| Irlando en la Olimpikoj | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
| Olimpika historio | ||||||||||||
| Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
| 1924 ·1928 ·1932 ·1936 ·1948 ·1952 ·1956 ·1960 ·1964 ·1968 ·1972 ·1976 ·1980 ·1984 ·1988 ·1992 ·1996 ·2000 ·2004 ·2008 ·2012 ·2016 ·2020 ·2024 | ||||||||||||
| Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
| 1992 ·1994 ·1998 ·2002 ·2006 ·2010 ·2014 ·2018 ·2022 | ||||||||||||

Irlandaj sportistoj unue en 1924 partoprenisolimpikon en propra "irlanda teamo" - kvankam jam antaŭe sportistoj formale konkurantaj en britaj, kanadaj aŭ usonaj teamoj klare montris sian patriotismon esti irlandaj, ekzemple en laSomera Olimpiko 1904 per memfaritaj sportaj ĉemizoj kun granda verdatrifolio, simbolo de Irlando - same ankaŭBilly Sherring, la irlanddevena kanada ormedalinto en maratono de laInter-Olimpiko 1906, havis tian trifolian ĉemizon.
Ekde 1924 oficiala irlanda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom unufoje en 1936. En vintraj olimpikoj irlandaj partoprenantoj teste ĉeestis en 1992, kaj ekde 1998 same kontinue partoprenas, kvankam en malgranda teamoj de maksimume 6 membroj, kaj ĝis nun sen atingo de medalo.
Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2024 la teamo sume atingis
15 orajn,
10 arĝentajn kaj
17 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la42-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
LaOlimpika Federacio de Irlando (ekde 2018angle Olympic Federation of Ireland aŭ OFI,irlande Cónaidhm Oilimpeach na hÉireann, ĝis tiam ekde 1952angle Olympic Council of Ireland,irlande Comhairle Oilimpeach na hÉireann) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1922 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.

