Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Islama respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Islama respubliko estas tipo de politika reĝimo kajŝtato subtenita de la formorespublika por la regado sed kiu samtempe konstituas sian institucian, administracian kaj regularan konkrue kun la normoj de laŜario, nome laislama juro, kiu povas eventuale ricevis egalrangan gravon kiel la civila juro dum la ŝtato plue estas respubliko; same, en islama respubliko la povo kaj influo fare de la islamajimamojŝejĥoj estas enorma kaj povas esti nomumitaj por altaj oficialaj postenoj dum plutenas siajn religiajn funkciojn. Komparu kun situacio en kristanaj landoj kie episkopo estus nomumita prezidanto, parlamentestro, estro de Supera Tribunalo aŭ simile, kaj ne pro propraj meritoj sed precize pro sia religia rango.

Tamen, la diverseco rilate al la rigideco en la aplikado de tiuj principoj ege varias de lando en landon. Por ekzemplo, en laIslama Respubliko Irano (oficiala nomo de la lando ekde1979), la rekta voĉdonado de la civitanoj permesas la demokratian elekton de la Prezidanto, de la membroj de laleĝofara povo kaj de la Asembleo de Fakuloj, sed antaŭ la komenco de la balota procezo la kandidatoj devas akiri specialan aprobon el imamoj, sen kio ili estas apartigitaj de la balotkonkurenco. Tiu situacio unuflanke konvertas la demokration en nur partedemokratio, relativa, do ne absoluta demokratio; duaflanke, akceptita de lacivila juro, havigas praktike grandan politikan povon al imamoj (konsekvence la aŭtoritatoj elektitaj per popola voĉdonado devas nepre adliĝi al la opinioj de la religiaj estroj) kaj tio permesas al religiestroj fortan influon super la ŝtataj politikaj decidoj, super la nereligiaj estroj.

En aliaj respublikoj de loĝantaro majoritate islamana, kielEgipto,TunizioAlĝerio, la reguloj de laKorano kaj de la Ŝario havas nivelon hierarkie simila al tiu de la civila juro, sed ofte la aplikadon de la religia regularo estas limigita nur al aferoj ne inkluditaj en la ŝtataj leĝaroj. Tamen, en aliaj aferoj la civila juro simple kolektas la samajn regulojn kiel la sanktaj libroj deIslamo. En neniu el tiuj okazoj la imamoj reprezentas politikan povon kaj oni permesas al ili nur plenumi sian kondiĉon de religiuloj de Islamo sen ludi gravan rolon en la ŝtata politiko, nek al la ŝtato oni devigas sekvi la politikajn opiniojn de la religiestroj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Islama_respubliko&oldid=8714988"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp