Islamo (arabeالإسلامal-'islâm, "submeto [alDio]") estasmonoteismaabrahama religio, kies doktrinoj kaj instruoj baziĝas surKorano, kiu asertas, ke «Ne ekzistas alia Dio kromAlaho[1] kaj Mohamedo estas ties mesaĝisto».[2] La araba vortoAllah, esperantigita kiel Alaho, signifas ‘Dio’ kaj ĝia etimologio estas la sama kiel tiu de laŝemida vortoEl, per kiu Dio estas nomata en laBiblio. La islamaj erudiciuloj difinas islamon kiel: «La submetiĝo al Dio pere deunudiismo, obeo kaj forlaso de la idoladoro».[3]La plej sankta libro de islamo estasKorano,[4] diktita de Alaho alMohamedo pere de Ĝibrilo (laanĝelo Gabrielo). La sekvantoj de islamo nomiĝasislamanoj. Ili kredas ke Mahomedo estas la lasta el la profetoj senditaj de Dio.[5]
Islamo estasabrahama religiounudiisma kiu adoras nurAlahon. Oni kalkulas ke en la nuntempo ekzistas inter 1000 kaj 1 200 milionoj da islamanoj en la mondo. LaŭVatikano, islamo (ĉiuj branĉoj kune) estas la plej disvastiĝinta religio, ĉar ĝi superis la nombron dekatolikoj,[6] kaj la dua religio de la mondo se oni kalkulas ĉiujn branĉojn, ekleziojn kaj sektojn deKristanismo.
Islamo ekiĝis per la predikado de Mohamedo en la jaro622 enMekko (en nunaSauda Arabio). Sub la regado de Mohamedo kaj liaj posteuloj, islamo rapide etendiĝis al vasta regiono. Tamen, ne ekzistas interkonsento inter islamanoj kaj ne islamanoj pri la maniero kiel ĝi vastiĝis kaj islamanigis aliajn popolojn, ĉu tio estis altrudo aŭ libera elekto.
La plejmulto el islamanoj estassunaistoj, t.e. ĉirkaŭ 75-90% el ĉiuj kredantoj. La dua granda branĉo,ŝijaismo, estas sekvata de 10-20% plejparte enIrano kajIrako. Ĉirkaŭ 13% el ĉiuj islamanoj loĝas enIndonezio, islama lando kun pli da loĝantoj en la mondo,[7] 25% enSudazio,[7] 20% enMezoriento,[8] 2% enCentrazio, 4% en la cetero de sudorientaj aziaj landoj, kaj 15% ensubsahara Afriko.[9] Gravaj komunumoj ankaŭ ekzistas enĈinio,Rusio, kaj en partoj deEŭropo kieAlbanio estas la ununura tute eŭropa lando kun islama plimulto. sekvita deBosnio. Kun ĉirkaŭ 1.5 miliardoj da sekvantoj aŭ 22% de la tutmonda loĝantaro en2009,[10] Islamo estas la dua plej granda religio kaj unu el la plej rapide kreskantaj en la tuta mondo.[11][12]
Islamologio aŭIslamaj studoj (malnoviĝinte:Islamistiko) estas la scienca studo de Islamo kaj la kulturoj kaj socioj influitaj de Islamo en la pasinteco kaj nuntempo.[13][14] Kiel religia fako, ĝi studas Islamon : ĝian dogmon, historion, kulturon, juron, la ekonomion de islamaj popoloj, ktp. Islamaj studoj ne okupiĝas priapologetiko, sed servas kiel fonto de senantaŭjuĝaj informoj pri Islamo, la spiritaj valoroj kaj gvidlinioj de ĝiaj sekvantoj.
La vorto"islamo" estas transliterumo de laaraba الإسلام,islām, kiu signifas: "submeto", "fidelo", subkomprenita "al Dio"[15][16], estas verba substantivo kies origino estas la trilitera radikos-l-m, kaj ĝi estas derivita de la araba verbo 'áslama, kio signifas "submetiĝi, subiĝi (alDio)"[17]. Alia vorto veninta de la sama radiko estassalam (سلام) kiu signifas "Paco".Muslim[18] estas la araba vorto por la sekvanto de Islamo. Ĝi estas la aktiva participo de la sama verbo el kiuIslām estas la infinitivo[19].
La kredantoj de Islamo montras submetadon al Dio per adorado de li[20], sekvante liajn ordonojn, kaj evitantepoliteismon[21]. La vorto foje havas apartajn implicojn en malsamaj partoj de la Korano. En kelkaj versoj, ekzistas emfazo sur la kvalito de Islamo kiel interna konvinkiĝo. Aliaj versoj ligas islām kaj dīn (kutime tradukita kiel "religio"): "Hodiaŭ, mi perfektigis vian religion (dīn) por vi; Mi kompletigis mian benadon sur vin; Mi aprobis Islamon por via religio". Daŭre aliaj priskribas Islamon kiel agon de revenado al Dio - pli ol nur vorta aserto de kredo. Alia teknika signifo en islama penso estas kiel unu parto de triado de islamo, imān (kredo), kaj ihsān (plejboneco) kie ĝi reprezentas agojn de kultado ('ibādah) kaj islaman juron (ŝario)[22][23].
En malnovaj esperantlingvaj tekstoj oni trovas ofte la esprimojnmahometismo kajmahometano, kiuj ne plu estas uzataj nuntempe.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMohamedo.
"Mahomedo" en laaraba lingvo.Bildo de la 15-a jarcento, kiu prezentas Mahomedon predikantan en Mekko.
La historio de Islamo komenciĝas en la vivo deMohamedo,[n 1] (ĉ.570 -8-an de junio632)[24]. Li estis komercisto, kiu poste iĝis religia, politika, kaj milita gvidanto. Tamen, islamanoj ne konsideras Mohamedon[n 2] kreinto de Islamo, sed rigardas lin kiel la lastan mesaĝiston deDio, tra kiu laKorano estis revelaciita[25]. Por islamanoj Mohamedo restaŭris la originalan, nekoruptitan unudiisman kredon deAdamo,Abrahamo,Moseo,Jesuo, kaj aliaj profetoj. En la islama tradicio, li estas akceptata kiel la lasta en serio da profetoj[26]. Dum la lastaj 22 jaroj de la vivo de la profeto, ekiĝante en lia 40-jariĝo (610 p.K.), Mohamedo ricevadis revelaciojn kiujn li kredis esti venintaj de Dio[n 3].
La enhavo de tiuj revelacioj, konataj kiel la nuna Korano, estisparkerigitaj kaj registritaj de liaj sekvantoj. Dum tiu tempo, Mohamedo predikis al la loĝantoj deMekko, petegante ilin forlasi lapoliteismon kiu estis la ĉefa kredo inter liaj samgentanoj. Laŭdire, Mekko havis unu idolon por tago kaj ĝi estis grava pagana pilgrimejo ne nur por mekkanoj sed ankaŭ por multaj triboj venintaj el tutaArabio. Kvankam kelkaj el tiuj homoj akceptis Islamon, Mohamedo kaj liaj malmultnombraj sekvantoj, malpli ol kvardek familioj, estis persekutitaj de la gvidantoj de Mekko por kiuj tiu prediko minacis la profitdonan negocadon pri la pilgrimadoj. Post 12 jaroj da predikado en Mekko, Mohamedo kaj la malgranda grupeto da islamanoj devis elmigri (vojaĝo fame konata kielHeĝiro) al la urboMedino (antaŭe Jatribo) en la jaro 622. Tie, kun la medinaj konvertitoj al Islamo kaj la elmigrintoj venintaj el Mekko, Mohamedo establis sian politikan kaj religian aŭtoritaton[n 4]. Post kelkaj jaroj, du bataloj estiĝis kontraŭ la armitaj fortoj de Mekko[27][28][29]: laBatalo de Badro en624, kiu iĝis islama venko, kaj laBatalo de Uhudo en625, kiu finiĝis sen evidenta venkinto. Ekzistis konflikto kun la judaj klanoj de Medino kiuj kontraŭstaris la islamanojn. Ĝi kondukis al la ekzilo, sklaviĝo, aŭ morto de la judoj, la juda enklavo Ĥajbaro estis submetita. En la sama tempo, la mekkaj komercvojoj estis fortranĉitaj kiam Mohamedo subigis ĉirkaŭajn dezert-tribojn[30]. Ekde629 Mohamedo venkis en la preskaŭ senperforta konkero de Mekko, kaj antaŭ sia morto en la jaro632 (estinte 62-jaraĝa) li sukcesis kunigi latribojn de Arabio en unureligian komunumon[31].
Post la morto de Mohamedo en 632, pluraj malkonsentoj pri la gvida posteuleco krevis ene de la islama komunumo.Umar ibn al-Ĥattab, eminenta sekvanto de Mohamedo, nomumis ĉefgvidantonAbu Bakr, kiu estis kunulo kaj proksima amiko de Mohamedo. Multaj aliaj ankaŭ subtenis tiun nomumon de Abu Bakr kaj li fariĝis la unuakalifo post la morto de la profeto. La tuja tasko kiun Abu Bakr ekplenumis dum sia regado estis la venĝo de la tiutempa malvenko kontraŭ la bizancaj fortoj, kvankam li unue devis malfari la ribelon de arabaj triboj en epizodo konata kiel la "Militoj pro Apostateco".[32]
Post lia morto en634 lin sekvis Umar,Uthman ibn Affan kajAli ibn Abi Talib. Tiuj unuaj kvar gvidantoj de la Islama Komunumo estas konataj kiel laOrtodoksaj Kalifoj. Sub ili, la teritorio sub islama regado disvastiĝis al persaj kaj bizancaj teritorioj.
Kiam Umar estis murdita en644, la elekto de Uthman frontis kreskantan opozicion. En656, ankaŭ Uthman estis mortigita, kaj Ali ibn Abi Talib iĝis kalifo. Post batalo de la opozicio en la unua interna milito, Ali ibn Abi Talib estis murdita de laĥariĝanoj en661. Post tio,Muawiya ibn Abi Sufyan, kiu estis reganto deLevantenio, prenis la povon kaj tiel naskiĝis laumajada dinastio kiu havis la ĉefurbon enDamasko[33].
Tiuj disputoj pri religia kaj politika gvidado kreis skismon en la islama komunumo. La plimulto akceptis la legitimecon de la tri regantoj antaŭ Ali ibn Abi Talib, kaj iĝis konataj kielsunaistoj. Tamen, multaj aliaj ankaŭ kontraŭis tion, kaj kredis ke Ali ibn Abi Talib estis la nura legitima posteulo pro la familiaj ligoj kun la profeto. Ili iĝis konataj kiel laŝijaistoj[35]. Post la morto de Muawiya en680, la konflikto pro la sinsekvo krevis denove per interna milito konata kiel la "Dua Milito pro Apostateco". Poste, la umajada dinastio venkis dum sepdek jaroj, kaj povis konkeriMagrebon kajIberion,Gallia Narbonensis en la okcidento same kaj ĝi plivastiĝis en la teritorioSindha kaj en partoj deCentrazio[36].
La umajada aristokrataro opiniis, ke Islamo estis religio fondita nur por laaraboj[37]. La ekonomio de la Umajada Imperio estis bazita sur supozo ke la neislama plimulto pagus la impostojn al la malplimulto de islamaj araboj. Laŭ tiu sistemo, ne-arabo kiu volus islamaniĝi unue devus esti kliento aŭ servisto de araba tribo por la posta akceptado. Eĉ post konvertiĝo, tiuj novaj islamanoj ne atingis socian kaj ekonomian egalecon samrange al la araboj. La posteuloj de la onklo de Mahomedo,‘Abbas ibn ‘Abd al-Muttalib amasiĝis kune kun malkontentaj konvertitoj, malriĉaj araboj, kaj ŝijaistoj kaj batalis kontraŭ la Umajadoj kaj faligis ilin per la helpo de ilia generaloAbu Muslim, inaŭgurante laAbasidan dinastion en750 kaj translokigante la ĉefurbon de la imperio alBagdado[38].
Moskeo de la Vendredoj, konstruita en la 13-a jarcento enAfganio dum regado de laguridoj
Sub la regado de la abasidoj, la islama civilizo prosperis ĝis atingo de la tiel nomata «Islama Orepoko», kun ĝia ĉefurbo en la kosmopolita Bagdado. La plej gravajHadito-kolektoj estis kompilitaj kaj la kvar sunaismaj jurajskoloj (hanafismo[39],hanbalismo.[40],malikismo[41] kajŝafiismo[42]) estis establitaj surbaze de la instruoj deAbu Hanifah,Ahmad bin Hanbal,Malik ibn Anas kajal-Shafi'i respektive. Al-Shafi'i kodigis metodon por establi la fidindecon deHadito, temo kiu estis disputafero inter islamaj erudiciuloj[43]. La filozofoj Ibn Sina (Aviceno) kajAl-Tabari serĉis la vojojn por integri grekajn principojn en islaman teologion[44], dum la teologoAbu Hamid al-Ghazzali de la11-a jarcento kverelis kontraŭ ili kaj finfine venkis. Sufiismo iĝis movado kiu kondukis almistikismo kaj asketismo. Ĝi iom apartiĝis deŜijaismo pro malkonsentoj rilate al la sinsekvo de imamoj. Tiu rapida disvastiĝo de la islama regno ekigis malamikecon inter mezepokaj ekleziaj kristanaj verkintoj kiuj rigardis Islamon kiel malamikon. Tiu opozicio kondukis al polemikaj disertaĵoj kiuj prezentis Islamon kiel la religion de laAntikristo kaj islamanojn kiel malĉastulojn kaj malsuperulojn[45][46].
En tiu epoko,Kordovo, la plej granda islama mondurbo en la jaro1000, estis hejmo de proksimume duonmiliono da homoj. Publikajhospitaloj establiĝis tiutempe kaj estas konsideritaj «la unuaj hospitaloj» laŭ la nuna signifo de la vorto. Ankaŭ estis disdonitaj la unuaj diplomoj por la kuracistoj[47]. LaGuinness-libro rekonas la enton nomatanUniversitato de Al-Karaŭino kiel la plej antikva universitato en la mondo, fondita en859[48]. La universitato disdonis diplomojn kiuj permesis la instruadon de juro enmadrasoj. Ankaŭ la unuaj ejoj por prizorgado de la mensmalsanuloj estis establitaj en la islama mondo[49]. Dum tiu epoko, normoj pri eksperimentoj kaj teknikoj estis enkondukitaj en la scienca procezo por distingi inter konkurantaj teorioj same kiel la tradicio de citado[50][51].Alhazen estas konsiderata kiel la patro de la moderna scienca metodo kaj ofte referata kiel la «unua vera sciencisto en la mondo»[52]. Laŭleĝaj institucioj prezentitaj en islama juro inkludas la fondusonŬakfo.[53][54]
En la fino de la 9-a jarcento, laAbasida Kaliflando fragmentiĝis en diversajn regionojn kiuj akiris kreskantajn nivelojn de aŭtonomeco. En tutaNordafriko, laProksima Oriento kajCentrazio, emirlandoj formitaj kiel provincoj liberiĝis. La monolita araba imperio konvertiĝis en pli buntan kaj diversan islaman mondon kie lafatimidoj kontraŭis la religian aŭtoritaton de la kaliflando.
En la10-a jarcento la potencajgaznavidoj konkeris la afgan-persan regionon kaj grandan parton de lahinda subkontinento nome de Islamo. Ili estis anstataŭitaj de la Guridoj en la12-a jarcento. En836, la kalifo Al-Mutasim ŝanĝis la ĉefurbon de la kaliflando de Bagdado al la nova urboSamaro, kiu estus la ĉefurbo ĝis892 kiam ĝi estis retranslokigita al Bagdado fare de al-Mutamid. Antaŭ1055 laselĝukoj eliminis la abasidojn kiel armea forto, tamen ili daŭre respektis la titolan aŭtoritaton de la kalifo[55]. Dum tiu tempo, plivastiĝo de la islama mondo daŭris, ĉu per konkero ĉu per paca proselitismo. Same kiel Islamo kaj islamanoj, la komercaj retoj etendiĝis al la sub-saharaOkcidentafriko, Centrazio,Volgia Bulgario kaj laMalaja Insularo.
LaReconquista estis lanĉita kontraŭ islamaj princlandoj enIberio, kaj la islamaj havaĵoj enItalio estis perditaj favore al lanormandoj. Ekde la11-a jarcento aliancoj de eŭropaj kristanaj regnoj komencis serion de la tiel nomatajKrucmilitoj, direktitaj kontraŭ islamaj armeaj konkeroj ene de la orienta parto de la antaŭaRomia Imperio, precipe en laSankta Lando. Komence sukcesaj en tiu celo, kaj establantaj la krucmilitistajn ŝtatojn, tiuj akiroj poste estis inversigitaj de postaj islamaj generaloj kiel ekzempleSaladino, kiu rekaptisJerusalemon en1187.[56]
En la 13-a kaj 14-a jarcentoj naskiĝis laOtomana Imperio surbaze de la "Ghazi-emirlandoj" post serio de sinsekvaj konkeroj kiuj inkluzivisBalkanojn, partojn deGrekio, kaj okcidentanAnatolion. En1453 subMehmedo la 2-a la otomanoj sieĝisKonstantinopolon, la ĉefurbon de laBizanca Imperio kiu falis sub pli granda nombro da otomanaj trupoj. Post establado de la imperio, la otomanoj entreprenis militkampanjon en Eŭropo kiu atingis la pordojn deVieno en1529[61]. Sub otomana regado, okazis grava islamiĝo de loĝantaro deBalkanoj[62].
De la 14-a ĝis la16-a jarcento granda parto de la islama mondo travivis alian oran epokon sub laTimurida dinastio. En la 16-a jarcento, laSafavidoj prenis la regon en Irano kaj establisislaman ŝijaismon kiel oficialan religion tie. Malgraŭ periodaj malsukcesoj, la Safavidoj tenis la potencon dum du jarcentoj ĝis la uzurpado de la povo fare de laHotaka dinastio en la18-a jarcento.
Komence de la13-a jarcento, lasufiisma movado spertis transformiĝon, plejparte kiel rezulto de la klopodoj de al-Ghazzali pravigi kaj reorganizi la movadon. Li evoluigis la modelon de la sufiisma ordeno kiel komunumo despiritaj instruistoj kaj studentoj. Ankaŭ grava por la sufiismo estis la kreado deMasnavio, kolekto de mistikisma poezio deRumi, persa poeto de la 13-a jarcento[63]. Masnavio havis fortan influon en la filozofio kaj vivostilo de la sufiistaro kaj por ili ĝi estas la plej grava libro post Korano.[46]
Post la invado alIrano kaj disrabado deBagdado fare de lamongoloj en la duono de la 13-a jarcento,Delhio iĝis la plej grava kultura centro de la orienta islamo[64]. Multaj islamaj dinastioj regis partojn de la hinda subkontinento ekde laGaznavidoj en la10-a jarcento. La plej elstaraj estis laDelhia Sultanlando (1206-1526) kaj laMogola Imperio (1526-1857). Ĉi tiuj imperioj multe kontribuis por la disvastiĝo de Islamo en la sudo de Azio sed komence de la 18-a jarcento, la hinduaMaratha Imperio konvertiĝis en la reganta potenco en la nordo de Barato ĝis malfortiĝo kaŭzita de laDurana Imperio meze de la 18-a jarcento.
En la 19-a jarcento laBrita Imperio metis finon al la lasta mogola dinastio kaj faligis la islamanMisorion[66]. En sama jarcento, la pliiĝo de naciismaj movadoj estigis enGrekio la batalon por la sendependeco, kiu venkis en1829. Poste pluraj balkanaj ŝtatoj ekiris la saman vojon, kaj laotomanoj suferis malvenkon okaze de laRusa-turka Milito (1877–1878). Dum tiu tempo, multaj islamanoj migris, laborante kiel servistoj, plejparte alBarato,Indonezio kajKaribio, formante la plej grandan islaman loĝantaron enAmeriko[67]. Plie, kiel rezulto de la urbiĝo kaj pliiĝo de la komerco enAfriko, islamanoj ekloĝis en novaj areoj kaj disvastigis la islaman kredon. Danke al tio, Islamo en subsahara Afriko verŝajne duobliĝis inter1869 kaj1914[68]. La Otomana epoko finiĝis en la fino de laUnua Mondmilito kaj laKaliflando estis nuligita en1924[69][70].
Ekde la fruaj jaroj de la20-a jarcento, la plej granda parto de la islama mondo ekster la Otomana Imperio estis absorbita en la imperioj de ne-islamaj eŭropaj potencoj. Post la malvenko en laUnua Mondmilito, preskaŭ la tutaOtomana Imperio ankaŭ estis dispecigita en eŭropajn protektoratojn aŭ influkampojn. Dum la 20-a jarcento, la plejmulto el tiuj eŭrop-regataj teritorioj iĝis sendependaj, kaj la novaj aferoj kiel ekzemple naftoriĉo kaj rilatoj kunIsraelo estis la ĉefaj protagonismaĵoj. LaOrganizaĵo de la Islama konferenco, konsistante el islamaj landoj, estis formale establita en septembro de1969 post la forbruligo de laMoskeo Al-Aksa enJerusalemo[71].[72]
En la 20-a jarcento, la islama mondo estis tre proksima al la eksteraj kulturaj influoj, ĉefe de la okcidenta kulturo, alportante gravajn ŝanĝojn en la islamaj socioj. Kiel respondo, novaj movadoj entreprenis islaman revigliĝon kun la celo apartiĝi de la neislamaj ideoj. Aperis grupoj kiel ekzempleJamaat-e-Islami enPakistano kaj laIslama Frataro enEgiptio kiuj preferas kaj proponas totalisman kaj teokratian alternativon al sekularaj politikaj ideologioj.
En landoj kielIrano, ribela movado anstataŭis laikajn reĝimojn per tiuj islamaj, dum internaciaj teroristoj kielUsama bin Laden elAlkaido engaĝiĝis en terorisma agado por atingi tiajn celojn. Foje nomataj islamistoj, ili rigardas okcidentajn kulturajn valorojn kiel minacon. Ĉi organizoj asertas ke Islamo estas ampleksa solvo al ĉiu publika kaj privata afero de la socio. Kelkaj islamaj organizoj komencis uzi la amaskomunikilojn por antaŭenigi la mesaĝon de Islamo. La unua islama satelita reto kun 24-hora servo tutmonde estisMTA International, establita de laAhmada Islama Komunumo en1994. Zakir Naik, estro de la Islama Esplor-Fondaĵo, establis alian 24-horan islaman internaciantelevidkanalon (Peace TV) en2006.[73]
Kiel rezulto de la migrado, multaj islamanoj formis gravajn komunumojn enUsono kajEŭropo (precipe enBritio,Francio kajGermanio). Defioj por islamanoj estis la konservado de la praktikado de la islama kredo, kaj reteno de la valoroj kaj identeco de la islama popolaro. Pliiĝo deislamofobio, laŭ Carl Ernst, kontribuis al la kreado de negativaj bildoj de Islamo kaj islamanoj en la Okcidento.[74]
Islamo ofte falis sub la premado de la sekularaj povoj.Ruĝaj gardistoj de Ĉinio fermis multajn moskeojn kaj detruis ekzemplerojn de la Korano.Albanio dum la komunisma epoko iĝis la unua lando kiu malpermesis la praktikadon de ĉiuj religioj[76][77]. EnTurkio, la armeo okazigis ŝtatpuĉojn kontraŭ la islamismaj registaroj kaj la kaptukoj estis, same kiel enTunizio, malpermesataj en registaraj ejoj[78][79]. Ĉirkaŭ duonmiliono da islamanoj estis murditaj enKamboĝo fare de la komunistoj, ĉar laŭ tiuj, ili estas la ĉefaj malamikoj[80].
Islamismaj grupoj kiel laIslama Frataro asertas, ke Islamo estas la solvo de ĉiuj problemoj de la tutmonda politiko, sed ĝi estis malpermesata[81].Jamal al-Din al-Afghani, kune kun sia sekvantoMuhammad Abduh, sin nomas antaŭantoj de la islama renesanco[82]. En Turkio, la islama AKP demokratie restis en la povo dum jardeko, kaj islamismaj partioj estas la plej popularaj dum la balotoj post laAraba printempo.[83].
La ortodoksaj grupoj estas multfoje financataj kaj kreskas danke al la tradiciaj grupoj[84][85][86]. En multaj lokoj, la uzado de lahiĝabo plimultiĝis[87] kaj iĝis pli ofta kaj la procento de islamanoj favoraj al la leĝoj de la Ŝario konsiderinde altiĝis[88].
Sed ne estas islamanoj nur en islamaj landoj. En Okcidentaj landoj kreiĝas aparta islama kulturo; ekzemple, enFrancio en2017, unu el la plej gravaj eminentuloj, la D-roDalil Boubakeur,rektoro de laGranda Moskeo de Parizo, publikigis «Proklamon de la islamo en Francio» («Proclamation de l'islam en France» en lafranca[89]) kiu provas justigi la francajn islamanojn kiuj praktikas islamon kiu respektas la leĝojn respublikajn, kaj kiu estis tradukita enEsperanton[90].
La baza koncepto de Islamo estas rigoramonoteismo, nomataTawhid (arabe توحيد)[91]. Dio estas priskribita en la ĉapitro 112 de la Korano[92] kiel: «Diru: "Li estas Alaho, la Unueco, Alaho la Eterna, Li nek naskis nek estis naskita, kaj neniu estas simila al Li"». (112, 1-4). Islamanoj malakceptas la kristanan doktrinon pri laTriunuo kaj dieco de Jesuo, kaj komparas ĝin kunpoliteismo, sed ili akceptas Jesuon kiel profeton. En Islamo, Dio estas preter ĉiu kompreno kaj islamanoj ne bildigas Dion. Dio estas priskribita kaj referita pere de pluraj nomoj aŭ atributoj. La plej ofta inter ili estasAl-Rahmān t.e. "la Kompatema" kajAl-Rahīm, t.e. "la Donema".[93]
Islamanoj kredas ke la celo de la homa ekzistado estas la adorado al Dio.[94] Li estas supozata kiel persona dio kiu ĉiam respondas al ajnulo kiu en malfeliĉo aŭ danĝero vokas Lin[95]. Laŭ Islamo ekzistas neniuj perantoj, kiel ekzemple pastraro, interDio kaj la kreado ĉar laŭ Korano Dio diris «Ni estas pli proksimaj ol viajugola vejno» (Korano 2, 117).
Allāh estas la vorto sen pluralo aŭ sekso uzata de arablingvanoj (ne nur islamanoj, sed ankaŭjudoj kajkristanoj) por Dio, dum ʾilāh estas por diaĵo aŭ gedioj ĝenerale. Aliaj ne-arabaj islamanoj ankaŭ uzas aliajn nomojn por Dio, ekzemple "Tanrı" en laturka aŭ "Khodā" en lapersa.
Kredo je laanĝeloj estas fundamentaĵo en Islamo. Ili estas multfoje menciataj ne nur en la Korano sed ankaŭ en laHadito. La araba vorto por anĝelo signifas «mesaĝisto» (ملاكmalak), kies ekvivalentoj estas en lahebrea (malaĥ) kajgreka (angelos). Laŭ la Korano, anĝeloj ne posedas liberan volon, kaj adoras Dion sub tuta obeemo. La devoj de la anĝeloj inkluzivas komunikirevelaciojn de Dio, glori lin, registri la agojn de ĉiu persono, kaj preni la animon de la homoj post la morto. Oni ankaŭ kredas, ke ili peras antaŭ Dio favore al la homoj. La Korano priskribas anĝelojn kiel mesaĝistojn kun flugiloj — du, aŭ tri, aŭ kvar paroj.
La baza kredo je anĝeloj konsistas el:
1. Ilia ekzistado.
2. Anĝeloj pri kiuj oni konas la nomojn (per la revelacio), kielGabrielo aŭRafaelo, kies nomon oni ne konas, sed oni kredas ke ili estas multaj.
3. Iliaj kvalitoj. Ili kredas ke la anĝelo Gabrielo aperis al Mahomedo sub diversaj formoj[97]. Ili estas servistoj de Dio kaj ĉiam obeas lin, ili estas multegaj kaj nur Dio konas ilian nombron.
„ Diru: "Se estus sur la tero anĝeloj, pacemaj kaj irantaj kviete, certe Ni estus sendinta al ili anĝelon el la ĉielo kiel senditon". ”
LaEvangelio (Al-Injil) revelaciita alJesuo (Isah por la islamanoj), filo de Maria (Marjam)[103][104].
„ Diru: "Ni kredas je Alaho kaj je tio, kion Li sendis al ni, kaj je tio, kion Li sendis al Abrahamo kaj Ismaelo kaj Isaako kaj Jakobo kaj al ilia idaro, kaj je tio, kio estis donita al Moseo kaj al Jesuo, kaj je tio, kio estis donita al la profetoj de ilia Sinjoro. Ni neniel distingas inter ili kaj ni submetiĝas al Li". ”
— Sankta Korano ĉapitro 2, verso 136
Tamen, malgraŭ tiu akcepto de la antaŭaj libroj kiel registraĵoj de la diktaĵoj de Dio al diversaj profetoj, laŭ islamanoj, parto el la antaŭaj revelaciaĵoj, t.e. laTorao kaj laEvangelioj, estis modifitaj aŭ misinterpretitaj, aŭ ambaŭ[105].
La Korano (laŭlitere "Deklamado") estas konsiderata de islamanoj la lasta revelacio kaj laŭlitera Vorto de Dio[106][107][108] kaj vaste akceptata kiel la plej bona literaturaĵo en laaraba lingvo. Islamanoj kredas ke la versoj de la Korano estis revelaciitaj de Dio al Mohamedo tra laĉefanĝelo Gabrielo dum multaj fojoj inter610 kaj la morto de la profeto la8-an de junio632[109]. La Korano estis laŭdire surpaperigita de la sekvantoj deMohamedo dum li estis vivanta, kvankam la ĉefa metodo por diskonigado estis parola. Ĝi estis kompilita en la epoko deAbu Bakr, la unua kalifo, kaj estis normigita sub la administrado deUthman-ibn al-Affan, la tria kalifo.[110]
La Korano estas dividita en 114suraojn, aŭ ĉapitrojn, kiuj entute havas 6,236 versojn. La kronologie pli fruaj suraoj, revelaciitaj enMekko, temas ĉefe pri etikaj kaj spiritaj aferoj. La postaj suraoj registritaj enMedino plejparte diskutas sociajn kaj moralajn temojn kiuj estas gravaj por la islama komunumo. La Korano celas multe pli moralan konsiladon ol laŭleĝan instrukcion, kaj ĝi estas konsiderata la «fontlibro de islamaj principoj kaj valoroj». Islamaj juristoj konsultas laHaditon, t.e. la skriban registraĵon pri la vivo de Mohamedo, kiel suplementon de la Korano kiu helpas por ties interpreto. La scienco pri korana komentado kaj ekzegezo estas konata kielTafsir.[111]
Kiam islamanoj diras «la Korano», ili kutime parolas pri la originala arablingva verko ol alilingvaj versioj[112]. Laŭ ili, Korano estas perfekta nur en la origina araba lingvo; tradukoj estas nepre mankohavaj pro lingvaj diferencoj, eraroj de tradukistoj, kaj la neebleco konservi la originalan inspiran stilon. Tradukoj estas konsiderataj nuraj komentaĵoj de la Korano, aŭ «interpretoj de ĝia signifo», sed ne la Korano mem.[113]
La plimulto de la islamanoj kultas la Koranon. Ili envolvas ĝin en puraj tukoj kaj lavas siajn manojn antaŭ la preĝoj aŭ legado. La eluzitaj ekzempleroj de la Korano ne estas detruataj kiel malnova papero, sed bruligataj aŭ metataj en «tombojn» por la Korano. En kelkaj librovendejoj kie oni proponas librojn, foje estas averto, kenekredantoj ne tuŝu la ekzemplerojn de la Korano. Multaj islamanoj memorigas almenaŭ parton de ĝi en la originala lingvo. Tiuj kiuj sukcesas tute memorigi ĝin estas konataj per la nomohāfiz. Nuntempe ekzistas pluraj milionoj da hafizoj en la tuta mondo.[114]
Abrahamo estas komuna profeto por judoj, kristanoj, islamanoj kaj bahaanoj.
Islamanoj identigas la profetojn de Islamo (arabe: نبيnabī) kiel tiuj homoj elektitaj de Dio por esti Liaj mesaĝistoj.[115]. Laŭ la Korano, la posteuloj de Abrahamo kaj Imrano estis elektitaj de Dio por alporti la «Volon de Dio» al la popoloj de la mondo. Islamanoj kredas, ke profetoj estas homaj kaj ne diaj estaĵoj, kvankam kelkaj povas farimiraklojn por pruvi tian aserton. Islama teologio diras ke ĉiuj mesaĝistoj de Dio anoncis la mesaĝon de Islamo: submetado al la Volo de Dio. La Korano mencias nomojn de multaj personoj konsideritaj profetoj en Islamo, inkluzive deAdamo,Noa[116],Abrahamo[117],Moseo[104],Davido[118] kajJesuo[119], inter aliaj.[120]
Islamanoj kredas, ke Dio fine sendis Mohamedon por peri la dian mesaĝon al la tuta mondo (kiel resumo kaj por meti finon al tiu vorto Dio)[121]. En Islamo, la «normiga» ekzemplo de la vivo de Mohamedo estas nomataSunao (laŭlitere "trairita vojo"). Tiu ekzemplo estas konservita en tradicioj konataj kielHaditoj («raportoj»), kiuj rakontas liajn vortojn, liajn agojn, kaj liajn personajn karakterizaĵojn. La graveco de la Sunao estas emfazita en islama juro, kaj islamanoj estas instigataj sekvi la agojn de Mohamedo en siaj ĉiutagaj vivagadoj. La Sunao estas rigardata kiel nepraĵo por gvidi la interpretadon de la Korano. Ses el tiuj kolektoj, kompilitaj en la 3-a jarcento H. (9-a jarcento p.K.), estas konsiderataj kiel aŭtoritataj de la plej granda grupo en Islamo, lasunaistoj. Alia granda grupo, laŝijaistoj, havas sian apartan Haditon kiu estas organizita en kvar kanonaj kolektoj.
Laŭ islamo, paradizo estos la rekompenso por la bonuloj. Ĉi-bildeParadizo deJan Brueghel la pliaĝa.
Kredo je la «Tago de Juĝo» kaj «Tago de Resurekto» (arabeYawm al-Qiyāmah يوم القيامة kajYawm ad-Din يوم الدين)[122] estas ankaŭ unu el la bazaj doktrinoj de Islamo. Islamanoj kredas ke la tempo estasantaŭdestinita de Dio sed nekonata por la homoj. La provoj kaj travivaĵoj antaŭ kaj dum laTago de Juĝo estas priskribitaj en la Korano kaj en laHadito[123], kaj ankaŭ en komentarioj de erudiciuloj. La Korano emfazas pri la korpa resurekto, kiu rompas ligojn kun la antaŭislama araba kompreno de la morto.[124]
Laŭ sekvantoj de Islamo, ĉiuj homoj estos juĝataj pro siaj bonaj kaj malbonaj agoj[125]. Korano listigas plurajnpekojn kiuj povas kondamni personon alinfero, kiel ekzemplenekredemo kaj malhonesteco. Tamen, Korano klarigas, ke Dio pardonos tiujn kiuj pentas. Bonaj agoj kiel bonfaroj kaj preĝoj ricevos laparadizon kiel rekompenson. Islamanoj rigardas la ĉielon kiel lokon de ĝojo kaj feliĉo, kun koranaj referencoj pri fizikaj plezuroj. Mistikaj tradicioj en Islamo lokigas tiujn ĉielajn ĝojojn en la kunteksto de ekstaza konscio kun Dio.[126][127][128][129]
Laŭ la islama kredo jeantaŭdestinismo (arabeQadar قدر), aŭ dia antaŭdiktado, Dio havas plenan scion kaj regon pri ĉio kio okazas[130]. Tio estas klarigita en koranaj versoj kiel ekzemple: «Diru: "Nenio okazos al vi krom tio kion Dio dekretis por vi. Li estas nia protektanto...»[131] Por islamanoj, ĉio okazanta en la mondo, ĉu bona aŭ malbona, estas antaŭdestinita kaj nenio povas okazi krom se permesite de Dio. Laŭ islamaj teologoj, kvankam okazaĵoj estas antaŭdestinitaj, homo posedasliberan volon kaj havas la kapablon elekti inter bono kaj malbono[132], kaj respondecas pri siaj agoj. Laŭ islama tradicio, ĉio kio estis dekretita de Dio estas skribita en al-Lawh al-Mahfūz, la «Preservita Tabulo».[133]
La Pilieroj de Islamo (arkan al-Islam; ankaŭarkan ad-din, «pilieroj de religio») estas kvin bazaj agoj en Islamo.[134][135][136][137], devigaj por ĉiuj kredantoj. Korano prezentas ilin kiel kadron por kultado kaj signo de engaĝiĝo en la kredo. Ili estas la kredkonfeso, ĉiutagaj preĝoj, almozdonado, fastado dumRamadano kaj la pilgrimado alMekko (Haĝo) minimume unu fojon en la vivo. La ŝiĝaismaj kaj sunaismaj branĉoj konsentas pri la esencaj detaloj por la plenumo de tiuj agoj. Iom pli detale tiuj kvin agoj estas
fidi: (laŝahadah)[138] «Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Dio, kaj Mohamedo estas la profeto de Dio» (arabe: أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara, multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn oni metas super Dio. La mesaĝo de Mohamedo estas en la Korano[139].[22][23]
preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo, posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas dirata en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al lamoskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas predikon[140][141][142]. Vidu ankaŭ artikolonpreĝotapiŝo.Kaabo dum la pilgrimado.
donialmozon[143]: (zakato, "purigado") ĉio apartenas al Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.[144]
fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monatoRamadano[145]. Oni detenas sin de tagiĝo ĝis sunsubiro for de manĝado, trinkado kaj seksumado. Graveduloj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne devas fasti dum Ramadano, sed devas fasti unu postan monaton en la jaro[146].
pilgrimi alMekko: (Haĝo) dum la dekdua monato[147], almenaŭ unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estasKaabo[148].
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Pilieroj de Islamo[149].
LaŜario (laŭlitere «la vojo kiu kondukas al akvotrinkejo») estasislama juro formita de tradiciaj islamaj erudiciuloj, al kiu la plejmulto da islamaj grupoj aliĝas[150]. En Islamo, Ŝario estas la esprimo de la dia volo, kaj estas difinita kiel «serio de devoj rilataj al islamanoj virte de sia religia kredo».
Islamaj leĝoj kovras ĉiujn aspektojn de la vivo, ŝtataferoj, kiel la administrado kajeksterlandaj rilatoj, kaj la ĉiutagaĵoj[151].Korano difinashududon kiel la punojn por kvin specifaj krimoj: kontraŭleĝa sekskuniĝo, malvera akuzo je kontraŭleĝa sekskuniĝo, alkoholtrinkado, ŝtelo, kaj vojrabo[152]. La Korano kaj Sunao ankaŭ enhavas leĝojn rilate al laheredo,geedziĝo, kaj restituo por vundoj kaj murdo, same kiel regulojn por fastado, bonfarado, kaj preĝo. Tamen, tiuj ordonoj kaj malpermesoj povas esti larĝaj, tiel ke ilia apliko en praktiko varias. Islamaj akademiuloj (konataj kielUlemoj) ellaboris leĝsistemojn sur la bazo de tiuj reguloj kaj ties interpretoj. Tra la jaroj ekzistis variaj videbloj en islama juro.[153]
Ne islamanoj protestas kontraŭ ŝario.
Fikho, aŭ «jurisprudenco», estas difinita kiel la scio pri la praktikaj reguloj de la religio. La metodo per kiu islamaj juristoj derivas verdiktojn estas konata kielusul al-fiqh («laŭleĝa teorio», aŭ «principoj de jurisprudenco»). Laŭ islama laŭleĝa teorio, juro havas kvar fundamentajn radikojn, kio estas antaŭfiksita prioritato en tiu sinsekvo: laKorano, laSunao (agoj kaj diraĵoj deMohamedo).[154], la interkonsento de la islamaj juristoj (ijma), kaj analoga rezonado (qiias)[155][156]. Por fruaj islamaj juristoj, teorio estis malpli grava ol pragmata apliko de la leĝo[157]. En la9-a jarcento, la juristoal-Shafi'i disponigis idean bazon por islama juro per kodigado de la principoj de jurisprudenco (inkluzive de la kvar fundamentaj radikoj) en sia libroar-Risālah.[158][159][160]
Tutislamismo (arabe: الوحدة الإسلامية) estas politikaideologio defendanta la unuecon de islamanoj sub unu islama lando aŭ ŝtato, ofte kaliflando, aŭ internacia organizo kun islamaj principoj. Kiel formo deinternaciismo kaj kontraŭnaciismo, tutislamismo diferencas de tutnaciismaj ideologioj, ekzempletutarabismo, vidante la ummaon (islama komunumo) kiel fokuso de fideleco kaj mobilizo, escepte de etneco kaj raso kiel primaraj unuigaj faktoroj. Ĝi portretas islamon kiel kontraŭ-rasisma kaj kontraŭ io ajn, kio dividas la homan rason pro etneco.
Ekzistas multaj esprimoj en Islamo rilate al religie sankciitaj pozicioj, sed «juristo» ĝenerale markas la kleran klason de islamaj laŭleĝaj akademiuloj kiuj okupiĝas pri la pluraj kampoj de la islamaj studoj. En pli larĝa senco, la esprimoUlemo kutime priskribas la korpon de islama pastraro kiu dum multaj jaroj trejnadas kaj studas la islamajn sciencojn, kiel ekzemplemuftio,kadio,fakih, aŭmuhadit. Kelkaj islamanoj inkluzivas sub tiu esprimo la vilaĝajnmulaojn,imamojn, kajmaŭlojn — kiuj atingis nur la plej malsuprajn ŝtupojn de la islama erudicio. Aliaj islamanoj diras ke klerikoj devas plenumi pli altajn normojn por esti konsideritajUlemo. Kelkaj islamanoj praktikasiĝtihad per kio ili ne akceptas la aŭtoritaton de pastraro[161].
Multaj praktikoj apartenas al la kategorioadab, aŭ islama kondutetiko. Tiuj inkluzivas la salutonAs-Salamu Alajkum («paco estu al vi»),bismilahon («en la nomo de Dio») antaŭ manĝoj, kaj uzadon de la dekstra mano por manĝado kaj trinkado. Islamaj higienaj praktikoj plejparte eniras en la kategorion de persona pureco kajsano.Cirkumcido de masklaj idoj ankaŭ estas praktikata. Islamaj entombigaj ritoj inkludas laSalat al-Janazah («entombigopreĝo») super la banita kaj envolvita mortinta korpo, kaj entombigado ĝin en tombon. Islamanoj estas limigitaj en siadieto. Malpermesitaj manĝaĵoj inkludas porkaĵojn,sangon, bestokadavraĵojn, kajalkoholon. Ĉiu viando devas veni el herbovora besto buĉita en la nomo de Dio fare deislamano,judo, aŭkristano, kun la escepto se la besto estis ĉasita pro ludo. Manĝaĵoj permesataj aŭ taŭgaj por islamanoj estas konataj kielhalalo.[162]
La baza nukleo de islama socio estas lafamilio, kaj Islamo difinas la devojn kaj laŭleĝajn rajtojn de familianoj. La patro rolas kiel vivtenanto de sia familio, kaj respondecas pri ĝia bonfarto. La dividado de heredo estas precizigita en la Korano, kiu diras, ke la plej granda parto el ĝi apartenas al la familio, dum alia parto estas por la pago de ŝuldoj kaj la kreado de testamentoj. Kun kelkaj esceptoj, virino heredas la duonon de tio kion viro heredas eĉ se ŝi havas la samajn heredrajtojn[163]. Geedziĝo en Islamo estas civila kontrakto kiu konsistas el oferto kaj akcepto inter du taŭgaj partoj ĉeeste de du atestantoj. La edziĝanto estas postulata pagi nuptan donacon (mahr) al la novedzino, kiel kondiĉite en lakontrakto[164].
Viro povas havi ĝis kvar edzinojn se li povus trakti ilin egale, dum virino povas havi nur unu edzon. En la plej multaj islamaj landoj, la procezo de eksgeedziĝo en Islamo estas konata kieltalak, kiun la edzo iniciatas per prononcado de la vorto "eksgeedziĝo"[165]. Erudiciuloj malkonsentas ĉu islamaj sanktaj tekstoj pravigas tradiciajn islamajn praktikojn kiel ekzemple vualado kaj soleco (purda-kurteno). Komence en la20-a jarcento, islamaj sociaj reformoj kverelis kontraŭ tiuj kaj aliaj praktikoj kiel ekzemplepoligamio en Islamo, kun ŝanĝiĝanta sukceso. En la sama tempo, multaj islamaj virinoj provis unuigi tradicion kun moderneco per kombinado de aktiva vivo kun modesteco. Kelkaj islamaj grupoj kiel latalibanoj daŭre aplikas tradician juron por virinoj[166].
La islama juro estas la rezulto de koranaj gvidlinioj[168], komprenitaj laŭ islama jurisprudenco (Fikho), same kiel de la interpretoj de la tradicioj de la profeto Mohamedo (Hadito), pri kiuj konsentas la plimulto da islamaj erudiciuloj[169]. Tiuj interpretoj kaj ilia aplikado estis formitaj ene de la historia kunteksto de la islama mondo kiam ili estis skribitaj[170]. Multaj el la plej fruaj skribaĵoj estis faritaj dum triba militado kaj povus esti konsiderataj ne kongruaj por la21-a jarcento. Tamen, la plejmulto da islamanoj sekvas ilin[171][172].
Lamarksista verkisto, Valentine M. Moghadam, argumentas, ke la pozicio de virinoj estas pli impresita de la amplekso de la urbigo, industriigo, proletarigado kaj politikaj ruzaĵoj de la ŝtat-administrantoj ol kulturo aŭ internaj trajtoj de Islamo[173]. Islamo, laŭ Moghadam, estas nek pli nek malpli patriarka ol aliaj mondaj religioj, kielhinduismo,kristanismo kajjudismo.
„ La doto, antaŭe konsiderata kiel prezo por la fianĉino pagita al la patro, iĝis geedziĝa donaco retenita de la edzino kiel parto de ŝiaj personaj posedaĵoj ”
Sub islama juro, geedziĝo jam ne estis konsiderita kiel «statuso» sed prefere kiel «kontrakto», en kiu la konsento de la virino estis nerefutebla[175][176]. «Virinoj estis antaŭfiksitaj heredorajtoj en patriarka socio kiu antaŭe restriktis heredon al masklaj parencoj kaj familianoj».Annemarie Schimmel asertas, ke «kompare al antaŭ-islama pozicio de virinoj, islama leĝaro signifis grandegan progreson. La virinoj havas rajtojn, minimume laŭ la leĝoj, por administri la riĉaĵon kiun ŝi alportis en la familion aŭ gajnis de ŝia laboro».
William Montgomery Watt deklaras, keMohamedo, en la historia kunteksto de sia tempo, povas esti rigardata kiel figuro kiu antaŭenigis la rajtojn de virinoj kaj plibonigis ilian statuson konsiderinde[177][178]. Watt klarigas: «En la tempo kiam Islamo komenciĝis, vivkondiĉoj de virinoj estis teruraj, ili havis neniun rektan posedaĵon, laŭsupoze estis la posedaĵo de la viro, kaj se la viro mortus ĉio irus al liaj filoj»[179]. «Mohamedo, aliflanke, starigis rajtojn je prorietaĵoj, heredo, eduko kaj eksgeedziĝo, li donis al virinoj certajn bazajn sekurigaĵojn»[180].
Dum sia vivo Mohamedo geedziĝis kun dek unu aŭ dek tri virinoj depende de la malsamaj klarigoj de kiuj estis liaj edzinoj[181]. En araba kulturo, geedziĝo estis ĝenerale kontraktita laŭ la pli grandaj bezonoj de la tribo kaj estis bazita sur la bezono formi aliancojn ene de la tribo kaj kun aliaj triboj[182]. Virgeco dum geedziĝo estis emfazita kiel triba honoro[183]. Watt deklaras, ke ĉiuj geedziĝoj de Mohamedo havis la politikan aspekton de ĝentilaj rilatoj kaj estis bazitaj sur la araba kutimo.John Esposito substrekas ke kelkaj el la geedziĝoj de Mohamedo estis por la prizorgado de vidvinoj.Francis Edwards Peters diras ke oni ne povas ĝeneraligi la celon de la geedziĝoj de Mohamedo: laŭ li multaj el ili estis politikaj, kelkaj kompataj, kaj kelkaj eble koraferoj[184].
Gejaj islamanoj dum laGeja Fiero enLondono 2011.Araba manuskripto de Mil kaj Unu Noktoj el 1300-aj jaroj. En ĝi aperas pluraj referencoj al samseksemo
Malgraŭ la formala malaprobo fare de la religia aŭtoritato, la apartigo de virinoj en islamaj socioj kaj la forta emfazo pri la vireco kondukas al junuloj kaj fraŭloj serĉi seksrilatojn kun virseksuloj pli junaj ol ili mem.[185]. Laŭ esploro enMaroko, koncerne al knaboj inter 7 ĝis 13 jaroj aĝaj, islama kulturo permesas, aŭ minimume toleras, ke viroj seksumu kun aliaj virseksuloj kiam ili estas la penetrantoj kaj iliaj partneroj estas knaboj, aŭ en kelkaj kazoj inecaj viroj.Anusa seksumado ne estas konsiderata kiel fie nenatura, sed pro la allogeco de tiu plezuro «oni devas eviti lapenetradon por ne havi plenan plezuron kaj tiel sklaviĝi»[186]. Similaj observaĵoj estas raportitaj el aliaj islamaj socioj deNordafriko ĝisPakistano kaj laFora Oriento. Anusa seksumado ne limiĝas al samseksemaj rilatoj: maroka sociologiisto, en studo pri seksinstruado en sia hejmlando, rimarkis, ke por multaj junaj viroj aliseksema anusa seksumado estas konsiderata pli bona ol vagina penetro, kaj inajamoristoj same raportas la postulon je anusa penetro de siaj (viraj) klientoj[187][188].
Raphael Patai enLa Araba Menso, argumentis, ke inter kelkajaraboj kajturkojsamseksemo povas esti pravigata kiel esprimo de potenco. La «aktiva samseksema ago estas konsiderita kiel agresema vira supereco, dum la akcepto de la pasiva rolo estas konsiderita ekstreme sendigniga kaj hontiga ĉar ĝi metas la viron aŭ junulon en submetiĝeman, virinecan rolon»[189][190].
Samseksemaj rilatoj estas krimo kaj puno en kelkaj islamaj landoj kiel ekzempleSauda Arabio kajAfganio, aŭ islamaj respublikoj kiel ekzempleIrano. Lamortopuno nuntempe ekzistas en Sauda Arabio, Irano,Maŭritanio, nordaNiĝerio,Sudano, kajJemeno[191][192]. Mortopuno antaŭe ekzistis enAfganio sub la reĝimo deTalibano, sed poste ŝanĝiĝis de elstara krimo al unugrada kiu estu punata per monpunoj kaj malliberigado. La laŭleĝa situacio en laUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas neklara. En multaj islamaj landoj, kiel ekzempleBarejno,Kataro,Alĝerio kaj laMaldivoj, samseksemo estas punata per prizontempo, monpunoj, aŭ batpuno[193].
EnEgiptio, malkaŝe samseksemaj viroj estis procesigitaj sub ĝeneralaj publikaj moralaj leĝoj[194]. Aliflanke, samseksemo, dum ne laŭleĝe, estas tolerata enLibano. En kelkaj islam-plimultaj landoj, kiel ekzempleAlbanio,Turkio,Jordanio,Indonezio aŭMalio, samseksa sekskuniĝo ne estas malpermesita statuto, kaj en Albanio ekzistis diskutoj pri leĝigado desamseksa edzeco[195][196].
Tradicia islama juro ne distingas inter «religiaj aferoj» kaj «ŝtataj aferoj». Erudiciuloj funkcias kieljuristoj kajteologoj. En la praktiko, islamaj regantoj ofte ignoris la tribunalojn de laŝario kun paralela sistemo nomata «Plendtribunaloj» super kiuj ili havis plenan regon. Ĉar la islama mondo havis kontakton kun okcidentaj sekularaj idealoj, islamaj socioj respondis laŭ malsamaj manieroj. Turkio estas regata kiel sekulara ŝtato ekde la reformoj deMustafa Kemal Atatürk en1923. En kontrasto, laIrana revolucio de1979 anstataŭis plejparte laikan reĝimon pere deislama respubliko gvidita de laAjatolo Ĥomejni[197].
La ideo prisekulareco ene de Islamo favorigante modernan laikandemokration kun la apartigo de lareligio kaj laŝtato[198], estas rigardata multfoje kiel opozicio al Islamo kiel politika movado. Sekulareco en la islamaj landoj perceptiĝas kiel la sekulara ideologio kontraŭa al la religio. Kutime oni priskribas ĝin kiel la apartigo de civilaj/registaraj aferoj disdeteokratio. Sekulareco ofte estas kondamnata de islamanoj kiuj ne kredas ke la religiaj valoroj devus esti forigitaj de la publika sfero, kvankam islamaj teologoj jam de antaŭlonge distingis la aferojn kiuj ekskluzive rilatas al religio kaj al la ŝtato[199][200].
«Sekularaj ŝtatoj ekzistis en la islama mondo ekde laMezepoko[201]. La serĉado de sekulareco inspiris kelkajn islamajn akademiulojn, kiuj argumentas, ke laika registaro estas la plej bona maniero observiŝarion. Ili argumentas, ke fari tion per truda potenco de la ŝtato neas ĝian religian naturon, ĉar islamanoj observus la leĝon de la ŝtato kaj ne libere plenumus la religiajn devojn kiel islamanoj»[202],Abdullahi Ahmed An-Na'im, profesoro de juro en laUniversitato Emory kaj verkinto de libro pri la estonteco de la ŝario. Plimulto el islamaj landoj havas duoblan sistemon en kiu la registaro estas laika sed islamanoj povas elekti alporti familiajn kaj financajn disputojn al ŝariajtribunaloj. La preciza jurisdikcio de tiuj tribunaloj varias de lando al lando, sed kutime inkluzivasgeedziĝon,eksgeedziĝon,heredon, kaj kuratorecon[203]. Tamen, ĝi akiris negativajn konotaciojn en kelkaj sudokcident-aziaj landoj kaj estas ofte kritikataj je kontraŭreligia kaj kolonia interveno[204].
Ĝihado signifas «batali aŭ lukti» (sur la vojo de Dio)[205][206] kaj estas konsiderata la «Sesa Kolono de Islamo»[207][208] por malplimulto de sunaaj islamaj aŭtoritatoj[209]. Ĝihado, en la plej larĝa signifo, estas tradicie difinita kiel la «farado de la plejebla potenco, fortostreĉoj, klopodoj, aŭ kapablo lukti kontraŭ la objektoj je malaprobo»[210]. Depende de la objekto kiu estas rigardata kiel malamiko: la diablo, kaj aspektoj de oni mem (kiel pekaj deziroj), malsamaj kategorioj de ĝihado povas esti difinitaj. Kiam oni uzas la vortonĜihado, sen ajna kvalifiko, ĝi estas komprenata laŭ milita senco. Ĝihado ankaŭ rilatas al personaj klopodoj plenumi la religian kaj moralan perfektecon. Kelkaj islamaj aŭtoritatoj, precipe inter laŝijaistoj kajsufiistoj, distingas inter la «plej granda ĝihado».[211], kiu apartenas al spirita mem-perfekteco, kaj la «plej malgranda ĝihado»[212], difinita kiel militado[213].
Ene de islamajurisprudenco, ĝihado estas kutime interpretata kiel la militaj klopodoj kontraŭ la neislamanoj[214] por la defendado aŭ disvastigado de laUmmao[215][216]. La lasta celo de milita ĝihado estas diskutata, kaj ene kaj ekstere de la islama komunumo[217]. Kelkaj diras, ke ĝi devas nur protekti la komunumon, sen ofensiva celo, dum aliaj argumentas, ke la celo de Ĝihado estas tutmonda konkero[218]. Ĝihado estas la nura formo de militado permesata en la islama juro kaj povas esti deklarita kontraŭ teroristaj, krimaj grupoj, vojrabistoj, perfortaj grupoj, kaj gvidantoj aŭ ŝtatoj kiuj subpremas islamanojn aŭ malhelpas la predikadon. La plejmulto el la islamanoj hodiaŭ interpretas Ĝihadon kiel nur defensiva formo de militado: la ekstera Ĝihado inkluzivas la luktadon por ke islamaj socioj agu laŭ la koranaj normoj de justeco[219].
En la plej multaj cirkonstancoj kaj por la plejmulto el islamanoj, ĝihado estas kolektiva devo. Ĝia plenumado fare de kelkaj individuoj sendevigas la aliajn. Nur por tiuj komisiitaj kun aŭtoritato, krom la reganto (imamo), ĝihado estas individua devo.[220][221] Por la cetero de la komunumo, tio okazas nur okaze de ĝenerala mobilizado[222]. Por la plejmulto el laŝijaistoj, ofensiva ĝihado nur povas esti deklarata de die elektita gvidanto de la islama komunumo, kaj pro tio ĝi ne plu okazas ekde la kaŝiĝo deMuhammad al-Mahdi en868 p.K.[223]
Sunaaj islamanoj estas la plej granda grupo aŭ branĉo en Islamo, konsistigante vastan plimulton (75-90%[224]) el la 1.5 miliardoj da islamanoj en la tuta mondo. Ili ankaŭ estas konataj per la nomoAhl as-Sunnah (popolo de latradicio[12]). En laaraba lingvo,as-Sunnah laŭlitere signifas «tradicio» aŭ «vojo». LaKorano kaj laSunao (la agoj deMohamedo) registrita enHadito estas la bazaj fundamentoj de la sunaa doktrino. Laŭ sunaismo, la «normiga» ekzemplo de la vivo de Mohamedo estas nomita Sunao. Tiu ekzemplo estas konservita en tradicioj konataj kiel Hadito («raportoj»), kiuj transdonas liajn vortojn, agojn, kaj personajn karakterizaĵojn. La klasika islama juristo al-Ŝafi'i (m. en820) elstarigis la gravecon de Sunao en islama juro, kaj islamanoj estas instigataj imiti la agojn deMohamedo en la ĉiutaga vivo. La Sunao estas konsiderata nepraĵo por la interpretado de la Korano.[225] Du gravaj Hadito-kolektoj estasSahih Buĥari kajSahih Muslim.Sunaistoj kredas ke la unuaj kvar kalifoj estis la legitimaj posteuloj de Mohamedo; ĉar Dio ne klarigis al la gvidantoj pri la sukcedo, kaj la gvidantoj devis esti elektitaj. Sunaistoj kredas, ke kalifo estu elektita de la tuta komunumo.[226][227]
Ekzistas kvar agnoskataj skoloj ene de sunaismo:Hanafismo,Malikismo,Ŝafiismo, kajHanbalismo. Ĉiuj kvar akceptas la validecon de la aliaj kaj sunaisto povas elekti kiun li volas. Salafismo (ankaŭ konata kielAhl al-Hadith, aŭVahabismo de ĝiaj kontraŭuloj) estas ekstrem-ortodoksa islama movado kiu prenas la unuan generacion de islamanoj kiel modelo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloŜijaismo.
La tombejo de la imamo Husejn enKerbala, sankta pilgrimejo por ŝijaistoj.
Ŝijaismo estas sekvata de 10-20% el la islamanaro[9] kaj estas la dua plej granda branĉo de islamo.[228] Ŝijaistoj kredas je la politika kaj religia gvidado de Imamoj, posteuloj deAli ibn Abi Talib, kiu laŭ ŝijaistoj estis la unua imamo, malakceptante lalegitimecon de la antaŭaj gvidantoj, akceptataj de sunaistoj. Por la plejmulto el la ŝijaismaj islamanoj, la Imamo regas sub dia rajto kaj nomumo kaj havas «absolutan spiritan aŭtoritaton» inter islamanoj, kaj li havas la lastan parolon rilate al doktrino kaj revelacio. Ŝijaismaj islamanoj kredas, ke Ali ibn Abi Talib estas la vera posteulo de la profeto kaj kredas, ke kalifo estas nomumita per dia volo[229].
Ŝijaismo havas plurajn branĉojn, la plej granda estas nomataDekduimamismo. Kvankam la ŝijaistoj kundividas multajn kernajn praktikojn kun la sunaistoj, la du branĉoj malkonsentas pri la graveco kaj valideco de specifaj kolektoj deHadito[230]. La dekduimamaj ŝijaistoj sekvas laŭleĝan tradicion nomitanĜafarismo. Aliaj pli malgrandaj grupoj inkluzivasSepimamismon kajZajdismon kiuj estas derivaĵoj de la Dekduimamismo. Aliaj ŝijaaj branĉoj estas laAlavitoj kajAlevoj.[231]
Sufiismo estas mistik-asketa fokuso pri Islamo per kiu ĝi celas trovi dian amon kaj scion tra persona sperto de Dio[232]. Centriĝante sur la spiritaj aspektoj de la religio, sufianoj klopodas akiri rektan sperton de Dio per uzado de «intuiciaj kaj emociaj kapabloj» kiujn oni devas trejni. Sufiismo kaj islama juro estas kutime konsiderataj esti komplementoj, kvankam Sufiismo estis kritikata desalafanoj, laŭ kiuj tiu movado ne praktikas veran islamon. Multaj sufiaj ordenoj, povas esti konsideritaj sunaaj aŭ ŝijaaj, sed aliaj klasifikas ilin simple kiel «sufiaj»[233][234].
Ibadioj estas membroj de branĉo tre antikva, ekde la unuaj jaroj de islamo kaj samtempe estas branĉo de laĥariĝismo. Male al la ĥariĝaj grupoj, ibadioj ne konsideras la aliajn islamanojn malfideluloj.
Baba Kredo fondita en la 19-a jarcento en Persio kiu anoncis la alvenon de alia Mesaĝisto de Dio. Ĝi estis akre persekutita en Persio. Ĝi celis prepari la vojon por la nova mesaĝisto de Dio.
Druzoj kreiĝis en la jaro1010"religio de la dia unueco", kies anoj nuntempe vivas enLibano (ĉ. 280.000), enSirio (ĉ. 360.000) kaj enIsraelo (107.000, do 1,63 % de la loĝantaro en2004).
Ĝisfunda demografia esploro en la jaro2009 en 232 landoj kaj teritorioj raportis, ke 23% el la tutmonda loĝantaro aŭ 1.57 miliardoj da homoj estas islamanoj. El tiuj, 75-90% estassunaistoj kaj 10-20% estasŝijaistoj kun malgranda malplimulto apartentanta al aliaj sektoj[134][240]. Ĉirkaŭ 50 landoj estas plimulte islamaj, kajaraboj, kontraŭ ofta populara miskredo, reprezentas nur ĉirkaŭ 20% el ĉiuj islamanoj tutmonde[241]. Tamen en malkleraj sociaj tavoloj de Okcidento, oni indentigas tro ofte islamanojn kun araboj. Inter1900 kaj1970 la tutmonda islama komunumo kreskis de 200 milionoj ĝis 551 milionoj[242]. Inter 1970 kaj 2009 islama loĝantaro pliiĝis pli ol tri fojojn al 1.57 miliardoj[243].
La plejmulto el tiuj taksoj indikas ke laĈina Popola Respubliko havas ĉirkaŭ 20 aŭ 30 milionojn da islamanoj (1.5% ĝis 2% de la loĝantaro[248][249][250][251]). Tamen, datumoj disponigitaj de la Internacia Demografia Centro de la Ŝtata Universitato de San Diego raportis ke Ĉinio eble havas 65.3 milionojn da islamanoj[252]. Islamo estas la dua plej granda religio post kristanismo en multaj eŭropaj landoj[253], kaj malrapide atingas tiun statuson en Ameriko, kun inter 2 454 000, laŭ Pew Forum, kaj ĉirkaŭ 7 milionoj, laŭ la Konsilio de la Amerik-Islamaj Rilatoj, en Usono.[9][254]
LaKaabo, enMekko,Sauda Arabio, estas la centro de Islamo.Tombo de Mohamedo en Medino.LaMoskeo Al-Aksa en Jerusalemo, estas la tria plej sankta por islamanoj.
Multaj lokoj estas konsiderataj sanktaj en islamo, inter ili tri estas aparte gravaj:
Mekao estas la plej sankta ejo por islamanoj, ĉar ĝi estis la naskiĝloko de laprofetoMohamedo. LaKaabo en Mekao estas la centra sanktejo de Islamo, kiu difinas la direkton al kiu preĝi, lakiblon.
Medino, urbo norde de Mekao, estas la dua plej grava sanktejo. En tiu loko islamo spertis unuan politikan venkon.
Jerusalemo estas laŭ islama tradicio la loko, kiu antaŭe indikiskiblon, la preĝdirekton. Ĝi estas la loko, kiun la islamanoj difinis kiel la geografian pozicion de lamoskeo Al-Aksa menciita en laKorano,surao 17, pri laNokta vojaĝo de la profeto Mohamedo.
Aldone ekzistas granda nombro depilgrimejoj diverse gravaj. Plej ofte temas pri tombejoj, ekzemple de la kunuloj de Mohamedo aŭ desufiajsanktuloj.
La plej grandan nombron de sanktejoj konas lapakistanasufiismo kaj la nordafrika popolislamo. Krom la unuaj tri sanktaj urboj la statuso de«sanktaj» urboj, kiel ankaŭ la honorigo de sanktuloj estas tre diskutata temo en islamo.
Jerusalemo estas aparta okazo en la listo de sanktaj urboj, ĉar el la Korano ne eblas tion historie pruvi.Malgraŭ tio temas por islamanoj pri kreda vero, kio praktike efikas kiel «historia vero».
Montro de arkitekturo en Agra, Barato.Adoba moskeo enMalio.MoskeoNiujie — tipa montro de la ĉina influo al la islama arkitekturo.Portiko kaj korto deAlhambro, Hispanio.
Islama kulturo ĝenerale inkluzivas ĉiujn praktikojn kaj tendencojn kiuj evoluis ĉirkaŭ tiu religio, inkluzive de koranaĵoj kiel preĝoj kaj nekoranaĵoj ene de la vasta islama mondo. Pro tio la islama kulturo estas sufiĉe ampleksa. Ĝi estas ne nur araba, sed havas diversetnajn radikojn. Ĝi ricevis influon ne nur de lokaj kulturoj, sed ankaŭ heredis de laBizanca Imperio kaj aliaj regionoj. Ĝi estis farita de homoj (ne nepre islamanoj), kiuj vivis ene de la teritorio de islamaj socioj. La kulturo de Islamo inkluzivas laarkitekturon,kaligrafion,pentrarton,literaturon,teatron,kinarton, kajceramikarton, inter aliaj.
Eble la plej grava esprimo de islama arto estas arkitekturo, precipe lamoskeoj,tomboj,palacoj kajfortikaĵoj[255][256]. Pere de la konstruaĵoj, montreblas la efiko de ŝanĝiĝantaj kulturoj ene de islama civilizo. La nordafrika kaj hispana islamaj arkitekturoj, ekzemple, havas romiajn kaj bizancajn elementojn, kio videblas en laGranda Moskeo de Kajruano kiu havas marmoron kaj porfirokolonojn de romiaj kaj bizancaj konstruaĵoj, en la palacoAlhambro deGranado, aŭ enGranda Moskeo de Kordovo.[257][258]
Islama arkitekturo povas esti identigita pere de la sekvaj dezajnelementoj, kiuj estas hereditaj de la unua moskeo konstruita de Mohamedo en Medino, same kiel de aliaj antaŭislamaj konstruaĵoj aŭ de kristanajpreĝejoj kajsinagogoj.[259]
Minaretoj aŭ turoj (kiuj estis originale uzataj kiel torĉ-gardoturoj ekzemple en laGranda Moskeo de Damasko. Tial la derivaĵo de la araba vortoNur, "lumo". La plej malnova konstanta minareto en la mondo estas la minareto de laGranda Moskeo de Kajruano (en Tunizio), starigita inter la 8-a kaj 9-a jarcentoj. Ĝi estas majesta kvadrata turo konsistanta el tri supermetitaj partoj de laŭpaŝa grandeco kaj dekoro.[261]
Mihrabo aŭ niĉo sur interna muro indikanta la direkton al Mekko. Ĝi eble devenas de antaŭa uzado de niĉoj por la fiksado de laTorao kaj volvolibroj en judajsinagogoj aŭ Mehrab (perse: مِهراب) de la persa mitraa kulturo aŭ lakoptaj preĝejoj.[262]
Kupoloj (la plej frua islama uzo dekupolo estis en la 8-a jarcento en moskeo de Medino).
La koncepto pri la senfina potenco de Dio estas substrekita per dezajnoj kun ripetataj temoj kiuj aludas al senfineco[271].
Homaj kaj bestaj formoj estas malofte prezentitaj en dekoracia arto, ĉar ili estas unikaĵoj en la laboro de Alaho. Foliaro estas ofta ĉeftemo, sed tipe stiligita aŭ simpligita.
Kaligrafio estas utiligita por plifortigi impreson de la interno de konstruaĵo per disponigado de citaĵoj de laKorano.[272]
Islama arkitekturo estis nomita la «arkitekturo de la vualo» ĉar la beleco kuŝas en la internaj spacoj (kortoj kaj ĉambroj) ekster kiuj ne estas videbla ekde la stratovido.[273]
Uzo de imponaj formoj kiel ekzemple grandajkupoloj, altegajminaretoj, kaj larĝajkortoj estas intencitaj peri potencon[274].
Ilustraĵo el astronomia verko deal-Biruni, klariganta la malsamajnlunfazojn.
Por la komenco de la islama epoko estis elektita la okazintaĵo konata kielHeĝiro en 622 p.K., kiu estis grava turnopunkto en la vivo de Mohamedo kaj de la primitiva islama komunumo[275]. La jaro 1 A.H. (latine Anno Hegirae) en laislama kalendaro estis laŭdire deklarita de laKalifo Umar. Ĝi estas luna kalendaro kaj la tagoj daŭras desunsubiro al sunsubiro[276][277]. Islamaj festotagoj okazas en fiksaj datoj de la luna kalendaro[278], kiuj ne ĉiam koincidas kun lagregoria kalendaro[279]. La plej gravaj islamaj festivaloj estasEid ul-Fitr (arabe: عيد الفطر) je la 1-a de Ŝaŭŭal, markante la finon de la fastmonatoRamadano, kajEid ul-Adha (arabe: عيد الأضحى) je la 10-a deDhu al-hiĝĝah, koincidante kun la pilgrimado alMekko.[280][281]
Ekzistas du ĉefaj festotagoj en Islamo,Eid ul-Fitr kajEid ul-Adha. La maniero kiel festotagoj estas celebritaj aŭ agnoskitaj povas varii laŭ la kulturoj aŭ la diversaj branĉoj de Islamo,sunaismo kajŝijaismo[282]. Islamaj festotagoj ĝenerale sekvas la lunan kalendaron[283]. La islama kalendaro havas 10 monatojn kaj 400 tagojn. Laluna kalendaro de sunaistoj kaj ŝijaistoj ne ĉiam koincidas[284]: foje ŝijaisma festo kaj la sama sunaisma festo okazas en du malsamaj tagoj[285], kutime du sinsekvaj. Islamaj datoj estas bazitaj sur luna kalendaro, sed en pluraj landoj proksimaj al Okcidento, civilaj datoj kutime uzas lagregorian kalendaron[286][287].
Diversnaciaj viroj portantaj laTaŭbon en Salalah,Omano.
Islamanoj uzas la vestaĵojn laŭ du kuntekstoj[288]: ĉiutaga vestado hejma kaj eksterhejma, kaj vestado postulita por specife religiaj kuntekstoj. Korano parolas pri modesteco en la inaj vestaĵoj kaj faras neklarajn aludojn al ia kaŝado de la ina beleco. Tamen, ekzistas multaj malsamaj interpretoj pri tiu «modesteco» postulata. La plejmulto konsentas pri la ŝirmado de korpo ekde laumbiliko ĝis lagenuoj por viroj[289] kaj de la kapo ĝis la piedfingroj por virinoj krom la manoj kaj la vizaĝo aŭ okuloj (tio dependas de la islama skolo). Malgraŭ tio, en kelkaj islamaj socioj, pluraj virinoj ne kovras siajn kapojn pervualo. Ekzemplo estasTurkio, laika ŝtato kun granda plimulta islama loĝantaro[290][291].
Islama literaturo estas ampleksa aro da verkoj kun islamaj instruoj, doktrinoj, dogmoj, predikoj aŭ simple kun islama fono, verkitaj en ajna lingvo[292].La plej konata fikcio de la islama mondo estis la libroMil kaj Unu Noktoj, kiu estis kompilo de multaj pli fruaj popolaj fabeloj rakontitaj de la persa reĝinoŜehrazad. Laepopeo prenis formon en la10-a jarcento kaj atingis la finan staton en la14-a jarcento. La nombro kaj speco de rakontoj variis de unu manuskripto al alia. Ĉiuj arabaj fantaziaj rakontoj ofte estis nomataj «1001 noktoj» en traduko al aliaj lingvoj, nekonsiderante ĉu ili aperis en tiu verko, kaj kelkaj rakontoj estas konataj enEŭropo kiel «1001 noktoj» malgraŭ ke ili tute ekzistas en neniu araba manuskripto.
Fama ekzemplo de araba kaj persa poezio pri amo kaj enamiĝo estasLejla kaj Maĵnun, devenanta de laumajada epoko en la7-a jarcento. Ĝi estas tragedia rakonto pri pasia amo same kiel la pli malfruaRomeo kaj Julieto, kaj, laŭ kelkaj esploristoj, estis la fontinspiro por tiu okcidenta versio de Lejla kaj Maĵnun[296].
Ibn Tufail kajIbn al-Nafis estis pioniroj de la filozofia romano. Ibn Tufail skribis la unuan fikcian araban romanonLa aŭtodidakta filozofo kiel respondon al laLa Nekohereco de la Filozofoj deAlgazelo, kaj tiam Ibn al-Nafis ankaŭ verkis novan fikcian aŭtodidaktan teologion kiel respondon al tiu de Ibn Tufail. Ambaŭ rakontoj havis protagonistojn kiuj estis aŭtodidaktaj sovaĝaj infanoj vivantaj en soleco sur dezertinsulo. Ĝi estas konsiderata la unua sciencfikcia verko.[297][298][299]
Latina tradukado de la laboro de Ibn Tufail,La aŭtodidakta filozofo, unue aperis en1671, preparita deEdward Pococke la Juna, sekvita de angla traduko deSimon Ockley en1708, same kiel germanaj kaj nederlandaj tradukoj. Tiuj tradukoj poste inspirisDaniel Defoe por verkiRobinsono Kruso, konsiderata la debuta romano en la angla[300][301][302][303].La aŭtodidakta filozofo ankaŭ inspirisRobert Boyle verki sian filozofian romanon, kies intrigo disvolviĝas sur insulo,La Aspiranta Naturalisto[304]. La rakonto ankaŭ anticipis laEmile, aŭ Pri la Eduko deRousseau, kaj estas ankaŭ simila al la rakonto priMoŭgli en laLa libroj de ĝangaloj deRudyard Kipling same kiel la rakonto priTarzan, en kiu bebo estas forlasita en la ĝangalo sed adoptita de patrino lupo[305].
En la scenaj artoj, la plej populara en la mezepoka islama mondo estis pupteatro (kiu inkluzivisgantpupojn,ombroludojn kajmarionetojn) kaj vivaj sufer-teatraĵoj konataj kielta'ziia, kie aktoroj reprezentas epizodojn de lahistorio de Islamo. Speciale, la verkoj de la ŝijaistoj rakontas pri la martireco de la filoj deAli ibn Abi Talib,Hasan ibn Ali kajĤusejn ibn Ali. Vivaj sekularaj ludoj konataj kielaĥraja, estis registritaj en mezepoka literaturo, kvankam ili estis malpli oftaj ol maskerado kaj la teatro ta'zieh.[308].
Karagozo, la turka ombroteatro multe influis la maskerad-teatron de la regiono. Supozeble ĝi venis elĈinio traBarato[309]. Poste lamongoloj prenis ĝin de laĉinoj kaj transdonis al latjurkaj popoloj deCentrazio. Tiel la arto de la ombroteatro estis alportita de la turkoj elmigrantaj de Centrazio alAnatolio. Aliaj akademiuloj asertas, ke ombroteatro venis al Anatolio en la16-a jarcento elEgiptio[310].
EnIrano, la marionetoj estis konataj de pli ol mil jaroj, sed komence estis popularaj nur gantoj kaj ŝnuromarionetoj[311]. Aliaj ĝenroj de maskerado venis al la lando dum la regado dekaĝaroj (18-a ĝis la 19-a jarcentoj) kiel influoj deTurkio. Ĥeimeh Ŝab-Bazi estas persa tradicia pupspektaklo, prezentata en malgranda ĉambro fare de muzika prezentisto kaj rakontanto[312]. Tiuj spektakloj ofte okazas laŭ rakontado en tradiciaj teejoj kaj kafejoj. La dialogo okazas inter la prezentisto kaj lamarionetoj[313].
Arabskriba kaligrafio, formale konata kiel araba belskribo, estas la arta praktiko de manskribo[314], aŭkaligrafio, kaj pli amplekse pri librokreado, en la teritorioj kiuj kundividas islaman kulturan heredon[315]. Tiu arta ĝenro estas bazita sur laaraba alfabeto, kiu dum longa tempo estis uzata de ĉiuj islamanoj — sendepende de iliaj propraj lingvoj. Ili uzis ĝin por reprezenti Dion kies bildigon islamo malakceptas.Kaligrafio estas aparte ŝatata inter islamaj artoj ĉar ĝi estis la primitiva rimedo por la konservado de laKorano. Suspekto pri bilda arto kiel idoladoro kondukis al kaligrafio kaj abstraktaj bildigoj, iĝante grava formo de arta esprimo en islamaj kulturoj, precipe en religiaj kuntekstoj. Laboro de kaligrafiistoj estis kolektata kaj aprezata dum multaj jarcentoj[316].
La araba, persa kaj turk-otomana kaligrafioj havas rilatojn kun la abstraktaj arabeskaĵoj sur la muroj kaj plafonoj de moskeoj same kiel sur paĝoj de libroj[317][318]. Nuntempaj artistoj en la islama mondo uzas la heredaĵon de kaligrafio por fari kaligrafiajn surskribojn aŭ abstraktaĵojn en la verkaĵoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloIslama arto.
Kvankam ekzististradicio demurpentraĵoj[319], precipe en lapersia mondo[320][321][322], la plej bone konservata kaj plej alte evoluinta formo de pentrarto en la islama mondo estas laminiaturo en bildigitaj (iluminitaj) manuskriptoj[323][324], aŭ poste kiel aparta paĝo por inkludo en albumo de miniaturoj kajkaligrafio. La tradicio de la persa miniaturo estas grava verŝajne ekde la13-a jarcento, forte influante la otomanajn miniaturojn de nunaTurkio kaj lamogolajn miniaturojn enBarato. Miniaturoj estis arto de lakortegoj, kaj, ĉar ili ne estis viditaj de la ĝenerala publiko, limoj por la bildigo de la homa formo estis multe pli malmolaj kompare kun la ĝenerala pensmaniero pri hombildigoj, kaj efektive miniaturoj ofte enhavas grandan nombron da malgrandaj figuroj, kaj portretoj ekde la16-a jarcento.
La plej grandaj kolektoj estis kutime klasikaĵoj de la persa poezio kiel ekzemple la eposaŜahnameo, kvankam la mogoloj kaj otomanoj produktis manuskriptojn pri la okazintaĵoj de la lastatempa historio kun la membiografioj de la mogolaj imperiestroj, kaj turkoj bildigis armeajn kronikojn de la konkeroj.Portretoj de regantoj evoluis en la 16-a jarcento, kaj poste en Irano ili iĝis tre popularaj[325][326].
Mogolaj portretoj, kutime profile, estas tre fajne realisme desegnitaj, dum la plej bonkvalitaj el tiaj portretoj estas la otomanaj[327], forte stiligitaj. Albumo-miniaturoj tipe havis piknikoscenojn, portretojn de individuoj aŭ (en Hindio aparte) bestoj, aŭ idealigitajn junecajn gebelulojn. Ĉinaj influoj inkluzivis la fruan adopton de la vertikala formato natura al libro, kiu kondukis al la evoluo de tre singarde prezentita fono de monteta pejzaĝo aŭ palacaj konstruaĵoj kiuj etendiĝas al la ĉielo[328][329] .
Islama muziko estas islama religia muziko, kantata aŭ ludata en publikaj servoj aŭ privataj kunvenoj. La tradicia kaj ĉefa centro de Islamo estasArabio kaj laProksima Oriento,Nordafriko kajEgiptio,Irano,Centrazio, kaj pli nordaBarato kajPakistano[330]. Ĉar Islamo estas multkultura religio, la muzika esprimo de ties sekvantoj estas tre diversa kaj varia. La indiĝenaj muzikaj stiloj de tiuj areoj formis la religian muzikon kiun nuntempaj islamanoj ludas kaj ĝuas dum diversaj eventoj de la religia kaj socia vivo[331].
La turkajselĝukoj, nomada tribo kiu konvertiĝis al Islamo, konkerisAnatolion (nuna Turkio), kaj kreis la Otomanan Imperion, ankaŭ havis fortan influon en la islama muziko[332].
Afriko sude deSaharo,Indonezio,Malajzio, kaj la sudo de laFilipinoj ankaŭ havas grandajn islamajn komunumojn, sed tiuj areoj havis malpli gravan influon ol aliaj tradicioj el islama kulturo[333].
Ĉiuj tiuj regionoj estis ligitaj perkomerco antaŭ la islama konkero en la 600-aj jaroj kaj poste, kaj verŝajne muzikaj stiloj travojaĝis la samajn itinerojn kune kun la komercaĵoj. Tamen, je manko de registraĵoj, eblas nur supozi pri la antaŭislama muziko de tiuj areoj. Islamo havis grandan influon sur muziko, kiam ĝi unuigis vastajn areojn sub la unuaj kalifoj, kiu faciligis komercadon inter malproksimaj teritorioj. Certe la sufiianoj, grupoj de islamaj mistikuloj, disvastigis sian muzikon ĉie.
Eble neniu islama artaĵo estas pli bone konata ekster la islama mondo ol latapiŝoj[334][335][336], pli ofte konataj kielorientaj tapiŝoj[337]. Ilia ĉiuflankeco estas utiligita en ĉiutaga islama vivo, ekde planko-kovraĵoj ĝis arkitektura riĉigado, kiel kusenoj aŭ apogaĵoj ĉiaformaj kaj ĉiagrandaj, kaj kiel religiaj objektoj (ekzemplepreĝtapiŝo, kiu disponigus puran preĝlokon). Ili estis grava eksportaĵo al aliaj areoj ekde la fino deMezepoko, uzata por kovrado de ne nur plankoj, sed ankaŭ tabloj, por longa ĝeneraligita eŭropa praktiko kiu nun estas ofta nur enNederlando. Tapiŝoteksado estas riĉa kaj profunde enradikiĝita tradicio en islamaj socioj, kaj la praktiko videblas en grandaj urbaj fabrikejoj same kiel en kamparaj komunumoj kaj nomadaj tendaroj. En pli fruaj periodoj, specialaj ejoj kaj atelieroj ekzistis rekte sub kortega patroneco[338].
Tre fruaj islamaj tapiŝoj, antaŭ la 16-a jarcento, estas tre maloftaj. Tamen, ili konserviĝis en Okcidento, kaj orientaj tapiŝoj aperantaj en pentraĵoj de laRenesanco deEŭropo, kiam ili estis valoraj importaĵoj, estas grava fonto de informoj pri ili[339][340]. La plej naturaj kaj simplaj dezajnoj por tapiŝoteksisto konsistas el rektaj linioj kaj randoj, kaj la plej fruaj islamaj tapiŝoj pluvivintaj aŭ montritaj en pentraĵoj havas geometriajn dezajnojn, aŭ koncentriĝas pri tre stiligitaj bestoj[341].
Telero de la 10-a jc. el Orienta Persio aŭ Centrazio.
Islama arto havas tre rimarkindajn atingojn en ceramikarto, kaj en ceramiko kaj en kaheloj por muroj, kiuj en la foresto de murpentraĵoj estis altege estimataj en aliaj kulturoj. Frua ceramikarto ofte malhavis brilan surfacon, sed stan-opakigita vitrigo estis unu el la plej fruaj novaj teknologioj evoluigitaj fare de la islamaj ceramikistoj. La unuaj islamaj maldiafanajglazuroj troveblas kiel blu-pentrita varo enBasra, datante al ĉirkaŭ la8-a jarcento[342]. Alia signifa kontribuo estis la evoluo de ŝtonpasta ceramikaĵo, el la9-a jarcento en Irako. La unua industria komplekso por la produktado devitro kaj ceramiko estis konstruita en Ar-Raqqah,Sirio[343], en la8-a jarcento.
Aliaj gravaj centroj de ceramikarto en la islama mondo inkluzivisFustaton (de975 al1075),Damaskon (de1100 ĝis ĉirkaŭ1600) kajTabrizon (de1470 al1550)[344]. Brilvaroj kun irizaj koloroj eble daŭrigis antaŭislamajn, romiajn kaj bizancajn teknikojn, sed estis aŭ inventitaj aŭ konsiderinde evoluigitaj sur ceramiko kaj vitro enIrano kaj Sirio ekde la9-a jarcento[345].
Islama ceramiko ofte estis influita de la ĉina ceramikarto, kies atingoj estis tre admiritaj kaj kopiitaj[346]. Tio aparte gravis en la periodoj post la mongolaj invadoj kaj tiuj de latimuridoj[347]. Teknikoj, formoj kaj dekoraciaj ĉeftemoj estis tute influitaj. Ĝis la frua moderna epoko, okcidentaj ceramikaĵoj havis tre malgrandan influon, sed islama ceramiko estis tre dezirata enEŭropo, kaj ofte kopiita. Ekzemplo de tio estas la albarelo, speco de majolika argila kruĉo originale dezajnita por enhavi la ungventojn de apotekistoj kaj por sekigi medikamentojn. La evoluo de tiu speco de apoteka vazo havis radikojn en la islama Mezoriento. Moriskaj ekzemploj estis eksportitaj al Italio, stimulante la plej fruajn italajn ekzemplojn de la15-a jarcento enFlorenco.
Laŭ islama vidpunkto,scienco, la studo de lanaturo, estas konsiderata kiel ligaĵo al la koncepto deTawhid (la unueco de Dio)[348], samkiel ĉiuj aliaj branĉoj de la scio[349]. En Islamo, naturo ne estas rigardata kiel aparta unuo, sed prefere kiel integraĵo de laholisma perspektivo de Islamo priDio, lahomaro, kaj lamondo. Tiu ligo implicas la sanktan aspekton en la serĉado de scienca sciaro fare de islamanoj, kaj la naturo mem estas konsiderata en laKorano kiel kompilo de signoj kondukantaj al Dio. Sub ĉi tiu kompreno, la scienco estis tolerita en islamaj civilizoj, specife ekde la 8-a ĝis la 16-a jarcentoj, antaŭ la kompleta finkoloniigo de la islama mondo[350].
Laŭ la plejmulto el historiistoj, la moderna scienca metodo estis iniciatita de islama sciencistoAlhazen, kies kontribuoj similas al tiuj deIsaac Newton[351]. Alhazen helpis ŝanĝi la emfazon pri abstrakta teoriado al sistema kaj ripetata eksperimentado, sekvita de zorgema kritiko de regiono kaj inferencoj[352].
Robert Briffault, en sia verkoLa Kreado de Homaro, asertas ke la ekzisto mem de scienco, laŭ ties kompreno en la moderna signifo, estis fiksita en la scienca pensaro kaj sciaro, kiu aperis en islamaj civilizoj dum tiu tempo[353].
Islamaj sciencistoj kaj akademiuloj poste evoluigis aron da vidpunktoj pri la loko de scienca lernado ene de la kunteksto de Islamo, sed neniu el ili estas universale akceptitaj[354]. Tamen, plejmulto el ili kredas, ke la akiro de scio kaj scienca esplorado ne estas en konflikto kun islama penso kaj religia kredo. La fizikistoTaner Edis argumentas, ke tio okazas ĉar kelkaj islamanoj legas laŭ metafora lingvaĵo la sanktajn librojn[355].
Laŭ multaj historiistoj, scienco en islama civilizo prosperis dum laMezepoko, sed komencis malkreski en iu momento inter la 14-a[356] ĝis 16-a jarcentoj[357]. Almenaŭ kelkaj akademiuloj kulpigas la «ascendon de klerika frakcio kiu frostigis tiun saman sciencon kaj velkigis ĝian progreson»[358]. Kaŭzoj de tiu malkresko estis la konfliktoj kun regantaj interpretoj de Islamo kaj scienco. Post tio, oni okazigis la malkonstruon de la grandaObservatorio de Istanbulo Taki al-Din, komparebla laŭ teknika ekipaĵo kaj faka personaro kun famkonata samtempulo, la dana astronomoTycho Brahe[359].
En landoj kie Islamo estas la religio de la ŝtato aŭ de la plimulto, la neislamaj civitanoj sub islama juro estas konsideratajdhimmi (arabe: ذميّ) statuso per kiu ili rajtas praktiki sian religion, kondiĉigitaj de specifaj aferoj, kaj ĝui iom da komunuma aŭtonomeco. Pere de ĝi ili ricevas la garantion je persona protektado kaj sekureco de la posedaĵoj, kontraŭ pago de tributo kaj agnoskado de la islama regado[360]. La impostoj laŭ la vidpunkto de la dhimmi-oj sub la islama regado, estas «konkreta daŭrigo de la impostoj pagitaj al pli fruaj reĝimoj»[361] (sed nun malaltigitaj sub Islamo[362][363]) kaj laŭ la vidpunkto de la islama konkerinto estis materiala pruvo de la submetiĝo de la dhimmi-oj[361][364]. Diversaj restriktoj kaj laŭleĝaj limigoj estis metitaj sur la dhimmi-ojn, kiel ekzemple malpermesoj porti armilojn aŭ atesti en tribunaloj en okazoj implikantaj islamanojn.
„ La ĉefa avantaĝo de la dhimmi-oj super islamanoj estis la garantio de ilia protekto sen la respondeco aktive okupiĝi pri tiu protekto mem. ”
La Korano distingas inter la monoteisma popolo de la Libro (judoj,kristanoj,ŝebaanoj kaj aliaj), kaj politeistoj aŭ idoladorantoj en alia flanko. Ia speco de restriktoj ekzistas, en kiuj implikiĝas la monoteismaj popoloj, kiuj ne validas por politeistoj. Ekzemple, islamaj viroj povas geedziĝi kun kristana aŭ juda ino, sed ne kun politeisto. Tamen, islamaj virinoj, aliflanke ne povas geedziĝi kun ne-islamaj viroj[366].
Koptaj monaĥoj inter 1898 kaj 1914.
La ideo pri islama supereco estas klarigita en la formulaĵo: «Islamo estas majesta kaj nenio pli majesta super ĝi»[366]. Sekve, islamanoj ne rajtas lokigi sin en pozicio pli malsupra ol tiu de la anoj de aliaj religioj[367]. Laŭ tiu principo, islamaj virinoj ne povas geedzigi kun ne-islamaj viroj, ne-islamanoj ne heredas de siaj islamaj parencoj, kaj atestaĵo de ne-islamano estas neakceptebla kontraŭ islamano[366].
Abrahamo,Moseo, hebreaj profetoj, kajJesuo estas konsiderataj profetoj de Islamo, sed laŭ islama tradicio ilia mesaĝo kaj la tekstoj de laTorao kaj laEvangelioj estis perversitaj fare de judoj kaj kristanoj. Simile, infanoj de ne-islamaj familioj naskiĝas islamanoj, sed poste konvertitaj al alia kredo fare de la gepatroj[368].
Forlaso de Islamo estas punata per la morto[369]. W. Heffening deklaras, ke sekvantoj deŝafiismo interpretas la verson 2:217 deKorano kiel indiko por la mortopuno enKorano[370]. Wael Hallaq deklaras, ke la mortopuno estis nova elemento poste aldonita kaj «ĝi reflektas pli postan realecon kaj ne kongruas kun la faroj de la profeto».
En pluraj landoj estas fortaj kontraŭislamaj movadoj, foje subtenataj de aŭtoritatoj.
La usona registaro kaj homrajtaj organizaĵoj asertas, ke enŜinĝango (Ĉinio) loĝas 13 milionoj da islamanoj (ĉefe laujguroj) kaj ke ili estassevere persekutataj de la ĉina registaro. Ili asertas ke islamaj religiaj konstruaĵoj estas regule detruataj (10-15 mil moskeoj ekde la fino de 2016) kaj ke ekde komenco de 2017 ĝis miliono da ujguroj troviĝas en koncentrejoj, oficiale nomataj "reedukigaj centroj". La ĉina registaro neas tiujn akuzojn kaj asertas, ke ĉiuj striktaj rimedoj estas aplikataj nur por malaltigi danĝeron de la islamisma ekstremismo.
La plej fruaj konservitaj skribaj kritikoj kontraŭ Islamo troveblas en la verkoj de kristanoj, kiuj estis sub la regado de la islamaKaliflando[371]. Unu el tiuj kristanoj estisJohano de Damasko (ĉ.676 -749), kiu konis kaj Islamon kaj la araban. La dua ĉapitro de lia libro, «La Fonto de Saĝeco», titolita «Koncerne al Herezoj», prezentas serion de diskutoj inter kristanoj kaj islamanoj. Johano asertis keariana monaĥo influis Mohamedon kaj li pensis ke la islamaj doktrinoj estas absurdaj miksaĵoj prenitaj el la Biblio kaj apokrifaj libroj[372][373].
Poste en diversaj lokoj aperis kritiko de la Islama mondo, fare dejudaj verkistoj kaj de kristanaj ekleziuloj[374]. Objektoj de kritiko inkluzivas la moralecon de la vivo deMohamedo, laprofeto de Islamo, kaj en lia publika kaj en persona vivo. Aferoj rilate al la aŭtentikeco kaj moraleco de laKorano[375], la Islama sankta libro, ankaŭ estas diskutitaj de kritikantoj.
Aliaj modernaj kritikoj koncentriĝas pri la demando prihomaj rajtoj en modernaj islamaj landoj, kaj la traktado al virinoj en islamajjuro kaj praktiko. Iuj kritikantoj de multkultureco sugestas, ke Islamo havas negativan influon sur la kapablo de islamajenmigrintoj por adaptiĝi en okcidentajn landojn[376].
Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel voĉlegita versio, registrita je 02.08.2021 kiun vi povaselŝuti aŭ aŭskulti:
Italo Chiussi,Je la flanko de la profeto, Antverpeno, TK, 1978,ISBN 90-6336-003-7, kiu montras kiom distancas Islamo de tiu deislamismo kiu agas perforte en okcidentaj ŝtatoj[377].
↑Unicode havas specialan "Muhammad" ligilon je U+FDF4ﷴ
↑Variaj transskriboj de la nomo de Muhammad, krom tiuj uzitaj tie, estas — (angle:) "Muhammed, Mohammad"; (angle kaj en multaj eŭropaj lingvoj:) "Mahomet"; (france:) "Mahomet, Mohamed, Mouhammed, Mahon, Mahomés, Mahun, Mahum, Mahumet, Mahound (mezepoka franca), Mohand (porBerber-parolantoj), Mouhammadou kaj Mamadou (en sub-Sahara Afriko)"; (Latine:) "Machometus, Mahumetus, Mahometus, Macometus, Mahometes"; (hispane:) "Mahoma"; (itale:) "Maometto"; (portugale:) "Maomé"; (greke:) "Μωάμεθ, Μουχάμμαντ, Μοχάμαντ, Μοχάμεντ, Μουχάμεντ, Μουχάμμαιντ"; (turke:) "Mehmet"; (kurde:) "Mihemed". Vidu ankaŭEncyclopedia of Islam: (germane:) "Machmet" (antaŭ la 20-a jarcento).
↑La fontoj ofte diras, ke, en sia junaĝo, li estis nomita per la kromnomo "Al-Amin" kun la signifo "Honesta, fidinda" el Ernst (2004), p. 85.
↑12,012,1*Islam Today Islam: Empire of Faith (2000) cito =Islamo, sekvata de pli ol biliono da homoj nuntempe, estas la plej ampleksa religio tutmonde kaj baldaŭ la plej granda...PBS Alirita en 2010-08-25.
No God But God Thomas W. Lippman, cito =Islam is the youngest, the fastest growing, and in many ways the least complicated of the world's great monotheistic faiths. It is a unique religion based on its own holy book, but it is also a direct descendant of Judaism and Christianity, incorporating some of the teachings of those religions—modifying some and rejecting others. U.S. News & World Report, 7a de aprilo, 2008. Alirita en 2010-08-25.
Understanding Islam Susan Headden, U.S. News & World Report, 7a de aprilo, 2008. Alirita en 2010-08-25.
↑Submission.org, Quran: The Final Testament, rajtigita anglalingva versio kun arablingva teksto, Reviziita eldono IV,ISBN 0-9729209-2-7, p. x.
↑21,021,1Vidu: * Accad (2003): Laŭ Ibn Taymiya, kvankam nur kelkaj islamanoj akceptas la tekstan verecon de la tuta Biblio, plej islamanoj akceptas la verecon de plej parto. * Esposito (1998), pp.6, 12* Esposito (2002b), pp.4–5* F. E. Peters (2003), p.9*F. Buhl; A. T. Welch. Muhammad.
↑al-Nawawi, Yahya ibn Sharaf. (2005) Ali Mu`awwad and Adil Abd al-Mawjud:Tahdhib al-Asma wa al-Lughatal-Asma (Arabic). Beirut: Dar al-Nafaes, p. 314–6.
↑Ahmed, Imad-ad-Dean. Signs in the heavens. 2. Amana Publications, 2006. Print.ISBN 1-59008-040-8 pp. 23, 84.
„ "Despite the fact that they did not have a quantified theory of error they were well aware that an increased number of observations qualitatively reduces the uncertainty." ”
↑Rosanna Gorini (2003), "Al-Haytham the Man of Experience, First Steps in the Science of Vision",International Society for the History of Islamic Medicine, Institute of Neurosciences, Laboratory of Psychobiology and Psychopharmacology, Romo, Italio:
„ "According to the majority of the historians al-Haytham was the pioneer of the modern scientific method. With his book he changed the meaning of the term optics and established experiments as the norm of proof in the field. His investigations are based not on abstract theories, but on experimental evidences and his experiments were systematic and repeatable." ”
Watt (1973), p. 18: Vahabismo ne estu konfuzita kun la frua Ĥarijida sekto de Ŭahabiĝa, kiu estis nomita laŭ Abd-Allah ibn-Vahb ar-Rasibi, kiu opoziciis al Ali en Nahraŭan.
↑Muslim Minorities in the West: Visible and Invisible de Yvonne Yazbeck Haddad, Jane I. Smith, p. 271
↑Bulliet, Richard, Pamela Crossley, Daniel Headrick, Steven Hirsch, Lyman Johnson, kaj David Northrup. The Earth and Its Peoples. 3. Boston: Houghton Mifflin, 2005.ISBN 0-618-42770-8
↑* (1986) “Religion in Post-Mao China”,The Annals of the American Academy of Politica and Social Science483 (1),p. 146–156.doi:10.1177/0002716286483001013.
William Montgomery Watt enThe Cambridge History of Islam, p. 32
Richard Bell, William Montgomery Watt, 'introduction to the Qurʼān', p. 51
F. E. Peters (1991), pp. 3–5: “Few have failed to be convinced that … the Quran is … the words of Muhammad, perhaps even dictated by him after their recitation.”
↑Ansari, Sarah.The Cambridge Illustrated History of the Islamic World edited by Francis Robinson.Cambridge University Press, 1996, pp. 103– 111.
↑Hodgson, Marshall.The Venture of Islam Conscience and History in a World Civilization Vol 3.University of Chicago, 1958, pp. 384–386.
↑Hunt Janin kaj Andre Kahlmeyer inIslamic Law: the Sharia from Muhammad's Time to the Present de Hunt Janin kaj Andre Kahlmeyer, McFarland and Co. Publishers, 2007, p. 3.
↑Berg, Herbert. "Islamic Law." Berkshire Encyclopedia of World History 3 (2005): 1030.
↑Dien, Mawil Izzi. Islamic Law: From Historical Foundations To Contemporary Practice. Notre Dame:University of Notre Dame Press, 2004.
↑"Benazir Bhutto: Daughter of Tragedy" de Muhammad Najeeb, Hasan Zaidi, Saurabh Shulka kaj S. Prasannarajan,India Today, 7a de januaro, 2008
↑Chebel, Malek. (2009)L'islam explique par Malek Chabel. Perrin, p. 19.ISBN 9782262029821.
↑Mattson, Ingrid. "Women, Islam, and Mosques." EnEncyclopedia of Women And Religion in North America (Rosemary Skinner Keller, Rosemary Radford Ruether, kaj Marie Cantlon, eld.). Indiana University Press (2006),p. 616.ISBN 0-253-34688-6.
↑Mattson, Ingrid. "Women, Islam, and Mosques." EnEncyclopedia of Women And Religion in North America (Rosemary Skinner Keller, Rosemary Radford Ruether, kaj Marie Cantlon, eld.). Indiana University Press (2006),p. 616-17.ISBN 0-253-34688-6.
↑Chebel, Malek. (2009)L'islam explique par Malek Chebel. Perrin, p. 35–6.ISBN 9782262029821.
↑Unni Wikan, revizio deModernizing Women: Gender and Social Change in the Middle East, American Ethnologist, Vol. 22, No. 4 (Nov., 1995), pp. 1078-1079
↑Valentine M. Moghadam.Modernizing Women: Gender and Social Change in the Middle East. (Lynne Rienner Publishers, USA, 1993) p. 5
↑Ira M. Lapidus (Oktobro 1975). "The Separation of State and Religion in the Development of Early Islamic Society",International Journal of Middle East Studies6 (4), pp. 363-385
↑Rudolph Peters, Jihād (The Oxford Encyclopedia of the Islamic World);Oxfordislamicstudies.. Alirita la 17an de februaro, 2008.
↑Al-Batal, Mahmoud; Kristen Brustad, and Abbas Al-Tonsi. (2006) “6-"من رائدات الحركة النسائية العربية" (One of the Pioneers of the Arabic Feminist Movement)”,Al-Kitaab fii Tacllum al-cArabiyya, Part II,2‑a eldono (Arabic, English), Washington, DC: Georgetown University Press.ISBN 978-1-58901-096-3. “To struggle or exert oneself for a cause........جاهََدَ، يجاهِد، الجهاد”.
↑John L. Esposito, Dalia Mogahed,Who Speaks for Islam? What a Billion Muslims Really Think (Gallup, 2007) p. 20 f.
"Mapping the Global Muslim Population: A Report on the Size and Distribution of the World's Muslim Population". Pew Research Center. 7a de oktobro 2009. Alirita la 25an de septembro 2020. "The Pew Forum's estimate of the Shia population (10–13%) is in keeping with previous estimates, which generally have been in the range of 10–15%. Some previous estimates, however, have placed the number of Shias at nearly 20% of the world's Muslim population."
"Shia". Berkley Center for Religion, Peace, and World Affairs. Arkivita el la originalo la 15an de decembro 2012. Alirita la 25an de septembro 2020. "Shi'a Islam is the second largest branch of the tradition, with up to 200 million followers who comprise around 15% of all Muslims worldwide..."
↑Secrets of Islam – U.S. News & World Report. Informaro havigita fare de la International Population Center, Department of Geography, San Diego State University (2005).
↑Secrets of Islam, U.S. News & World Report. Informaro havigita fare de la International Population Center, Department of Geography, San Diego State University.
↑El ilustrita manuskripto de la verko de Al-Biruni de la 11a jarcentoVestiges of the Past (Bibliothèque Nationale, Paris, Arabe 1489 fol. 5v. (Bibliothèque Nationale on-line catalogMandragoreArkivigite je 2009-02-28 per la retarkivoWayback Machine)). Vidu ankaŭ: Robert Hillenbrand, "Images of Muhammad in al-Bīrūnī's Chronology of Ancient Nations", en: R. Hillenbrand (eld.),Persian Painting from the Mongols to the Qajars: Studies in Honour of Basil W. Robinson (Londen/New York: I.B. Tauris Publishers, 2000), pp. 129-146.
↑John Grant kaj John Clute,The Encyclopedia of Fantasy, "rabian fantasy", p 52 ISBN 0 Fantasta mondo havas malmultan aŭ nenian konekton al veraj epokoj kaj lokoj. Nombraj elementoj el la araba kaj persa mitologioj estas nune oftaj en moderna fantasto, kiel geniuloj, bahamutoj, magiaj tapiŝoj, magiaj lampoj ktp. KiamL. Frank Baum decidis verki modernan ferakonton kiu forigu stereotipajn elementojn, li inkludis la genion kaj la nanon kaj la feon kiel stereotipoj forigontaj.
↑James Thurber, "The Wizard of Chitenango", p 64Fantasists on Fantasy eldonita de Robert H. Boyer kaj Kenneth J. Zahorski,ISBN 0-380-86553-X
↑Dro. Abu Shadi Al-Roubi (1982), "Ibn Al-Nafis as a philosopher",Symposium on Ibn al-Nafis, Second International Conference on Islamic Medicine: Islamic Medical Organization, Kuwait (cf.Ibn al-Nafis As a PhilosopherArkivigite je 2008-02-06 per la retarkivoWayback Machine,Encyclopedia of Islamic World).
↑Nahyan A. G. Famy astronomo, kosmologo kaj geologo konata siatempe. Lia ĉefa celo malantaŭ tiu scienc-fikcia verko estis klarigi la islamajn religiajn instruojn en termino de scienco kaj filozofio pere de la uzado de fikcio.
↑Dro. Abu Shadi Al-Roubi (1982), "Ibn Al-Nafis as a philosopher",Symposium on Ibn al Nafis, Second International Conference on Islamic Medicine: Islamic Medical Organization, Kuwait (cf.Ibnul-Nafees As a PhilosopherArkivigite je 2008-02-06 per la retarkivoWayback Machine,Encyclopedia of Islamic World).
↑Nawal Muhammad Hassan (1980),Hayy bin Yaqzan and Robinson Crusoe: A study of an early Arabic impact on English literature, Al-Rashid House for Publication.
↑Cyril Glasse (2001),New Encyclopedia of Islam, p. 202, Rowman Altamira,ISBN 0-7591-0190-6.
↑Amber Haque (2004), "Psychology from Islamic Perspective: Contributions of Early Muslim Scholars and Challenges to Contemporary Muslim Psychologists",Journal of Religion and Health43 (4): 357–377 [369].
↑I. Heullant-Donat kaj M.-A. Polo de Beaulieu, "Histoire d'une traduction," enLe Livre de l'échelle de Mahomet, Latinlingva eldono kaj franca traduko fare de Gisèle Besson kaj Michèle Brossard-Dandré, CollectionLettres Gothiques, Le Livre de Poche, 1991, p. 22 kun noto 37.
↑Professor Nabil Matar (Aprilo 2004),Shakespeare and the Elizabethan Stage Moor, Sam Wanamaker Fellowship Lecture,Globusteatro de Shakespeare (cf. Mayor of London (2006),Muslims in LondonArkivigite je 2008-05-13 per la retarkivoWayback Machine, pp. 14–15, Greater London Authority)
↑Moreh, Shmuel (1986), "Live Theatre in Medieval Islam", in David Ayalon, Moshe Sharon, Studies in Islamic History and Civilization, Brill Publishers, pp. 565–601, (ISBN 965264014X)
↑Metropolitan Museum of Art "The Conference of the Birds": Paĝo el manuskripto de Mantiq al-Tayr (La birdolingvo) de Farid al-Din cAttar,Esfahano (63.210.11). En Heilbrunn Timeline of Art History. New York: TheMetropolitan Museum of Art, 2000–.
↑Crill kaj Jarilwala, 50-51;Art FundArkivigite je 2011-06-17 per la retarkivoWayback Machine kun bildo. La pentraĵo uzas miniaturajn teknikojn sur kotono, kaj estas multe pli granda ol plej miniaturoj.
↑King kaj Sylvester, 27, 61-62, kiel "The Medici Mamluk Carpet"
↑Davies, Penelope J.E. Denny, Walter B. Hofrichter, Frima Fox. Jacobs, Joseph. Roberts, Ann M. Simon, David L. Janson's History of Art, Prentice Hall; 2007, Upper Saddle, New Jersey. Seventh Edition,ISBN 0-13-193455-4 p. 298
↑King kaj Sylvester: Spanish carpets: 11-12, 50-52; Balkans: 77 kajpassim
↑ (2004) “Radical changes in Islamic glass technology: evidence for conservatism and experimentation with new glass recipes from early and middle Islamic Raqqa, Syria”,Archaeometry46 (3),p. 439–68.doi:10.1111/j.1475-4754.2004.00167.x.
↑Vidu Rawson trae; Canby, 120-123, kaj vidu indekson; Jones & Mitchell, 206-211
↑Savage, 175, sugestas, ke Persoj faris kelkajn eksperimentojn por produkti ĝin, kaj la plej fruaporcelano de Eŭropo, nome la Medici porcelano, estis farita fine de la 16a jarcento, eble kun helpo de perso aŭ levanteniano en la teamo.
↑Baer, Eva. (1983)Metalwork in Medieval Islamic Art. State University of New York Press, p. 58, 86, 143, 151, 176, 201, 226, 243, 292, 304.ISBN 0873956028.
↑2. Toshihiko Izutsu (1964). God and Man in the Koran. Weltansckauung. Tokyo.
↑Muzaffar Iqbal (2007). Science & Islam. Greenwood Press.
↑3. Situating Arabic Science: Locality versus Essence (A.I. Sabra)
↑"Murtadd",Encyclopedia of Islam Citaĵo: "A woman who apostasizes [sic?] is to be executed according to some jurists, or imprisoned according to others."
↑De Haeresibus deJohano de Damasko. Vidu Migne.Patrologia Graeca, vol. 94, 1864, kol. 763-73. Anglalingva traduko de la Pastoro John W Voorhis aperis en THE MOSLEM WORLD de oktobro 1954, paĝoj 392-398.
↑John McManners, The Oxford History of Christianity, Oxford University Press, p. 185
↑Richard Tapper & Keith Stanley McLachlan. (2003)Technology, tradition and survival: aspects of material culture in the Middle East and Central Asia. Routledge.ISBN 0714649279.
↑(eo) Carlo Minnaja, Beletro kaj socio,Heroldo de Esperranto, p. 3, n-ro 2315 (decembro 2020)
Griffith, Ruth Marie; Savage, Barbara Dianne (2006). Women and Religion in the African Diaspora: Knowledge, Power, and Performance. Johns Hopkins University Press.ISBN 978-0-8018-8370-5.
Hawting, G. R. (2000). The First Dynasty of Islam: The Umayyad Caliphate AD 661–750. Routledge.ISBN 978-0-415-24073-4.
Hedayetullah, Muhammad (2006). Dynamics of Islam: An Exposition. Trafford Publishing.ISBN 978-1-55369-842-5.
Hillenbrand, Carole (2015), University of Edinburgh,Islam: A New Historical Introduction, Nayef Al-Rodhan Prize for Global Cultural Understanding
Holt, P.M; Lewis, Bernard (1977). Cambridge History of Islam. 1. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-29136-1.
Holt, P. M.; Lambton, Ann K.S; Lewis, Bernard (1977). Cambridge History of Islam. 2. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-29137-8.
Hourani, Albert; Ruthven, Malise (2003). A History of the Arab Peoples. Belknap Press; Reviziita eldono.ISBN 978-0-674-01017-8.
Kobeisy, Ahmed Nezar (2004). Counseling American Muslims: Understanding the Faith and Helping the People. Praeger Publishers.ISBN 978-0-313-32472-7.
Kramer, Martin (1987). Shi'Ism, Resistance, and Revolution. Westview Press.ISBN 978-0-8133-0453-3.
Lapidus, Ira (2002). A History of Islamic Societies (2a eld.). Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-77933-3.
Lewis, Bernard (1984). The Jews of Islam. Routledge & Kegan Paul.ISBN 978-0-7102-0462-2.
Sachedina, Abdulaziz (1998). The Just Ruler in Shi'ite Islam: The Comprehensive Authority of the Jurist in Imamite Jurisprudence. Oxford University Press US.ISBN 978-0-19-511915-2.
Annemarie Schimmel: Die Religion des Islam. Eine Einführung. 12. Aufl. Reclam, Stuttgart 2015,ISBN 978-3-15-018659-6.
Tabatabae, Sayyid Mohammad Hosayn; Nasr, Seyyed Hossein (1979). Shi'ite Islam. Suny press.ISBN 978-0-87395-272-9.