la lando estas montoj kaj multaj el ili estas kovritaj perglaciejoj. La plej granda glaciejo en Islando kaj en Eŭropo estasVatnajökull (Glaciejo de l'akvoj) en la sud-orienta parto de la lando (8100 km²). Aliaj grandaj glaciejoj estasHofsjökull (Glaciejo de l'Templo),Langjökull (Longa glaciejo),Mýrdalsjökull kajEyjafjallajökull.

Mapo de Islando

Kelkaj aktivajvulkanoj ekzistas en Islando. La plej fama nomiĝasHekla en suda parto de la lando. Ĝi estas impona, konusformamonto, kun monstra, ronda kratero en la supro, kaj en lamezepoko la eŭropaj popoloj kredis, ke tiu ĉi kratero estas enirejo al laInfero. Hekla erupciis multfoje post ekloĝado de la lando kaj faris terurajn detruojn je tero kaj vivo. Granda fendego en Mýrdalsjökull kiu nomiĝasKatla (Kaldrono) ankaŭ estas menciinda kaj ankaŭLakagígar (krateroj de monto Laki) en sud-orienta Islando. La erupcio de Lakagígir en 1783 kaŭzis teruran damaĝon je tero kaj brutaro kaj lalafo kiu tiam fluis el la krateroj estis inter la plej grandaj lafoj en unu erupcio sur la tero je historia tempo.

Urboj

[redakti |redakti fonton]

La dek plej grandaj urboj en Islando estas, en ordo de grandeco:Rejkjaviko (Reykjavík),Kópavogur,Hafnarfjörður,Akureyri,Reykjanesbær,Garðabær,Mosfellsbær,Árborg,Akranes,Fjarðabyggð. Dume la plej granda, Rejkjaviko, havis plu ol 120 000 loĝantojn en 2014, Fjarðabyggð havis 4 675.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Je la oka jarcento irlandajmonaĥoj trovis Islandon kaj tien ili velisen siaj haŭtboatoj kaj restis tie dumsomere[mankas fonto]. Sed baldaŭ ankaŭvikingoj elSkandinavio malkovris la landon kaj tiam la keltajermitoj fuĝis reen al Irlando. La enmigrantoj formiĝis el du malsimilaj nacifragmentoj. La fragmento multe pli granda estis norvegajnobeloj, bienistoj kaj vikingoj, kiuj ne volishumiliĝi sub perfortregadon de la norvega reĝo,Harald Belhara[klarigu]. Kaj por konservi sian liberecon ili fuĝis al la tiam nove trovita lando nordokcidente en laAtlantika Oceano.

Sediuj el la norvegaj enmigrantoj antaŭ sia foriro al Islando loĝis en la insulojBritio kajIrlando. Kaj kun ili venis iom dakeltoj kaj irlandanoj.[mankas fonto] La norvegoj ankaŭ ofte havis skotajn kaj irlandajn sklavojn, kiuj ili envenigis al la insulo. Ili estis la multe pli malgranda fragmento, kiu konsistigis la islandan popolon.

Tiu ĉi kuraĝa popolelmigrado okazis en la naŭa kaj deka jarcentoj. La unua enmigranto metis la piedojn sur islandan teron ĉirkaŭ en la jaro871. Kaj sesdek jarojn poste finiĝis la enmigrado.

La koloniintoj fondis en la lando memstaran regnon, kiu havis strukturon dearistokratarespubliko kaj kredeble estis la unua respubliko enEŭropo. La plej alta institucio de la ŝtato estis la tiel nomataAlþingi, verŝajne la unuaparlamento en Eŭropo. Ĝi festis sian miljaran datrevenon en la jaro 1930, sed ne tute seninterrompa historio, ĉar la parlamento estis haltigita inter 1799–1845. La parlamento kunvenis ĉiusomere kaj havis sidejon sur loko kiu de tiam nomiĝisÞingvellir (parlamenta kamparo aŭ parlamenta ebenaĵo). Ĝi estas unu el la plej pitoreskaj kaj belaj lokoj en Islando.

Dum la unuaj kvar jarcentoj la juna popolo ĝuis grandan liberecon kaj brile prosperis ekonomie kaj intelekte. Kaj tiun tempon islandanoj nomas la ora epoko de ilia historio. Sed en la dek-tria jarcento la popolon trafis longdaŭraj kvereloj kaj bataloj, kiuj furiozis inter la plej riĉaj kaj plej potencaj ĉefuloj de la ŝtato. Kaj kiel ofte poste en la historio de la homaro,avida fremda potenco uzis ĉi tiun malkonkordon por meti manon en la islandajn aferojn, kio fine kondukis al perdo de ĝia sendependeco en la jaro1264. Tiam Islando fariĝis tributregno de la norvega reĝo. En la dek-kvara jarcento ĝi kune kun Norvegio iĝis parto de laKalmara unio, kaj en la dek-sesa jarcento ili ambaŭ definitive subiĝis al ladana krono, kiel rezulto de la unio. Kaj tie la islandanoj restis ĝis en la jaro1918. Tiam Islando reatingis sian liberecon kaj iĝis memstara ŝtato, havante nur la saman reĝon kiel Danio.

Bildo de Islando el la spaco

La proksimaj kvar jarcentoj post la subiĝo sub la fremdanmonarĥonestis epoko de ĉiam kreskanta mizero[klarigu]. La potenchavantoj subpremis la nacion, kaj sub ilia ŝirmo eksterlanda komerckompanio monopoligis la tutan komercon kaj prirabis la popolon ĝisoste. El tiu situacio sekvis profunda malriĉo de la popolo, pesimismo, seniniciatemo kaj de tempo al tempo malsatmortoj.

Tiel pasis la vivo en Islando ĝis en komenco de la dek-naŭa jarcento, kiam la nacio staris ĉe abismo de kompleta pereo. Sed tiam, post longa kaj laciga luktado, fine sukcesis al islandanoj plibonigi la komerckondiĉojn kaj iom post iom atingi pli grandan ekonomian kaj politikan liberecon. Samtempe la spirita vivo de la popolo trairis grandan renesancon.

Jam de tiu grava turnpunkto en la materia kaj intelekta vivo la islanda nacio konstante progresis, ja malrapide dum la unuaj jardekoj, sed tiom grandpaŝe dum la lasta jarcento, ke estas dubinda, ĉu oni povus montri pli rapidan evoluon en historio de iu lando.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Multaj poetoj vivis en Islando dum la unuaj jarcentoj post la enmigrado. Tiuj poetoj postlasis al ni amason da poemoj kaj poemfragmentoj. La unuaj konservataj skribitaj dokumentoj estas de la unuaj jaroj de la dekdua jarcento. Tiuj dokumentoj estas ekstraktoj el la leĝaro (1117-1118) kajLibro pri la Islandanoj skribita deAri fróði (Ari la multescia). En tiu tempo la ĉefaj poetoj ĉe la norvega kaj dana kortegoj estis islandanoj. En la deka kaj dek-unua jarcentoj estis kreataj la grandiozaj poemoj, kiuj en la jarcento dek-tria estis kolektataj en unu libron, nomataEddaSæmundar-Edda. Tiu libro estas unu el la plej eminentaj verkoj de laĝermana literaturo. En ĝi estas konservataj multaj poemoj, eble plej multaj el ili verkitaj inter 900-1100 en Islando kaj en Norvegio. La enhavo de tiuj ĉi poemoj estas mitoj pri la malnovapaganareligio kaj heroaj rakontoj el malnovaj ĝermanaj tempoj. La plej aĝa skribita teksto estasCodex Regius, farita en la 13-a jarcento en Islando kaj nun denove tie, post longa tempo en laReĝa Biblioteko enKopenhago. En la jarcento dek-tria la historiistoSnorri Sturluson skribis sian faman majstraĵonHeimskringla. Ĝi estas historio de la norvegaj reĝoj kaj popolo tra multaj jarcentoj, verkita en lingvo kaj stilo, kiuj povas sin mezuri kun la plej elstara proza literaturo de la homaro. Snorri ankaŭ verkismitologion de la nordaj popoloj kaj lernolibron por poetoj. Tiu libro nomiĝasSnorra-Edda kaj ĝi ankoraŭ estas tiel viva, kiel en lia tempo. De la dek-dua ĝis la dek-kvara jarcentoj iuj majstroj, kiuj ne postlasis siajn nomojn, verkis lasagaojn, kiuj estas mirindaj dokumentoj pri klara spirito, senantaŭjuĝa sintenado al la vivo kaj respekto al nobla kaj arta rakontmaniero. Ili ankaŭ bonege priskribas la vivon en Islando dum la unuaj kvar jarcentoj post la enmigrado. En tiu tempo ankaŭ estis skribataj monumentalaj verkoj pri enmigro kaj koloniado de la norvegoj kajkeltoj en Islando. Tiu verko nomiĝasLandnámaLandnámabók (Libro de ekloĝigo), kaj dank’ al tiuj unikaj dokumentoj la islanda popolo scias sian historion jam de la unua komenco. Plie en tiu ĉi literaturperiodo oni kunmetis librojn prifonetiko,ortografio,retoriko,kronologio, metis surpergamenon laleĝojn de la nacio ktp.

Meze de la dekkvara jarcento Islandanoj komencis verki longajn eposajn kantojn nomitajnrímur (rimaĵoj). Tiu ĝenro estis unu el la plej ŝatata poetika ĝenro en Islando ĝis ĉirkaŭ 1900.

Hodiaŭ la Islandanoj havas komisionon, kiu purigas la islandan lingvon de fremdaj vortoj. Por ke la vortaro povu kreski en moderna tempo, ili kreas novajn vortojn el ekzistantaj vortoj.

Politiko

[redakti |redakti fonton]

La plej alta leĝo de Islando estas laKonstitucio de Islando.

  • Politika sistemo: parlamenta respubliko.
  • Leĝdona organo:Alþingi. Ĝi estis fondita en930, sed haltigita inter 1799 kaj 1845. Do, depende de la vidpunkto oni povas konsideri ĝin la plej malnova parlamento de la mondo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Islando, 2019

Ĝis la komenco de la 20a jarcento, Islando estis unu el la plej malriĉaj landoj en Eŭropo. Tamen, hodiaŭ ĝi fariĝis unu el la landoj kun la plej alta vivnivelo en la mondo, kaj el la landoj kun la plej alta MEP pokapa en la mondo. Fakte, Islando estas la4plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo,[2] kun 52.063 internaciaj dolaroj po kapo en 2005.

Same kiel siaj skandinavaj najbaroj, Islando ankaŭ estas bonfara ŝtato, fakto kiu kontribuas al egala distribuo de la nacia riĉaĵo laŭ laGini-indekso. En 2007, Islando estis vicigita Unue laŭ laindico de homa disvolviĝo, sed post laekonomia krizo de 2008, ĝi falis al la 13-a loko en 2011.

La ĉefsektoro en la ekonomio de Islando estas la marafiŝkapta industrio. Proksimume 40% de islandaj eksportaĵoj originas de mara fiŝkaptado kaj rilataj industriaj produktoj. La jara kvanto de fiŝkaptado estas averaĝe 1,7 milionoj datunoj. Proksimume 5% de la laborantaro estas engaĝitaj en la fiŝkapta industrio.[3] La unikaj naturaj fenomenoj de la lando kuraĝigasturismon, kiu estas grava fonto de enspezo en fremda valuto.

Nur 1.3% de la surfaco de la insulo estas kultivitaj poragrikulturo kaj la ĉefkultivaĵoj estasterpomoj kajrapoj.Brutaro produktas lakton, buteron, fromaĝon kaj viandon. En industrio, la ĉefaj branĉoj estas: fiŝoprilaborado,aluminio,ŝtalo,geoterma energio, turismo, sterko kajcemento. La ĉefaj eksportindustrioj estas: fiŝoj kaj marmanĝaĵoj, aluminio kaj ŝtalo alBritio,Germanio,Usono,Francio,Danio kajJapanio. La ĉefaj importaj branĉoj estas:maŝinaro kaj ekipaĵo, naftaj produktoj, nutraĵoj kaj teksaĵoj el Germanio, Usono, Britio, Danio kajSvedio.

La 22-an de oktobro 2006, Islando revenis albalenĉasado, kio estas malpermesita deinternacia juro pri balenĉasado, tiel aliĝante al Japanio kajNorvegio, kiuj ankaŭ malobservas ĉi tiun malpermeson.

Islando ne estas membro de laEŭropa Unio, sed de laEŭropa Asocio pri Liber-komerco (ELKA), kiu estas paralela kadro al la Eŭropa Unio ekde 1960. La plej multaj el la landoj de la unio, kaj Islando inter ili, reguligas siajn komercajn rilatojn kun Eŭropa Unio en kadro nomata "Eŭropa Ekonomia Areo" (EEA), kiu garantias al siaj membroŝtatoj moviĝ-liberecon por homoj, varoj, servoj kaj kapitalo, sed ne trudas al ne-EU-membroj la devojn truditaj al EU membroj.

Islando havas neniujn signifajnfosiliajn energifontojn. Unu el la manieroj ŝpari pri importado de energifontoj estashejtado per varma geoterma akvo kiu venas de la vulkana strio.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Sano

[redakti |redakti fonton]

Islando havas ĝeneralan sansistemo administratan fare de la Ministerio de Socia Helpo (islandeVelferðarráðuneytið).[5] La kostoj pagatas plejparte per impostoj (85%) kaj je malgranda parto per kotizoj por servoj (15%). Malkiel aliaj plej evoluintaj nacioj, ne estas privataj malsanulejoj kaj privataj asekuroj preskaŭ ne ekzistas.[6] Konsiderinda parto de la registara buĝeto estas atribuataj al sanzorgo.[6] Islando tutmonde havas la 11-an rangon rilate al prisanaj elspezoj kiel procentaĵo de lamalneta enlanda produkto (MEP)[7] kaj la 14-a rangon en elspezado popersona.[8]

Naturo

[redakti |redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • la roka insuloDrangey
  • multajgejseroj, interalie la gejseroStrokkur bildigata en la informkesto supre dekstre de la paĝo
  • impresaj akvofaloj kielGullfoss kajGoðafoss
  • naciaj parkoj kielÞingvellir, unu de la historie plej gravaj lokoj islandaj, ĉar tie okazis la malnova islanda parlamento,Alþing, kiu kunvenis ĉiujare inter 930 kaj 1798.

Historio de la Esperanto-movado

[redakti |redakti fonton]
Kopirajto
Ĉi tiu sekcio baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikoloIslando el laEnciklopedio de Esperanto.

La Enciklopedio de Esperanto de 1934 priIslando donas la sekvan resumon, kiu kompreneble nur konsideras la eventojn ĝis tiu jaro:

Citaĵo
 Islando. La unua propagandisto estisÞorsteinn Þorsteinsson, kiu laboris de 1900 por Esperanto en Rejkjaviko. Aperis de li multaj artikoloj en la lokaj gazetoj kaj li verkis la unuan Esperanto-lernolibron por islandanoj en la jaro 1909. En la jaro 1906 venis elFrancio en la ĉefurbon sub verdaEsperanto-flago fiŝkaptistaj ŝipoj el la ŝiparo deMaurice Duchochois, kio estis notita en la gazetoj. En 1913 oni propagandis eĉ inter lalepruloj. La25-an de novembro1927 en Rejkjaviko estis fondita Esperanto-societo, kaj la urbestro senpage disponigis lernejon por Esperanto-kursoj. Laŭ laDietterle-statistiko en 1928 esperantistoj troviĝis en 12 lokoj. En 1933 ekzistisUEA-delegitoj en 3 lokoj. 
— Enciklopedio de Esperanto (1934)

Islanda Esperanto-Asocio estis fondita en 1950 kaj iĝisLanda Asocio deUEA en 1975. En julio 1977 la62-a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013 la98-a Universala Kongreso de Esperanto ambaŭ okazis en Rejkjaviko.

Vidu ankaŭBaldur Ragnarsson kajHallgrímur Sæmundsson, kaj la kategorioIslandaj esperantistoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. statistikaj informoj pri Islando en laArkivigite je 2020-05-18 per la retarkivoWayback MachineMonda faktolibro de CIA (angle)
  2. "Austria". International Monetary Fund.[1] Alirita la 2an de Julio 2017.
  3. Iceland, CIA World Factbook. Arkivita ella originalo je 2020-05-18. Alirita 2014-10-22 .
  4. 4,04,1datumoj de laInternacia Monunua Fonduso, stato oktobro 2014 (angle)
  5. Informo pri la islanda sansistemo. Ministerio de Socia Helpo, Islando (angle)
  6. 6,06,1Gunnlaugsson, Gunnar H.; Oddsdottir, M.; Magnusson, J. (2006)."Surgery in Iceland" (Kirurgio en Islando), ĵurnaloJAMA Surgery antaŭeArchives of Surgery (mallongeArch Surg) 141 (2): paĝoj 199–203.COI:10.1001/archsurg.141.2.199. PubMed16490899. (angle)
  7. informo el la retejonationmaster.com, stato de 2002, vidita la 2-an de novembro 2014Arkivigite je 2014-09-29 per la retarkivoWayback Machine (angle)
  8. informoj de laOrganizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo el 2011 (angle)

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Baldur Ragnarsson (tr.), 1964:Islandaj pravoĉoj, tri rakontoj kaj unu poemo, Eldona Soc. Esperanto, Malmö, 110 p.
  • Baldur Ragnarsson 1975: “Islando – surpriza lando”,Esperanto, 834(6), p. 109-111

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Nord-Atlantika Alianco
 Albanio  •  Belgio  •  Britio  •  Bulgario  •  Ĉeĥio  •  Danio  •  Estonio  •  Finnlando  •  Francio  •  Germanio  •  Grekio  •  Hispanio  •  Hungario  •  Islando  •  Italio  •  Kanado  •  Kroatio  •  Latvio  •  Litovio  •  Luksemburgo  •  Montenegro  •  Nederlando  •  Nord-Makedonio  •  Norvegio  •  Pollando  •  Portugalio  •  Rumanio  •  Slovakio  •  Slovenio  •  Turkio  •  Usono
Mapo de landoj de NATO
Mapo de landoj de NATO
Petis aliĝon:
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la44-a semajno de la jaro2014.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Islando&oldid=9046484"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp