Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ishii Kikujiro

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Ishii Kikujiro
Persona informo
Naskiĝo24-an de aprilo1866 (1866-04-24)
en Mobara
Morto25-an de majo1945 (1945-05-25) (79-jaraĝa)
en Tokio
Lingvojjapana
ŜtatanecoJapanioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materGraduate Schools for Law and Politics and Faculty of Law, University of Tokyo(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupodiplomato
politikistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

ISHII Kikujiro (n.10-an de marto1866, regionoAwa,Japanio – m.25-an de majo1945,Tokio),japanaŝtatviro,diplomato, kiu apogis la singardan malfermon de Japanio al la okcidentaj landoj kaj kunlaboron kun ili, post kaj antaŭ la periodo de launua mondmilito.

Ishii estis sendita en 1907 alSan Francisco (Usono) kajVancouver (Kanado) por esplori, analizi la tie elformiĝintajn kontraŭjapanajn sentojn. Li helpis formi „senskriban interkonsenton” inter Japanio kaj Usono, laŭ kio, Japanio ne donas pasporton al tiuj laboristoj, kiuj volas elmigri al Usono.

Li subskribis en 1917 la t.n.traktaton de Lansing–Ishii, en kiu Usono rekonis specifajn interesojn de Japanio en Ĉinio, dum Japanio rekonis la politikon de Usono t.n. „malferma pordo”, laŭ kio oni devas rezervi sendependecon de Ĉinio kaj ĉiu nacio devas havi samajn rajtojn en komercado kun Ĉinio (tiutempe, kelkaj Eŭropaj koloniaj landoj volis dividi Ĉinion je interes-sferoj). Ishii mortis en usona bombatako, fine de la Dua Mondmilito.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ishii_Kikujiro&oldid=8724592"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp