Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Islamofobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sen fontoj!
Ĉi tiu artikolo pri diskriminaciocitas neniun fonton.
Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Oktobro 2016)
Islamofobio
nemedicina fobio
koncepto
religia maltoleremoRedakti la valoron en Wikidata
ksenofobiorasismosocia movado
vdr
No mosque
Signo signifanteNeniu moskeo
kontraŭislama signo en manifestacio en Nov-Jorko, Usono

Islamofobio estas laantaŭjuĝojdiskriminacio kontraŭislamoislamanoj. La vorto mem datiĝas al la1980-aj jaroj, sed iĝis pli uzata post la atakoj de la11-a de septembro 2001. Kiel la vorto mem indikas, temas plej ofte prifobio, t.e. pritimo de aŭmalamo kontraŭ islamo kaj eventuale ankaŭ kontraŭ islamanoj kaj islamaĵoj ĝenerale.

PriEŭropo oni povus diri, ke la koncepto pludaŭrigas tradician rivalecon inter la kristana kaj islama kulturoj ĉirkaŭMediteraneo. La lastaj epizodoj de tiu rivaleco dum la20-a jarcento estis lakolonia kaj senkoloniiga luktoj ĉeMaroko,Alĝerio kajEgiptio, sed ankaŭ estis en la kerno de granda parto de la procezo de plia diseriĝo de la iamaJugoslavio, pro la islamanoj deBosnioKosovo. Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento signifege pliiĝis la kvanto de islamdevenaj loĝantoj en kelkaj eŭropaj landoj, kielBritio,Germanio,Francio,Hispanio kaj eĉDanio,Belgio kaj aliaj. Tiu fakto kaŭzis interalie malfavoran rilaton ĉe parto de la ĝistiama indiĝena loĝantaro al tiu nova loĝantaro, ne nur fremda, sed krome el la tradicie malamika kulturo.

Ĉe aliaj mondoregionoj, kielBarato,Rusio, ĉirkaŭIsraelo, ĉirkaŭIndonezio, ktp., la karaktero de la islamofobio estas diferenca pro la regionaj cirkonstancoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Islamofobio&oldid=9298111"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp